今は昔の物語集目次

今昔物語集 第20巻 第45話 エスぺラント対訳
『小野篁、情に依り西三条の大臣を助くる語』


今は昔の物語 第20巻 第45話
小野篁、情に依り
  西三条の大臣を助くる語
(おののたかむら、なさけにより
さいさんでうのだいじんをたすくること)

  今は昔、小野の篁(たかむら)、と云ふ人有り。学生(がくしょう)にして有りける時に、事有りて、公(おおやけ)、過(とが)を行はれけるに、其の時に、西三条(さいさんじょう)の大臣良相(よしみ)と申しける人、宰相として、事に触れて篁が為に吉(よ)き事を宣(のたま)ひけるを、篁、心の中に喜(うれ)しと思ひて、年来(としごろ)を経(ふ)る間、篁、宰相に成りぬ。良相の大臣も、大臣に成りぬ。

  しかる間、大臣、身に重き病(やまい)を受けて、 日来(ひごろ)を経(へ)て死に給ひけり。即(すなわち)、閻魔王の使いの為に搦(から)められて、閻魔王宮に至りて、罪を定めらるるに、閻魔王宮の臣どもの居並(いな)みたる中に、小野篁居たり。大臣、これを見て、こはいかなる事にか有らむと、怪しび思ひて居たる程に、篁、笏(しゃく)を取りて王に申さく、「此の日本の大臣は、心直(うるわ)しくして、人の為に吉き者也。今度(こたび)の罪、己に免(ゆる)し給はらむ」と。王、此れを聞きて宣はく、「此れ極めてかたき事也と云へども、申し請(こ)ふに依りて、免し給ふ」と。しかれば、篁、此の搦めたる者に仰せ給ひて、「すみやかにゐて返るべし」と行(おこな)へば、ゐて返る、と思ふ程に活(よみがえ)れり。

  其の後、病漸(ようや)く止(や)みて、月来(つきごろ)を経(ふ)るに、かの冥途の事、極めて怪しく思ふと云へども、人に語る事無し。ただ、篁(たかむら)にも問ふ事無し。

  しかる間、大臣、内(うち)に参りて、陳(じん)の座に居給ふに、宰相篁、兼ねて居たり。又人無し。大臣、「ただ今吉き隙(ひま)也。かの冥途の事問ひてむ」と、「日来(ひごろ)極めて怪しく思ひつる事也」と思ひて、大臣居寄りて、忍びて篁の宰相に云はく、「月来(つきごろ)も便(たより)無くて申さず。かの冥途の事、極めて忘れがたし。そもそも、其れは何なる事ぞ。」と。篁、此れを聞きて、少し頬えみて云はく、「先年の御□□のうれしく候ひしかば、其の喜びに申したりし事也。但し、此の事、いよいよ恐れて、人に仰せらるべからず。よく仰せられざりけり。此れ未だ人の知らぬ事也。」と。大臣此れを聞きて、いよいよ恐れて、篁はただ人にもあらず。閻魔王宮の臣也けり、と云ふ事を始めて知りて、「人の為にうるはしかるべき也」とぞ諸(もろもろ)の人に懃(ねんご)ろに教へ給ひける。

  しかる間、此の事、おのずから世に聞えて、篁は閻魔王宮の臣として通(かよ)ふ人也けり、と人皆知りて、恐(お)じ怖れけり、となむ語り伝へたるとや。


*小野篁(802-852): 漢学者で詩歌に長じた。
*西三条の大臣良相(813-867): 藤原良相が
  大臣になったのは篁の没後で、この話
  は史実に合わない。
*閻魔: 死者の罪を裁く地獄の神。
*宰相: 参議(ŝtata konsilisto)の唐名。
*笏: 当時の役人が貴人に報告するときに
   手に持った、細長い板。
*□: 漢字表記を期した欠字。『親切』か?
Antaŭ longa tempo n–ro 45 el vol. 20
Ono no Takamura savis
la Kancelieron Sai–Sanzyô
          tradukis: SIMATANI Takesi


   Antaŭ longa tempo vivis homo nomata Ono no Takamura.   Kiam li estis trejnata oficisto, pro iu afero oni akuzis lin.  Sai–Sanzyô Yosimi, kiel unu el tiamaj ministroj, pledis por Takamura, kiu multe dankis lin en la koro.  Pasis jaroj dum Takamura promiciiĝis al ministro kaj ankaŭ Yosimi al kanceliero.

   La Kancelieron trafis serioza malsano kaj li mortis post tagoj.  Tuj soldatoj de Jamao arestis kaj kondukis lin al la palaco de Jamao, kiu komencis juĝon.  Tie inter la vasaloj sidis ankaŭ Ono no Takamura. La Kanceliero miris, ke li ĉe–estas.  Tiam Takamura prenis etiketan tabuleton kaj diris al Jamao.  "Ĉi tiu japana kanceliero estas sincera kaj bona al aliaj.  Mi petus absolvi lian kulpon kaj doni lin al mi."  Al tio respondis Jamao.  "Kvankam gravas lia kulpo, pro la peto mi donas lin al vi."  Tiam Takamura ordonis al la soldatoj, kiuj arestis la Kancelieron.  "Tuj resendu lin al lia hejmo."  Apenaŭ la Kanceliero sentis sin trenata, li reviviĝis.

   Poste tago post tago la Kanceliero resaniĝis.  Kvankam li miris pri la afero en la Infero, li silentis dum monatoj.   Eĉ la ministron Takamura li ne demandis pri tio.

   Kiam la Kanceliero iris en la kortegon por ceremonio, foje jam sidis Takamura, sed la aliaj forestis.  Estas bona ŝanco, pensis la Kanceliero, por demandi pri la mirindaĵo en la Infero. Surgenue li iris al la ministro Takamura kaj flustris: "Monatojn mi ne havis ŝancon demandi vin. Neniam mi forgesis la aferon en la Infero. Kial vi sidis tie?" Takamura ridetis kaj respondis:  "Antaŭ jaroj vi savis min kaj por danki al via favoro mi iomete parolis por vi.  Al neniu vi tamen rajtas malkaŝi la aferon.  Estis prudente, ke al neniu vi parolis."  Kun timo la Kanceliero eksciis, ke Takamura ne estas simplulo, sed unu el la vasaloj en la palaco de Jamao. Post la travivaĵo la Kanceliero sincere admonis al
ĉiuj:  "Estu bona al aliaj."

   Per si mem diskoniĝis la sekreto, ke Takamura vizitadas la palacon de Jamao kiel vasalo, kaj oni multe timis lin. Jen tiel oni rakontis al ni.

*Ono no Takamura(802-852): studanto
   de ĉinaj klasikaĵoj kaj fama utaisto.
*Sai–Sanzyô Yosimi(813-867):  Yosimi
   fariĝis kanceliero nur post la morto
   de Takamura.   Tial la rakonto tute
   ne konformas al la realo.
*Jamao: la reganto de la Infero, kiu
   juĝas kulpon de mortintoj.
*etiketa tabuleto:   Tiama oficisto portis
  lignan tabuleton por raporti al nobelo.

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次