今は昔の物語 第26巻第15話 能登国堀鉄者、 行佐渡国堀金語 (のとのくにのくろがねをほるもの、 さどのくににゆきてこがねをほること) |
Antaŭ longa tempo n–ro 15 el vol. 26 Fer–ministo de Noto iris al Sado kaj elfosis oron tradukis: SIMATANI Takesi |
今昔、能登 云ふなる物を取て、国の司 をなんすなる。 |
Antaŭ longa tempo en la provinco Noto oni fosis kaj oferis ercon de fero al prefekto. |
其□と云ける守 人有けるが、長 物語しける次 の花栄 守、自然 など取 の国に金 りと見て給へし所の候 に、己 にこそ候なれ」と。守、「然 見えけむ可行 ば、長、「遣 守、「何 「人をば給はり候はじ。只小船一つ、糧 少 候はん」といへば、只彼 人にも不知せ を取 にけり。 |
Kiam □□ estis la prefekto, tie vivis ses fer–ministoj. Dum ili babiladis, ilia ĉefo diris: "Floras oro ie en la insulo Sado." Tion hazarde aŭdis la prefekto pere de iu. Li tuj elvokis la ĉefministon,regalis lin per donacoj kaj demandis pri oro. La demandito respondis. "Supozeble en Sado troviĝas oro. Mi scias nur la lokon, kie oro ŝajnas troviĝi. Vi certe aŭdis mian absurdaĵon. "La prefekto diris. "Do iru al la loko, kie oro ŝajnas troviĝi,kaj kunportu ĝin." La ĉefo respondis. "Se vi ordonas, mi iros." La prefekto demandis. "Kion vi bezonos?" La ĉefo respondis. "Ne necesas alia homo. Kun boato kaj iom da nutraĵo mi iru sola trans la maron kaj serĉu prove." Sekrete la prefekto donis al li boaton kaj manĝaĵon. Kun tiuj la ĉefministo transiris la maron al Sado. |
其後 忘れたる程に、彼長 現 得て、人伝 自ら出会 に裹 ば、守、重気 |
Pasis dudek kelkaj tagoj aŭ ĉirkaŭ monato. Kiam la prefekto jam forgesis la aferon, neatendite reaperis la sendita ministo. La prefekto ne lasis lin al alia, sed mem iris al tiu distanca loko por renkonti la ministon. Sur la manikon de la prefekto la ĉefministo metis ion pakitan per nigre makulita tuko. Tio ŝajnis tre peza kaj la prefekto pene enportis ĝin en sian ĉambron. |
其後、此 けり。守、人を分 ども、遂 に思 所 ひける。其金 へたる。 |
Baldaŭ poste la ĉefministo abrupte malaperis. La prefekto sendis homojn por retrovi lin. La prefekto ne sciis, kien li iris, nek pro kio li malaperis. Oni supozis, ke li timis pridemandon pri la loko, kie li trovis la oron. Laŭdire mil rjoojn pezis la oro, kiun la prefekto akceptis. |
然 能登国 ず堀 なん語り伝へたるとや。 |
Tial en Noto oni diras: Oron fosu en Sado. Verŝajne ankaŭ post tio la ĉef–ministo elfosadis oron, kvankam neniu retrovis lin. Jen tiel oni rakontis al ni. |
*能登: 現在の石川県北部にある、日本海 (東海)に突き出た半島。 *佐渡: 日本海最大の島。新潟県に属す。 今昔物語集が成立したのは12世紀であ るが、17世紀、江戸時代初めに本当に 豊かな金鉱が発見された。 *両: 古代日本の重さの単位。約37〜16 グラム。後に金貨の貨幣単位。 |
*Noto: duoninsulo en la Japana Maro (Orienta Maro), la norda parto de nuna gubernio Isikawa. *Sado: la plej granda insulo en la Japana Maro apartenas al la gubernio Niigata. Tiun ĉi rakontaron oni finverkis en la 12a jc. En la 17a jc. komece de la epoko Edo tie oni eltrovis orminejon. *rjoo: unuo de pezo en la antikva Japanio, de 37,5 ĝis 16,5 gramoj variantaj laŭ epokoj. Pli poste monunuo per oro. |