今は昔の物語集目次

今昔物語集 第26巻 第15話 エスぺラント対訳
『能登国堀鉄者、行佐渡国堀金語』


今は昔の物語 第26巻第15話
能登国堀鉄者、
      行佐渡国堀金語

 (のとのくにのくろがねをほるもの、
 さどのくににゆきてこがねをほること)
Antaŭ longa tempo n–ro 15 el vol. 26
Fer–ministo de Noto iris
  al Sado kaj elfosis oron


          tradukis: SIMATANI Takesi

  今昔、能登の国には、鉄の鉄と
云ふなる物を取て、国の司に弁ずること
をなんすなる。
   Antaŭ longa tempo en la provinco Noto oni fosis kaj oferis ercon de fero al prefekto.

  其□と云ける守の任に、其鉄取る者六
人有けるが、長也ける者の、己等がどち
物語しける次に、「佐渡の国にこそ金
の花栄たる所は有しか」と云けるを、
守、自然ら伝へ聞て、彼長を呼寄て、物
など取せて問ければ、長の云く、「佐渡
の国に金の候ふにや。金の候ふなめ
りと見て給へし所の候しを、事の次で
に、己がどち申し候しを、聞食たる
にこそ候なれ」と。守、「然らば、其然
見えけむ可行に、取て来なんや」といへ
ば、長、「遣さば罷なん」といふ。
守、「何物か可入」と問へば、長、
「人をば給はり候はじ。只小船一つ、糧
少とを給はりて罷渡て、若やと試
候はん」といへば、只彼が云に随て、
人にも不知せして、船一と可食物少しと
を取せつ。長、其を得て、佐渡の国に渡
にけり。
   Kiam □□ estis la prefekto, tie vivis ses fer–ministoj.   Dum ili babiladis, ilia ĉefo diris: "Floras oro ie en la insulo Sado."  Tion hazarde aŭdis la prefekto pere de iu. Li tuj elvokis la ĉefministon,regalis lin per donacoj kaj demandis pri oro. La demandito respondis. "Supozeble en Sado troviĝas oro.  Mi scias nur la lokon, kie oro ŝajnas troviĝi.   Vi certe aŭdis mian absurdaĵon. "La prefekto diris. "Do iru al la loko, kie oro ŝajnas troviĝi,kaj kunportu ĝin."   La ĉefo respondis.  "Se vi ordonas, mi iros." La prefekto demandis. "Kion vi bezonos?" La ĉefo respondis. "Ne necesas alia homo. Kun boato kaj iom da nutraĵo mi iru sola trans la maron kaj serĉu prove." Sekrete la prefekto donis al li boaton kaj manĝaĵon.  Kun tiuj la ĉefministo transiris la maron al Sado.


  其後、二十日余り一月計り有て、守打
忘れたる程に、彼長、急と出来て、守の
現はに居たる所に見えたりければ、守心
得て、人伝には不聞して、離たる所に
自ら出会たりければ、長、黒ばみたる□
に裹たる物を、守の袖の上す打置たれ
ば、守、重気に提て入にけり。
   Pasis dudek kelkaj tagoj aŭ ĉirkaŭ monato.  Kiam la prefekto jam forgesis la aferon, neatendite reaperis la sendita ministo. La prefekto ne lasis lin al alia, sed mem iris al tiu distanca loko por renkonti la ministon.   Sur la manikon de la prefekto la ĉefministo metis ion pakitan per nigre makulita tuko.  Tio  ŝajnis tre peza kaj la prefekto pene enportis ĝin en sian ĉambron.

  其後、此長、何ちとも無て俄に失に
けり。守、人を分て東西に尋させけれ
ども、遂に行方を不知ら止にけり。何か
に思て失たりと云事を不知。彼金の有
所尋ね問や為る、と思けるにやとぞ疑
ひける。其金千両有けりとぞ、語り伝
へたる。
   Baldaŭ poste la ĉefministo abrupte malaperis.  La prefekto sendis homojn por retrovi lin.  La prefekto ne sciis, kien li iris, nek pro kio li malaperis.  Oni supozis, ke li timis pridemandon pri la loko, kie li trovis la oron.  Laŭdire mil rjoojn pezis la oro, kiun la prefekto akceptis.

  然れば、佐渡の国に金は堀べしと、
能登国の人云ける也。其長の、後にも必
ず堀けんかし。遂に不聞えで止にけりと
なん語り伝へたるとや。
   Tial en Noto oni diras: Oron fosu en Sado. Verŝajne ankaŭ post tio la ĉef–ministo elfosadis oron, kvankam neniu retrovis lin.  Jen tiel oni rakontis al ni.


*能登: 現在の石川県北部にある、日本海
  (東海)に突き出た半島。

*佐渡: 日本海最大の島。新潟県に属す。
  今昔物語集が成立したのは12世紀であ
  るが、17世紀、江戸時代初めに本当に
  豊かな金鉱が発見された。


*両: 古代日本の重さの単位。約37〜16
  グラム。後に金貨の貨幣単位。
*Noto: duoninsulo en la Japana Maro
  (Orienta Maro), la norda parto de
  nuna gubernio Isikawa.
*Sado: la plej granda insulo en la Japana
  Maro apartenas al la gubernio Niigata.
  Tiun ĉi rakontaron oni finverkis en la
  12a jc.  En la 17a jc. komece de la
  epoko Edo tie oni eltrovis orminejon.
*rjoo: unuo de pezo en la antikva Japanio,
  de 37,5 ĝis 16,5 gramoj variantaj laŭ
  epokoj.   Pli poste monunuo per oro.

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次