今は昔の物語集目次

今昔物語集 第第10巻第35話 エスぺラント対訳
『国王、造百丈石率堵婆擬殺工語』


今は昔の物語 第10巻第35話
国王、造百丈
  石率堵婆擬殺工語

(こくわう、ひやくぢやうの
  いはのそとばをつくりて
  たくみをころさむとせること)
Antaŭ longa tempo n–ro 35 el vol. 10
Reĝo konstruigis ŝtonan stupaon
  cent ĵoojn altan kaj provis
  mortigi la masoniston

         tradukis: SIMATANI Takesi

  今昔、震旦の□□代に、百丈の石の
率堵婆を造る工有けり。
   Antaŭ longa tempo dum la regado de
la dinastio □□ en Ĉinio vivis masonisto,
kiu scipovis konstrui ŝtonan stupaon cent
ĵoojn alta.


  其の時の国王、其の工を以て、百丈
の石の率堵婆を造り給ひける間に、既に
造り畢て、国王の思ひ給ひける様、
「我れ、此の石の率堵婆を思ひの如く造
り畢ぬ。極て喜ぶ所也。而るに、此の
工、他の国にも行て、此の率堵婆をや
起てむと為らむ。然れば、此の工を速
に殺してむ」と思ひ得給ひて、此の工の
未だ率堵婆の上に有る時に不下ずして、
麻柱を一度にハラと令壊めつ。工
可下き様も無くて、「奇異也」と思て、
「率堵婆の上に徒に居て為方無し。
我が妻子共、然りとも、此の事を聞きつ
らむ。聞てば必ず来て見つらむ。故無く
して我れ死なむずらむとは思はじ物を」
と思ふと云へども、音を通す程ならば
こそ呼ばヽめ、目も不及ず、音も不通ぬ
程なれば、力も不及で居たり。

   Tiama reĝo ordonis al la masonisto
konstrui ŝtonan stupaon cent ĵoojn altan.
Kiam la stupao estis elfarita,  ekpensis
la reĝo,  "Nun mi havigis al mi ĉi tiun
ŝtonan stupaon konforman al mia deziro.
Kvankam tre kontenta, mi timas, ke la
masonisto povas iri al alia lando kaj tie
konstrui saman stupaon.   Tial li mortu
plej baldaŭ." Dum la masonisto ankoraŭ
restis sur la stupao,  li ordonis disfaligi
la skafaldon  stangoj  post  stangoj  en
palpebruma   daŭro  kaj  la  masonisto
perdis la vojon al la tero.     Kvankam
konsternita, li tamen pensis,    "Mi ne
povas resti supre. Mia familio iel aŭdos
la aferon kaj certe venos ĉi tien por vidi.
Ili ne pensos sen pruvo,   ke  mi  jam
pereis."  Li krius, se lia voĉo atingus la
teron.    Sed li estis senpova,   ĉar  la
stupao estis tiel alta,  ke oni povis nek
vidi nek aŭdi lin.

  而る間、此の工の妻子共、此の事を
聞て、率堵婆の本に行て、迊り行て見れ
ども、更に可為き方無し。妻の思はく、
「然りとも、我が夫は可為き方無くては
不死じ者を。構へ思ふ事有らむ者を」と
憑み思て迊り行て見るに、工、上に有
て、着たる衣を皆解て、亦、斫て糸に成
しつ。其の糸を結び継ぎつヽ耎ら下し降
すが、極て細くて風に被吹れて漂ひ下
るを、妻、下にて此れを見て、「此れこ
そ我が夫の験しに下したる物なめり」と
思て、耎ら動せば、上に夫、此れを見
て心得て、亦動かす。妻、此れを見て、
「然ればこそ」と思て、家に走り行て、
続み置たる□□取り持来て、前の糸に
結ひ付けつ。上に動かすに随て下にも
動かすを、漸く上げ取つれば、この度は
切たる糸を結ひ付けつ。其れを絡り取れ
ば亦、糸の程なる細き縄を結ひ付けつ。
亦其れを絡り取つれば、亦太き縄を結ひ
付けつ。亦、其れを絡り取つれば、其の
度は三絡四絡の縄を上げつ。亦其れを
絡り上げ取りつ。其の時に、其の縄に付
て、構て伝ひ下りぬれば、逃て去にけ
り。

   Dume liaj edzino kaj infanoj aŭdis la
aferon kaj iris al la piedo de  la stupao.
Ili rondiris la stupaon, sed trovis nenion
por elsavi lin.  La edzino tamen kredis,
"Mia edzo neniam rezignos, sed trovos
ian rimedon por elsavi sin."   Dum ŝi
ĉirkaŭiris la piedon de la stupao, supre
la edzo demetis kaj ŝiris ĉiujn vestojn
por fari fadenojn.  Kunligante ilin unu li
malsuprenigis ĝin malrapide. Tre maldika
la fadeno blovata en vento iris iom post
iom malsupren. La edzino trovis ĝin kaj
pensis, "Jen la signalo de mia edzo!" Ŝi
skuis ĝin malrapide.  Supre la edzo tion
rimarkis kaj ankaŭ li skuis la  fadenon. 
Kiam ŝi konstatis tion, ŝi kuris  al  sia
domo.  Ŝi prenis ŝpinaĵojn, kiun ŝi faris,
kaj revenis.     Ŝi ligis fadeneton al la
pendanta.  Kiam supre la edzo skuis la
fadenon, ankaŭ ŝi skuis ĝin.    Kiam li
ellevis la fadeneton, al ĝia fino ŝi ligis
pli dikan fadenon. Ankaŭ ĝi estis ellevita
kaj ŝi ligis al ĝi  ŝnuron  maldikan  kiel
fadeno. Kiam la edzo ellevis ĝin, ŝi ligis
al ĝi dikan ŝnuron.    Fine al ĝi ŝi ligis
kelkope kuntorditan ŝnuron.   Kiam fine
ĝi estis ellevita, tre atenteme li grimpis
malsupren laŭ la ŝnuro kaj forkuris.


  彼の率堵婆造り給ひけむ国王、功徳得
給ひけむや。世挙て、此の事を謗けむ
となむ語り伝へたるとや。

   Ĉu la reĝo gajnis favoron de la
Budho konstruinte la stupaon?  Ĉiu en
la mondo riproĉis lin pro tio.  Jen tiel
oni rakontis al ni.



*国王、百丈の石の率堵婆を造りて
  工を殺さむとせる語
*震旦の□□代に: 王朝名欠字。
*続み置たる□□: 底本破損。糸巻き?
*【おお返し、くの字点(横書き用)】
  <img src="l/l_oogaesi.png">
*迊【2点のしんにょう+雨−点四つ】
  &#8fca;(めぐり、そう)
*耎【而の下に大】&#x800e;(ぜん、ねん
  やわらか、よわい)補助漢字53区44点

*stupao: budhisma turo por enteni
  sanktaĵon.
*ĵoo: mezurunuo de longo, ĉirkaŭ 3
  metroj en Japanio, malpli ol 2 metroj
  en Ĉinio.
△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次