今は昔の物語 第10巻第12話 荘子人の家に行きたるに、 主雁を殺して肴に備へたる語 (さうじひとのいへにゆきたるに、あるじ がんをころしてさかなにそなへたること) |
Antaŭ longa tempo n–ro 12 el vol. 10 Ĝuangzio vizitis homon, kiu por li mortigis kaj kuirigis anseron. tradukis: SIMATANI Takesi |
今昔、震旦 心賢くして悟り広し。 |
Antaŭ longa tempo en Ĉinio vivis viro nomata Ĝuangzio. Li estis tre saĝa kaj sciis multajn aferojn. |
此の人、道を行く間、一 る。而 喎みたる一 荘子、此の木を見て、杣人 「此の木の年久く成るまで命を持つは 何なる事ぞ」と。杣人答て云 には吉く直き木を撰て取れば、此の 木は喎み鉤 材木にも不取 る也」と。荘子、「然 ぬ。 |
Foje survoje li trapasis arbaristan monton. Inter multaj arboj estis unu kurbe tordita arbo. Ĝi ŝajnis multjara. Vidinte la arbon Ĝuangzio demandis arbariston. "Kial tiu ĉi arbo vivas tiel longe?" La arbaristo respondis. "El la arboj oni elektas rektajn arbojn por faligi. Ĉar tiu ĉi arbo estas distordita kaj senutila, neniu hakis ĝin. Tial ĝi vivas tiel longe." "Mi komprenis." Respondis Ĝuangzio. |
亦の日に成 るに、家の主 先づ酒を令呑 其の家に雁二 雁一 に、其の雁を預りて飼ふ人の申さく、 「吉 や可殺 をば生けて令鳴 御肴に可備 て、不鳴 調 |
En la sekva tago Ĝuangzio vizitis iun domon, kies mastro regalis lin. Oni servis al li per alkoholaĵo, sed mankis frandaĵo por li. Ĉe la domo oni tenis du anserojn. La mastro ordonis."Mortigu kaj kuiru unu el ili." Tiam demandis la servisto, kiu bredis ilin. "Ĉu mi mortigu la kanteman birdon aŭ la nekanteman?" La mastro respondis. "Lasu la kanteman vivi kaj kanti. La nekanteman mortigu kaj kuiru por la gasto." Laŭ la ordono la servisto premtordis la kolon de la nekantema kaj kuiris ĝin por la gasto. |
其の時に、荘子の云 山の木は不用なるを以て命を持 日の主人の雁は才有 此れを以て心得るに、賢き者も愚 者も、命を持 只、自然 「才 ぬるぞ」とも不可定 長し。不鳴 以て、諸 |
Tiam Ĝuangzio komentis. "Hieraŭ en arbarista monto mi vidis arbon longe vivantan pro manko de utileco. Hodiaŭ ĉe mia gastiganto la ansero povas plu– vivi pro sia talento. Je tio mi sciis, ke vivi aŭ morti ne decidas ĝia talento, sed naturo. Ne pensu, ke talentulo povas vivi, sed senutila devas morti. Eĉ senutila arbo longe vivas. Ansero nekantema tamen mortas frue. Jen tia, vi sciu, estas ĉio en nia mondo." |
此れ、荘子言 とや。 |
Tio estas la vortoj de Ĝuangzio. Jen tiel oni rakontis al ni. |
*今昔物語10巻12話荘子行人家、 主殺雁備肴語 *荘子(前369-前286): 中国の哲学者。 道家・老荘思想の祖。 *喎【口+咼】喎 (か。咼は異体字) |
*Ĝuangzio(荘子 Zhuāngzǐ, 369 a.K.- 286 a.K.): Ĉina filozofo, unu el la fondintoj de taoismo. |