今は昔の物語 第10巻第4話 漢武帝、以張騫 令見天河水上語 (かんのぶてい、ちょうけんをもて あまのかわのみなかみをみせたること) |
Antaŭ longa tempo n–ro 4 el vol. 10 Udi, la imperiestro de Han–dinastio sendis Ĝang Ĉjan al la fonto de la Ĉiela Rivero tradukis: SIMATANI Takesi |
今昔、震旦の漢の武帝の代に、 張騫と云ふ人有けり。天皇、其の人を 召て、「天河の水上を尋て参れ」と 仰せ給て遣しければ、張騫、宣旨を 奉はりて、浮木に乗て河の水上を尋 ね行ければ、遥に行き行て一の所に至 れり。其の所、見も不知ぬ。其に、常 に見る人には不似ぬ様したる者の、機 を数立て布を織る。亦、不知ぬ翁有て 牛を牽へて立てり。 | Antaŭ longa tempo dum la regado de Udi de Han–dinastio en Ĉinio vivis homo nomata Ĝang Ĉjan. La imperi– estro vokis lin kaj ordonis: "Vizitu la fonton de la Ĉiela Rivero." Laŭ la dekreto Ĝang sur ligna floso supren– iris la riveron cele al la fonto kaj atingis iun lokon. Li ne sciis, kie li estas. Per multaj teksiloj teksis virino kun neordinara aspekto. Kaj nekonata maljunulo trenis bovon. |
張騫、「此は何なる所ぞ」と問けれ ば、「此は天河と云ふ所也」と答ふ。 張騫、亦、「此の人〻は何なる人〻ぞ」 と問ければ、「我等は此れ、織女・ 牽星となむ云ふ。亦、其は何なる人ぞ」 と問ければ、張騫、「我れをば張騫と なむ云ふ。天皇の仰せに依て、『天河 水上、尋て参れ』と仰せを蒙て来れ る也」と答ふれば、此の人〻、「此こ そは天河の水上なれ。今は返りね」と 云けるを聞て、張騫返にけり。 | Ĝang Ĉjan demandis: "Kie estas ĉi tie?" La maljunulo respondis: "Ĉi tie estas la Ĉiela Rivero." Ĝang Ĉjan denove demandis: "Kiuj vi estas?" La maljunulo diris: "Ni estas la steloj, Teksistino kaj Bovisto. Kaj kiu vi estas?" Ĝang Ĉjan respondis: "Mia nomo estas Ĝang Ĉjan. Mi venis laŭ dekreto de la imperiestro, ke mi vizitu la fonton de la Ĉiela Rivero." Tiam la maljunulo diris: "Ĉi tie ja estas la fonto de la Ĉiela Rivero. Tial vi nun povas tuj reiri!" Kaj Ĝang Ĉjan reiris. |
然て、天皇に奏して云く、「天河の 水上を尋て罷て侍りつ。一の所に至 たれば、織女は機を立て布を織り、 牽星は牛を牽て、『此なむ天河の水上』 と申つれば、其より罷り返たる也。 所の様、常にも不似ざりつ」と。 | Ĝang Ĉjan raportis al la imperiestro: "Mi atingis la fonton de la Ĉiela Rivero. Mi vizitis la lokon, kie la Teksistino teksas per teksiloj kaj la Bovisto trenas bovon. Li diris, ke tie ja estas la fonto de la Ĉiela Rivero. Tial mi revenis. La loko ne similas al la ordinaraj." |
然て、張騫未だ返り不参ざりける時 に、天文の者、七月七日に参て、天皇 に奏しける様、「今日、天河の辺に 不知ぬ星出来たり」と。天皇、此れを 聞給て、怪び思ひ給けるに、此の 張騫が返り来て申ける言を聞給てぞ、 「天文の者の『不知ぬ星出来たり』 と申しヽは、張騫が行たりけるが見え ける也けり。実に尋て行たりけるに こそ」と信じ思給ける。 | Antaŭ ol Ĝang Ĉjan revenis, la sepan de julio al la imperiestro venis kaj raportis astronomo: "Hodiaŭ ĉe la Ĉiela Rivero aperis nova stelo." La imperi– estro vidis tion stranga. Kiam revenis kaj raportis Ĝang Ĉjan, li kredis: "La nova stelo trovita de la astronomo estis Ĝang Ĉjan! Li vere atingis la Ĉielan Riveron!" |
然れば、天河は天に有れども、天に 不昇ぬ人も此なむ見えける。此れを思 ふに、彼の張騫も糸只者には非ける にやとぞ。世の人疑けるなむ語り伝 へたるとや。 | Kvankam la Ĉiela Rivero brilas en la ĉielo, ankaŭ surtera homo aspektis kiel stelo. Oni supozis, ke Ĝang Ĉjan ne estas ordinara homo. Jen tiel oni rakontis al ni. |
*今昔物語10巻4話漢武帝、以張騫令見 天河水上語 *漢: 中国の王朝。前漢(202a.K.-8),首都 長安。後漢(25-220),首都洛陽 *漢の武帝: (156a.K.-87a.K.;在位141a.K. -87a.K.)前漢7代,劉徹,領土を拡大。 *張騫(-114a.K.): ,漢の武帝が大月氏・ 西域などへ派遣した使節 *天河: 天の河、または中国の地上を 流れる黄河。 *織女と牽星: ベガとアルタイル。伝説 で織女=織り姫と牽牛=彦星は夫妻。 *〻=二の字点、ゆすり点;JIS第3-1面 2区22点 | *Udi: la sepa imperiestro de Han– dinastio(156 a.K.-87 a.K., 141a.K.- sur trono) Li konkeris plej multe. *Han–dinastio: Ĉina dinastio, kiun oni dividas en la Okcidentan(202 a.K.- 8, kun la ĉefurbo Ĉang'an) kaj la Orientan(25-220, ĉefurbo Lŭojang) *Ĝang Ĉjan(-114a.K.): Udi sendis lin al la Okcidenta Regiono, nome al la mez–aziaj landoj.. *Ĉiela Rivero: Lakta Vojo aŭ la Flava Rivero(黄河), la ĉina surtera rivero, kiun oni identigis kun la Lakta Vojo. *Teksistino kaj Bovisto: Vego kaj Altairo, kiuj brilas ambaŭflanke de la Ĉiela Rivero. En azia legendo la steloj estas geedzoj kaj renkontiĝas la sepan de julio, unu fojon jare. |