今は昔の物語集目次

今昔物語集 エスペラント対訳
『仁寿殿台代御灯油取物来語』


今は昔の物語 第27巻第10話
仁寿殿台代御灯油取物来語
(じんじうでんのたいしろの
  おほむとなぶらとるものくること)
Antaŭ longa tempo n–ro 10 el vol. 27
Al Zinzyuden venis monstro
  por ŝteli lamp–oleon

         tradukis: SIMATANI Takesi

  今昔、延喜の御代に、仁寿殿の台
代の御灯油を夜中許物来て取て南殿様
に去る事、毎夜に有る此有けり。
   Antaŭ longa tempo en la jaroj de Engi ĉiunokte iu monstro venis ŝteli oleon de lumo en kromdomo de Zinzyuden.  Post ŝtelo ĉiufoje ĝi foriris suden, ale al la domo Naden.

  天皇、此れを目ざましき事に思食し
て、「何で此れを見顕さむ」と被仰け
るに、其の時に、□□□弁源の公忠
と云ける人、殿上人にて有けるが、奏
して云く、「此の御灯油取る物をば捕
ふる事は否不仕らじ。少の事は仕り
顕してむ」と。
   La afero ofendis la mikadon kaj li volis iel ajn senvualigi la monstron.  Asistoministro Minamoto no Kintada, unu el liaj korteganoj, anoncis sin: "Kvankam mi ne povos kapti la oleo– ŝtelanton, iel mi senvualigos ĝin."

  天皇、此れを聞食して喜ばせ給て、
「必ず見顕はせ」と被仰ければ、夜に
入て、三月の霖雨の比、明き所そら尚
し暗し、況や南殿の迫は極く暗きに、
公忠の弁、中橋より蜜に抜足に登て、
南殿の北の脇に開けたる脇戸の許に副
立て、音も不為ずして伺けるに、丑
の時に成やしぬらむと思ふ程に、物の
足音して来る。
   La mikado ĝojis kaj ordonis, ke li nepre senvualigu ĝin. Nokte dum longa pluvado de marto eĉ kutime hela loko estis senluma. Des pli malhela estis inter Zinzyuden kaj Naden.  Kintada ŝtele venis tra suda koridoro al mal–fermita norda enirejo de Naden . Tie li staris kaj gvatis tute silenta. Eble ĉirkau la dua nokte aŭdiĝis io alvenanta.

  「此れなめり」と思ふに、御灯油を
取る重き物の足音にては有れども、体
は不見えず。只御灯油の限り、南殿の
戸様に浮て登けるを、弁走り懸て、
南殿の戸の許にして足を持上て強く蹴
ければ、足に物痛く当る。御灯油は打
泛しつ。物は南様に走り去ぬ。
   Jen la monstro, pensis Kintada. Peza paŝo de io ŝtelinta oleon.  Nenion li tamen vidis krom lumo ŝvebanta al la enirejo de Naden. Kintada alkuris kaj ĉe la enirejo bategis per alte levita piedo, kiu peze frapiĝis al io. Elverŝiĝis la oleo kaj la monstro forkuris suden.

  弁は返て、殿上にて火を灯て、足
を見れば、大指の爪欠て血付たり。夜
暛て、蹴つる所を行て見ければ、蘇枋
色なる血多く泛て、南殿の塗籠の方様
に、其の血流れたり。塗籠を開て見け
れば、血のみ多く泛て、他の物は無か
りけり。然れば、天皇極く公忠の弁を
感ぜさせ給けり。
   la Asistoministro reiris kaj lumigis en nobela restadejo.  Lia piedo sangis kaj la dikfingro perdis ungon. Tagiĝis kaj li venis al la loko de piedbato. Verŝita estis multe da sango nigre ruĝa.  En la direkto al staplo de Naden restis sango. Oni malfermis ĝin, sed trovis nenion krom multe da sango.  Tiam la mikado multe admiris Kintada.

  此の弁は、兵の家なむどには非ね
ども、心賢く思量有て、物恐不為ぬ人
にてなむ有ける。然れば、此る物をも
不恐ずして、伺て蹴るぞかし。異人
は、極き仰せ有と云ふとも、然許暗き
に、其の南殿の迫に只独り立たりなむ
や。
   Kvankam ne deveninta de militista familio, Kintada estis saĝa, prudenta kaj sentima.  Eble tial eĉ monstron li mal–timis kaj piedbatis trafinte ŝancon. Ĉu iu alia povus stari sola en tia senlumeco inter Zinzyuden kaj Naden, eĉ se tion ordonus la plej eminenta moŝto?
    其の後、此の御灯油取る事絶て無か
りけりとなむ語り伝へたるとや。
   Poste neniu venis ŝteli oleon. Jen tiel oni rakontis al ni.

*今昔物語27巻10話仁寿殿の台代の御灯
  油取る物来る語
*延喜の御代: 901年〜923年。平安時代、
  称揚される醍醐天皇治世の中頃。
*仁寿殿: 紫宸殿の北に隣接した建物。
  天皇の常座所。ただし平安時代末期
  には使われていなかった。
*南殿: 内裏の主殿である紫宸殿の別名。
*見顕す: 正体を見破ることにより魔物
  は無害になると考えられていた。
*□弁源の公忠(889-948): 三十六歌仙
  の一人。平安時代の公家・歌人。
*南殿の迫: 南殿と清涼殿の間
*殿上: 殿上の間の略。昇殿を許された
  殿上人の詰め所。
*暛【日+差】暛(〔日が〕さす、〔夜が〕あける)
*la jaroj de Engi : la jaroj de 901 ĝis
  923, en la epoko Heian, meze de la
  regado de la renoma Mikado Daigo.
*Zinzyuden: Domo en la kortego kaj
  iama sidejo de mikado.  En la lastaj
  jaroj de la epoko Heian ĝi tamen
  estis jam senhoma.
*Naden: alia nomo de Sisinden, la
  ĉefdomo de la kortego.
*senvualigi: Oni kredis, ke demono
  perdas povon pro malkaŝiĝo.
*Asistoministro Minamoto no Kintada
  (889-948): unu el tridek tri poetoj,
  kortegano en la epoko Heian.
△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次