今は昔の物語集目次

今昔物語集 第27巻7話 エスペラント対訳
『在原業平中将女、被噉鬼語』


今は昔の物語 27巻 07話
在原業平中将女、被噉鬼語
(ありはらのなりひらちうじやうの
      おむな、おににくらはるること)


  今昔、右近の中将在原の業平と云う人
有けり。き世の好色にて、「世に有る
女の形ち美と聞くをば、宮仕人をも、人
の娘をも見残す無く、を尽して見ん」
と思けるに、或る人の娘の「形ち・有様、
世に不知ず、微妙し」と聞けるを、心を
尽して極く仮借しけれども、「止事無
らむ聟取りをせむ」と云て、祖共の微妙
く傅ければ、業平の中将、力無くして有
ける程に、何にしてか構へけむ、彼の女
を密に盗出してけり。


  其れに、忽に可将隠き所の無かりけれ
ば、思ひ繚て、北山科の辺に旧き山庄の
荒て人も不住ぬが有けるに、其の家の内
に大なるあぜ倉有けり。片戸は倒れてな
む有ける。住ける屋は板敷の板も無くて、
可立寄き様も無かりければ、此の倉の内
に畳一枚を具して、此の女を具して将行
て臥せたりける程に、俄に雷電霹靂して
喤ければ、中将大刀を抜て、女をば後の
方に押遣て、起居てひらめかしける程に、
雷も漸く鳴止にければ、夜も暛ぬ。


  而る間、女、音も不為ざりければ、中
将怪むで見返て見るに、女の頭の限と着
たりける衣共と計残たり。中将、奇異く
怖しくて、着物をも不取敢ず逃て去にけ
り。

  其れより後なむ、此の倉は人取り為る
倉とは知ける。然れば、雷電霹靂には非
ずして、倉に住ける鬼のしけるにや有け
む。


  然れば、案内不知ざらむ所には、努
不立寄まじき也。況や、宿せむ事は不可
思懸ず、となむ語り伝へたるとや。

*噉【口+敢】噉
*喤【口+皇】喤
*暛【日+差】暛
*=JIS第3-1面2区22点;
   二の字点;ゆすり点
Antaŭ longa tempo n-ro 07 el vol. 27
Demono manĝis virinon
  de Ariwara no Narihira
          tradukis: SIMATANI Takesi

   Antaŭ longa tempo estis viro nomata
Ariwara no Narihira kun la titolo Ukon
no Tyûzyô. Li estis mondfama voluptulo
kaj ĉasis ĉiun belulinon ĉu  en  kortega
servado, ĉu sub protekto  de  gepatroj.
Foje  li  aŭdis,  ke  ies  filino  havas
eksterordinare belajn formon kaj vizaĝon.
Kvankam li sendadis ardajn leterojn, ŝiaj
gepatroj ne volis  akcepti  lin,  ĉar  ili
esperis havi plej noblan edzon al ŝi. Sed
kun nekonata artifiko Narihira elŝtelis
la virinon.

   Sen trovi konvenan lokon kaŝi ŝin, li
iris al Norda Yamasina, kie estis ruinigita
vilao neloĝata. Tie troviĝis granda staplo,
duono de kies pordo jam defalis. En la
ĉefdomo eĉ sidi ili tamen ne povis, ĉar
al ĝi mankis planko-tabuloj. Tial li prenis
maton kaj eniris la staplon kun la virino.
Dum ili kuŝis, subite fulmotondris.   La
viro elingigis sian glavon  kaj  ŝovis  la
virinon malantaŭen.  Li sidadis kaj lasis
la glavon brili. Baldaŭ kvietiĝis kaj tagiĝis.

   Dume la virino diris nenion.   Kiam
la maltrankvila viro turnis sin al ŝi, tie
restis nur la kapo kaj vesto de la virino.
Tute terurita li forkuris eĉ sen sia vesto.

   Nur poste li aŭdis la onidiron, ke la
staplo rabas homon.  Do la bruo en la
nokto devis esti ne fulmotondro,   sed
fenomeno kaŭzita de demono.

   Tio instruas al ni: Nepre estu for de
nekonata loko.  Tranokti tie estus aparte
danĝere.   Jen tiel oni rakontis al ni.


*Ariwara no Narihira[ariŭara no narihira]:
  "no" estas japana postpozicio kun signifo
  "de".  "Ariwara no Narihira" signifas:
  Narihira(personna nomo) de (la familio)
  Ariwara.

*Ukon no Tyûzyô: Vicgeneralo  de  la
  Dekstra  Oficejo  de  Gvardio  en  la
  imperiestra palaco.  Tiu posteno tamen
  ofte estis honora titolo por nobeloj.

*Yamasina: orienta distrikto de Kioto, kie
  estas tomboj de la generalo Sakanoue
  Tamuramaro
kaj la Imperiestro Tenzi.

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次