今は昔の物語 第5巻第25話 亀、為猿被謀語 (かめ、さるのためにたばかられたること) |
Antaŭ longa tempo n–ro 25 el vol. 5 Kelonio trompita de simio tradukis: SIMATANI Takesi |
今昔、天竺 一の猿有 の辺 亀、夫 を懐任せり。而 定めて難産 ば、我が身平 む」と。 |
Antaŭ longa tempo en Hindujo, ĉe maro staris monto, kie vivis simio per fruktoj. Proksime en la maro vivis du kelonioj, kiuj estis geedzoj. La edzino foje diris al la edzo: "Mi gravediĝis de vi. Mi tamen malsanas je la ventro kaj malfacile naskos. Donu al mi kuracilon, kaj tiam mi sana naskos viajn infanojn." |
夫答て云 と。妻の云 腹の病の第一の薬なる」と云 の岸に行 が栖 る答 亀の云 季の菓 れ、汝を其の時に将 や」と。猿は謀 て、「いで、我れ行かむ」と云 亀、「然 背 ぢ不知 而 其の薬なる」と聞て、汝が肝 為に謀 |
La edzo demandis: "Kio kuracos vin?" La edzino respondis: "Hepato de simio, mi aŭdis, estas la plej bona kuracilo." La edzo naĝis al la bordo kaj alparolis al la simio:"Ĉu multas manĝaĵo en via hejmo?" La simio respondis:"Ne, ĉiam ĝi mankas." La kelonio diris: "En arbaro proksima al mia hejmo ĉiam estas multe da fruktoj de la sezonoj. Ho, mi invitos kaj manĝigos vin ĝissate!" La simio ne dubis, sed ĝojis: "Mi iros!" La kelonio diris: "Do, ni iru kune!" Eknaĝinte kun la simio sur sia dorso la kelonio diris: "Ĉu vi ne estis informita, ke mia edzino estas graveda? Ŝi tamen estas malsana je la ventro kaj mi aŭdis, ke simia hepato kuracos ŝin. Tial por via hepato mi trompe forlogis vin." |
猿の云 れを隔 等が党 傍 云 取 たりとも身の中 は有らめ。極 へば、亀、猿の云 「然 せ給へ」と云 也。有 ぬ事也」と云 せて本の所に至 |
Tiam la simio miris:"Kiel bedaŭrinde, ke vi malkonfidis min! Ĉu vi ne aŭdis, ke en nia raso hepato ne kuŝas en la korpo?! Sur arbo ĝi restas. Se vi tie konfesus la veron, mi certe prenus ne nur mian, sed ankaŭ tiujn de la aliaj kaj ĉiujn donacus al vi. Eĉ se vi mortigos min, vi vane serĉos hepaton en mia korpo.Kiel kompatinde!"La kelonio kredis ĝin kaj proponis: "Nun mi reiru kun vi. Volu tie preni kaj doni al mi la hepatojn!" La simio konsentis: "Tio estos facila por mi, se ni reiros al la bordo." Kun la simio sur la dorso la kelonio reiris. |
打下 木の末に遥 向 る肝もや有る」と云 謀 方 き様 墓無 と云
For de la dorso la simio kuris kaj | grimpis sur arbon foren al ĝia pinto. De tie la simio kriis al la kelonio: "Kiel stulta estas vi, kelonio! Neniu hepato troviĝas ekster la korpo!" Nur tiam la kelonioeksciis, ke la simio trompis ĝin. Nenio jam helpis kaj ĝi rekriis sur la arbon: "Kiel stulta estas vi, simiio! Neniu frukto troviĝs en maro!" Ĝi fornaĝis en la maron. |
昔も獣 愚痴なるは此等が如し。かくなむ語り伝 へたるとや。 |
Ankaŭ en la pasintaj tagoj tiel stultaj estis la bestoj. Homoj stultaj tamen similas al ili. Jen tiel oni rakontis al ni. |
*蓏【草冠の下に瓜2つ】蓏 (ら、 くさのみ)、補助漢字56区93点。 |