今は昔の物語集目次

今昔物語集 エスペラント対訳
『清水二千度詣男、打入双六語』


今は昔の物語 第16巻第37話
清水二千度詣男、
           打入双六語
(きよみずににせんどまうでしたる
  をとこ、すぐろくにうちいれたること)

Antaŭ longa tempo n–ro 37 el vol. 16
Pro veto oni transdonis
  gracon de dumil vizitoj
    al la templo Kiyomizu

         tradukis: SIMATANI Takesi

  今昔、京に、有所に被仕青侍有
けり。為事の無かりけるにや、人の詣
けるを見て、清水へ千度詣二度なむ参
たりける。
   Antaŭ longa tempo en Kioto vivis juna samurajo dungita de iu mastro.  Eble nur pro enuo kaj imitante kredantojn eĉ dufoje li plenumis milfojajn vizitojn al la templo Kiyomizu.

  其の後、幾く程を不経ずして、主の
許にして同様也ける侍と双六を打合
けり。二千度詣の侍多く負て、可渡き
物の無かりけるを、□□強に責けれ
ば、思ひ侘て云く、「我れ露持たる物
無し。只今貯へたる物とては、清水の
二千度詣たる事なむ有るを、其れを渡
たさむ」と云へば、傍に見証する者
共、此れを聞て、「此れは、打量る也
けり。嗚呼の事也」と咲けるを、此の
勝たる□の□□、「此れ糸吉き事□□
二千度詣を渡さば、速に□□□」、此
の□□、「□□□」云へば、勝侍の
云く、「否や、此くては不□□□二□□
潔□□□□御前にして事の由を申して、
に己れ渡す由の渡文を□□て、金打
て渡せば、請取ぬ 」と云へば、負け侍、
「糸吉き事也」と契て、其の日より
精進を始て、三日と云ふ日、勝侍、
負侍を、「然は、去来参てむ」と云
へば、負侍、「嗚呼の白物に合たり」
と思て、共に参ぬ。勝侍の云ふに随
て、渡由の文を書て、観音の御前に
して、師の僧を呼て、金打て事の由を
申させて、「某が二千度参たる事、
に某に双六に打入れつ」書て与
たりければ、勝侍請取て臥し礼むで、
其後、幾程を不経ずして、この打入
たる侍、不思懸ぬ事に係て被捕て、
獄に被禁にけり。打取たる侍は、
忽に便有る妻を儲て、不思懸ぬ
人の徳を蒙て、富貴に成て官に任
じて、楽くてぞ有ける。
   Baldaŭ poste li vetludis triktrake kun alia samurajo servanta por la sama mastro.  Multe malgajnis la ludon la samurajo de dumil vizitoj.  Nenion li havis por kvitigi la ŝuldon.   Al sen–indulga pagopostulado de la venkinto la samurajo proponis sen alia ideo: "Mi havas nenion krom dumil vizitoj al Kiyomizu.  Mi transdonos la gracon al vi." Observantoj mokis:"Tio estas fraŭdo tute sensenca!" Sed la venkinto akceptis la proponon. "Tre bone.  Donu al mi la dumil vizitojn, kaj neniiĝos via ŝuldo." La vizitinto deklaris "Nun mi donas la gracon al vi." Sed al tio la venkinto ne konsentis. "Ne, simplaj vortoj ne sufiĉas. Post tritaga abstinado ni devas ĵurdeklari antaŭ Avalokiteŝvaro.  Transdonu al mi konfirmilon, ke vi certe cedas al mi la gracon kaj tintigu sonorilon.   Tiam mi certe ricevos la gracon."  La samurajo konsentis.  "Tre bone, estu tiel."    Ili do komencis abstini.  Post tri tagoj la venkinta samurajo instigis la venkiton.   
"Ni iru antaŭ budhon."  La venkito akompanis lin pensante: "Li estas stulta idioto."  Sekvante instrukciojn de la venkinto la samurajo skribis konfirmilon. Antaŭ Avalokiteŝvaron ili venigis gvidan
bonzon kaj priĵuris antaŭ li. La samurajo transdonis konfirmilon, ke li certe cedis gracon de dumil vizitoj pro veto de triktrako.   La venkinta samurajo ricevis ĝin kaj profunde riverencis. Baldaŭ poste la cedinta samurajo estis arestita kaj malliberigita pro kompromitiĝo. Dume la ricevinto tuj edziĝis al riĉulino kaj ekĝuis favoron de neatendita persono.  Li prosperis, ĉar li fariĝis tre riĉa kaj akiris ŝtatan postenon.

  三宝は目には不見給ぬことなれども、
誠の心を至して請取たりければ、観音
の哀れと思し食けるなめりとぞ。
   Kvankam oni ne povas vidi la Tri Trezorojn, Avalokiteŝvaro certe simpatiis al tiu, kiu sincere kaj fide ricevis gracon.

  聞く人、此の請取たる侍を讃て、渡
したる侍をばみ謗けるとなむ語り伝
へたるとや。
   Aŭdinte pri la afero oni laŭdis la ricevinton kaj riproĉis la cedinton de la graco.  Jen tiel oni rakontis al ni.

*〻=JIS第3_1面2区22点【二の字点;ゆすり点】
*【りっしんべん+遺-貝+官-ウ冠】
  GT67404番(たしか)
 
*【立心偏+西の下に心】にくむ
   
*□: 欠字。
*千度詣: 社寺に千回参詣すると願いが
  かなうと信じられていた。
*金打: 約束を守る証拠に、刀の刃や鉦
  を打ち合せること。
*観音: 観世音菩薩
*三宝: 仏法僧。ここでは仏(と菩薩)
*milfojaj vizitoj: Oni kredis, ke deziro
  realiĝas pro milfojaj vizitoj al templo.
*fraptintigi: Oni tintigis frapinte glavojn
  aŭ sonorilon por ĵurpromesi.
*Avalokiteŝvaro: la bodisatvo multe amata.
*la Tri Trezoroj: la budho, la vero
  kaj la kredantaro.  Ĉi tie tamen
  temas pri budho aŭ bodisatvo.

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次