★池田エスペラント会に戻る __ 《 歌(目次) __ 《 前 __ 次 》

La Horloĝo de l' Avo

orig.: Grandfather's Clock 1878 Henry Clay Work (1832‐1884); trad.: Konisi gaku



La Horloĝo de l' Avo

1) La horloĝo de l' av', pro tro granda mezur',
naŭdek jarojn staradis sur plank';
Eĉ duonon pli alta ol li laŭ statur',
ĝi ne pezis pli eĉ je rosto‐stang'.
Aĉetita kun ben' je nasktago en maten',
ĝi 'stis lia fier' kaj trezor';
(Refreno)
sed ĝi haltis kaj ne moviĝas plu
de post lia mort'.
Naŭdek jarojn hor‐batis ĝi, (tik tak tik)
liajn pulsojn nombradis ĝi. (tik tak tik)
sed ĝi haltis kaj ne moviĝas plu
de post lia mort'.

2) Rigardante la svingojn de ĝia pendol',
li pasigis la tagojn kun ĝi.
Liajn ĝojojn, malĝojojn ĝi scias pli ol
ĉiu membro de lia famili'.
Ĉe la nupta festen' kun la ĉarma novedzin'
ĝi gratulis per gaja sonor';

3) Kiel bona servanto al la maljunul'
pli fidelis ĝi ol iu ajn.
La risorton plenstreĉi postulis ĝi nur
ĉe la fino de ĉiu semajn'.
Sen grimac' sur la frunt', eĉ sen halto dum sekund',
ĝi konstante laboris en ord';

4) Kaj eksonis alarm' je noktmez' en subit',
muĝis ĝi post multjara silent'.
Ni do sciis ke flugas nun lia spirit',
venis jen adiaŭa moment'.
Daŭris ĝia sonor' kiel de lamenta plor',
dum ni staris apude sen vort';