今は昔の物語 27巻 07話 在原業平中将女、被噉鬼語 (ありはらのなりひらちうじやうの おむな、おににくらはるること) 今昔、右近の中将在原 |
Antaŭ longa tempo n-ro 07 el vol. 27 Demono manĝis virinon de Ariwara no Narihira tradukis: SIMATANI Takesi Antaŭ longa tempo estis viro nomata Ariwara no Narihira kun la titolo Ukon no Tyûzyô. Li estis mondfama voluptulo kaj ĉasis ĉiun belulinon ĉu en kortega servado, ĉu sub protekto de gepatroj. Foje li aŭdis, ke ies filino havas eksterordinare belajn formon kaj vizaĝon. Kvankam li sendadis ardajn leterojn, ŝiaj gepatroj ne volis akcepti lin, ĉar ili esperis havi plej noblan edzon al ŝi. Sed kun nekonata artifiko Narihira elŝtelis la virinon. Sen trovi konvenan lokon kaŝi ŝin, li iris al Norda Yamasina, kie estis ruinigita vilao neloĝata. Tie troviĝis granda staplo, duono de kies pordo jam defalis. En la ĉefdomo eĉ sidi ili tamen ne povis, ĉar al ĝi mankis planko-tabuloj. Tial li prenis maton kaj eniris la staplon kun la virino. Dum ili kuŝis, subite fulmotondris. La viro elingigis sian glavon kaj ŝovis la virinon malantaŭen. Li sidadis kaj lasis la glavon brili. Baldaŭ kvietiĝis kaj tagiĝis. Dume la virino diris nenion. Kiam la maltrankvila viro turnis sin al ŝi, tie restis nur la kapo kaj vesto de la virino. Tute terurita li forkuris eĉ sen sia vesto. Nur poste li aŭdis la onidiron, ke la staplo rabas homon. Do la bruo en la nokto devis esti ne fulmotondro, sed fenomeno kaŭzita de demono. Tio instruas al ni: Nepre estu for de nekonata loko. Tranokti tie estus aparte danĝere. Jen tiel oni rakontis al ni. *Ariwara no Narihira[ariŭara no narihira]: "no" estas japana postpozicio kun signifo "de". "Ariwara no Narihira" signifas: Narihira(personna nomo) de (la familio) Ariwara. *Ukon no Tyûzyô: Vicgeneralo de la Dekstra Oficejo de Gvardio en la imperiestra palaco. Tiu posteno tamen ofte estis honora titolo por nobeloj. *Yamasina: orienta distrikto de Kioto, kie estas tomboj de la generalo Sakanoue Tamuramaro kaj la Imperiestro Tenzi. |