今は昔の物語 第10巻第28話 震旦の国王、江に行て魚を鉤りしに 大きなる魚を見て怖れて返れる語 (しんだんのこくわう、えにゆきて うををつりしにおほきなるうををみて おそれてかへれること) |
Antaŭ longa tempo n–ro 28 el vol. 10 Ĉina reĝo timigite de granda fiŝo redonis la kaptitajn al riverego. tradukis: SIMATANI Takesi |
今昔、震旦 臣・公卿及び百官を曳将 大 て逍遥 |
Antaŭ longa tempo en Ĉinio dum la jaroj de XX la reĝo kun ministroj–nobeloj kaj burokrataro foje ekskursis kaj fiŝis en iu loko ĉe la riverego nomata X. |
忽 の荘 く鉤 れば、国王、此れを見て、大臣・公卿 と共に興じ給ふ事無限 の多 備へて食 晩方 |
Senprokraste oni konstruis multajn domojn kaj ornamis ilin plej bele. Dume oni kaptis sennombrajn fiŝojn. Vidante tion la reĝo senlime amuzis sin kun ministroj–nobeloj. Kiam oni hakadis multe da tiuj fiŝoj kaj pretigadis diversajn frandaĵojn por manĝo, jam estis vespero. |
其の時に、江の面 極 諸 る事無限 り浮び出づる者有り。諸 見るに、大 り也。其れ、魚の形也と云へども、頭 を見れば、童の頭也。眼きらめきて甚 だ怖し。鼻・口、皆有 国王に向 「悲哉 給て、多 君、此より後殺生 ふ音 る膾をも、皆、江の中に投げ棄 |
Tiam oni trovis surfacon de la riverego terure minaca. La reĝo kaj liaj vasaloj vidis tion groteska kaj ili senlime timis. Dume subite io supriĝis de profundaĵo. La vasaloj trovis, ke ĝi aspektas grandega fiŝo. Ĝi estis longa pli ol unu ĵoon. Kvankam kun korpo de fiŝo, ĝia kapo estis de knabo. La okuloj glimis kaj terure timigis. Ĝi havis ankaŭ nazon kaj buŝon samajn kiel homo. Al la reĝo ĝi alparolis: "Ve! Hodiaŭ la reĝo venis al la rivero kaj mortigis multe da fiŝoj! Mi deziras, ke lia moŝto ne mortigu plu!" Ĝia voĉo estis tre terura. En la riveron oni forĵetis kaj la restintajn fiŝojn kaj la hakaĵojn. |
其の膾、江の中に入て各 水の中に入ぬ。其の後、此の大 水の中に曳き入ぬれば、不見 其の時に、国王弥 百官を引て、宮に還 語り伝へたるとや。 |
En akvo la hakaĵoj reviviĝis kaj ek– naĝis. Poste la granda fiŝo subakviĝis kaj malaperis. Tiam la reĝo tute terurita foriris al la palaco kun ministroj kaj burokrataro. Jen tiel oni rakontis al ni. |
*震旦の□□代に: 王朝名欠字。 *〻=二の字点、ゆすり点;JIS第3-1面 2区22点 *丈: 長さの単位。尺の10倍。日本では 約3m。中国では2m弱。 |
*X: mankas literoj en la originala teksto. *ĵoo: mezurunuo de longo, ĉirkaŭ 3 metroj en Japanio, malpli ol 2 metroj en Ĉinio. |