今は昔の物語集目次

今昔物語集 第27巻 第2話 エスぺラント対訳
『川原の院の融の左大臣の霊、宇陀の院に見え給ふ語』


今は昔の物語 第27巻 第2話
川原の院の融の左大臣の霊、
            宇陀の院に見え給ふ語
(かはらのいんのとほるのさだいじんの
りやう、うだのいんにまみえたまふこと)

Antaŭ longa tempo n–ro 2 el vol. 27
La spirito de Minamoto no Tôru
aperis antaŭ la Eksmikado Uda
          tradukis: SIMATANI Takesi

  今昔、川原の院は、融の左大臣の造
りて住み給ひける家なり。陸奥の国の、
塩竃の形を造りて、潮の水を汲み入れて
池に湛へたりけり。様々に微妙く可咲し
き事の限りを造りて住み給ひけるを、其
の大臣失せて後は、其の子孫にて有りけ
る人の、宇陀の院に奉りたりける也。然
れば、宇陀の院、其の川原の院に住ませ
給ひける時に、醍醐の天皇は御子に御せ
ば、度々行幸有りて微妙かりけり。
   Antaŭ longa  tempo  Minamoto no  Tôru, tiama maldekstra kanceliero, por si konstruigis la domegon Kawara–no–In. La ĝardeno estis miniaturo de Siogama, la golfo en la provinco Mutu.   En la lageton oni enmetis salan akvon.  Kun multaj elegantaj aranĝoj li vivis en la domo.  Post la morto de la kanceriero lia posteulo oferis la domon al la Eskmikado Uda.   Kiam la eskmikado vivis en la domo, ĝi ofte havis la honoron, ke la Mikado Daigo, lia filo, vizitis lin.

  然て、院の住ませ給ひける時に、夜半
許に、西の台の塗籠を開けて、人のそ
よめきて参る気色の有りければ、院、見
遺せ給ひけるに、日の装束直しくしたる
人の、大刀帯きて笏取り、畏まりて、
二間許去きて居たりけるを、院、「彼は
何人ぞ」と問はせ給ひければ、「此の家
の主に候ふ翁也」と申しければ、院、
「融の大臣か」と問はせ給ひければ、
「然に候ふ」と申すに、院、「其れは何
ぞ」と問はせ給ひければ、「家に候へば
住み候ふに、此く御せば、忝く所
せく思ひ給ふる也、何が仕るべき」と
申せば、院、「其れは糸異様の事なり。
我れは人の家をやは押し取りて居たる。
大臣の子孫の得させたればこそ住め。者
の霊也と云へども、事の理をも知らず
何で此くは云ふぞ」と高やかに仰せ給ひ
ければ、霊、掻き消つ様に失せにけり。
其の後、亦現るる事無かりけり。
   Kiam lia eksmikada moŝto vivis en la domo, noktomeze io malfermis la pordon de la tenejo en la okcidenta alo. Aŭdiĝis susuro de vesto kaj lia moŝto turnis sian rigardon al la direkto. Du kolonojn for de li humile sidis viro kun festa kostumo, glavo kaj etiketa tabuleto en la manoj. Lia moŝto demandis:Kiu vi estas?La viro respondis: Mi estas la maljunulo, mastro de la domo. Lia moŝto pludemandis: Ĉu Tôru, la kanceliero? La viro respondis: Jes, vi estas prava. Lia moŝto demandis: Kial vi estas ĉi tie? La spirito respondis: Ĉar ĉi tie estas mia domo, kvankam mi ne sentas min hejme kun via moŝto.  Kion mi povus fari?   Tiam lia moŝto koleris: Kiel strange vi parolas! Ĉu mi rabis vian domon? Mi vivas ĉi tie, ĉar via posteulo oferis ĝin al mi. Kvankam vi estas lia spirito, vi pensu racie! Kial vi diraĉas tiel?  Al tiu rezoluta deklaro malaperis la spirito kvazaŭ for– viŝita.  Poste neniam ĝi reaperis.

  其の時の人、此の事を聞きて、院をぞ
忝く申しける。「猶、只人には似させ
給はざりけり。此の大臣の霊に合ひて、
此様に痓やかに異人は否答へじかし。」
とぞ云ひけるとなむ語り伝へたるとや。
   Tiamaj homoj aŭdis la aferon kaj alte taksis lian moŝton: Li estas tute alia ol la banalaj. Al la spirito de la kanceliero neniu alia aŭdacus tiel refuti.  Jen tiel oni rakontis al ni.


*川原院融左大臣霊、宇陀院見給語
*川原(河原)の院: 賀茂川の西岸の邸宅。
*源融(822-895): 嵯峨天皇の皇子。
*宇陀の院(867-931): 天皇在位887-897。
*醍醐天皇(885-930): 天皇在位897-930。
*子孫: 融の次男昇が、宇陀上皇に河原
  の院を献上した。
*痓=痓【病垂れに至】
  JIS第4水準2面81区47点
*Kawara–no–In: domego ĉe la okcidenta
  bordo de la rivero Kamo.
*Minamoto no Tôru(822-895)= Tôru de
  la familio Minamoto.  Minamoto estis
  unu el la familiaj nomoj, kiujn oni
  donis al filoj de mikado.  Tôru estas
  filo de la Mikado Saga.
*Eksmikado Uda(867-931): imperiestris
  887-897.
*Mikado Daigo(885-930): imperiestris
  897-930.
*etiketa tabuleto:  Tiama oficisto portis
  lignan tabuleton, kiam li parolas kun
  superulo.
*posteulo: Noboru, la dua filo de Tôru
  oferis la domon al la Eksmikado Uda.

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次