今は昔の物語 26巻 20話 東小女与狗咋合互死語 (あづまのこおむな、いぬとくひあひて たがひにしぬること) 今昔、□国、□□の郡に住みける人有けり。其家に、年十二三歳計 然 而 此を思ふに、「此世のみの敵 |
Antaŭ longa tempo n-ro 20 el vol. 26
Knabino kaj hundo mortis dentoj kontraŭ dentoj tradukis: SIMATANI Takesi Antaŭ longa tempo iu viro loĝis en la kantono xxx en la provinco xxx. En lia domo laboris knabino dekdu‐, tri‐jara. Lia najbaro havis blankan hundon. Ial, neniu sciis kial, ĉiam, kiam ĝi vidis ŝin, la hundo volis mordi la knabinon. Tial ankaŭ la knabino volis bati la hundon ĉiam, kiam ŝi vidis ĝin. Ĉiu vidis tion tre stranga. Dume ŝi malsaniĝis. Eble tio estis epidemio; tagon post tago serioziĝis ŝia malsano. Kiam la mastro volis demeti ŝin de la domo, la knabino diris: Se vi metos min en senhoma loko, tiu hundo certe mord‐mortigos min. Eĉ min sanan kaj kun aliaj homoj ĝi volis mordi. Sola kaj kuŝanta grave malsana, certe mi estos mortigita. Volu meti min tien, kie la hundo tute ne scias. Li vidis ŝin prava. Kaj li ordonis sekrete meti ŝin malproksime kun necesaĵoj. Ĉiun tagon mi sendos iun ― Al la knabino li promesis, kiam li demetis ŝin. En la dua tago la hundo restis hejme. Oni pensis, ke ĝi ne scias, kie ŝi estas. Sed la trian tagon ĝi malaperis. En mal‐ trankvilo la mastro sendis homon tien, kie oni metis la knabinon. Li trovis la hundon, kiu iris mordi ŝin. Ili ambaŭ mortis dentoj kontraŭ dentoj. Li reiris kaj raportis tion. La mastroj kaj de la knabino kaj de la hundo iris kaj vidis. Ambaŭ multe miris kaj estis kortuŝitaj. Ili ĉiuj supozis, ke la knabino kaj la hundo estis malamikoj jam de antaŭ la naskiĝoj. Jen tiel oni rakontis al ni. |