今は昔の物語集目次

今昔物語集 エスペラント対訳
『近衛の舎人、常陸の国の山中にして歌を詠ひて死ぬる語』


今は昔の物語 第27巻第45話
近衛の舎人、常陸の国の山中
  にして歌を詠ひて死ぬる語
(こんゑのとねり、ひたちのくにのやま
  なかにしてうたをうたひてしぬること)


Antaŭ longa tempo n–ro 45 el vol. 27
Kortega servisto mortis pro kanto
  en montaro en Hitati

         tradukis: SIMATANI Takesi

  今は昔、□のころ、□の□と云ふ近衛舎人(こんえのとねり)有りけり。神楽舎人(かぐらとねり)などにて有るにや、歌をぞめでたく詠(うた)ひける。
   Antaŭ longa tempo dum la jaroj de
XX vivis kortega servisto nomata XX.
Verŝajne li estis muzikisto kaj tre bone kantis.

  其れが、相撲(すまい)の使ひにて東国に下りたりけるに、陸奥国(みちのくのくに)より常陸(ひたち)の国へ超ゆる山をば、焼山(たけやま)の関とていみじく深き山を通る也。其の山を、かの□□通りけるに、馬眠(うまねぶり)をして徒然(そうぞう)しかりけるに、打驚(うちおどろ)くまヽに、「ここは常陸の国ぞかし。遥かに来(き)にける者かな」と思ひけるに、心細くて、泥障(あおり)を拍子に打ちて、常陸歌(ひたちうた)と云ふ歌を詠ひて、二三返(にさんべん)ばかり押し返して詠ひける時に、いみじく深き山の奥に、恐し気(げ)なる音(こえ)をもって、「あなおもしろ」と云ひて、手をはたと打ちければ、□、馬を引き留(とど)めて、「此(こ)は誰(た)が云ひつるぞ」と従者共(ども)に尋ねけれども、「誰が云つるぞとも聞へず」と云ひければ、頭(かしら)の毛太りて恐しと思ふおもふ、そこを過ぎにけり。
   Foje oni sendis lin al Oriento por
kunvoki sumoistojn. Kiam li transiris de la provinco Mitinoku al Hitati, li trapasis tute izolitan montpasejon nomatan Takeyama. Li enuanta dormetis rajdante sur sia ĉevalo.   Li vekiĝis kaj sentis solecon, ĉar li venis foren ĝis Hitati.  Por sin kuraĝigi li takte frapis kot–ŝirmilon de la selo kaj kantis Kanton de Hitati. Du, tri fojojn li ripetis.   Tiam en tia izolita montaro li aŭdis teruran voĉon kun manklako: "Tre amuze!" La kortega servisto tuj haltigis la ĉevalon kaj demandis la subulojn: "Kiu diris tion?" Ili respondis: "Nenion ni aŭdis."  Tute terurita li trapasis la montpasejon.

  然(さ)て、□□、其ののち心地悪(ここちあし)くて、病(やまひ)付きたる様に思(おぼ)えければ、従者共など怪(あやし)び思ひけるに、其の夜の宿にして寝死にに死ににけり。然れば、然様(さよう)ならむ歌などをば、深き山中などにては詠ふべからず。山の神の此れを聞きて目出(めで)る程に、留むる也。
  Baldaŭ la kortega servisto eksentis malagrable kaj malbonfartis.  Dum la subuloj timis ion malbonan, la servisto mortis dum-dorme en gastejo. Tio avertas ne kanti tian kanton en izolita montaro.     Povus okazi, ke kantanto plaĉos al ia montara dio, kiu retenos lin.

  此れを思ふに、其の常陸歌は其の国の歌にて有りけるを、其の国の神の聞き目出て取りてけるなめりとぞ思(おぼ)ゆる。然(さ)れば、此れも、山の神などの感じて留めてけるにこそは。由(よし)無き事也。
  Lian kanton aŭdis dio de Hitati, ni supozas, la kanto plaĉis al la dio kaj ĉi tiu forprenis lin, ĉar la kanto devenis de Hitati.   Ĉar la kortega servisto plaĉis al montara dio, oni ne povis eviti la forprenon.

  従者共、あさましく思ひ歎きけれども、相構(あいかま)へて京に上(のぼ)りて語りけるを聞き継ぎて、かく語り伝へたるとや。
  Kvankam la morto multe ĉagrenis la subulojn, ili iel sukcesis reiri al Kioto kaj rakontis pri la afero.  Kaj tion oni  tiel transrakontis al ni.

*今昔物語27巻45話近衛舎人、於常陸国
  山中詠歌死語
*陸奥国: 旧地方名。磐城、岩代、陸前、
  陸中、陸奥の総称。現在の青森県、
  岩手県、秋田県、宮城県、福島県。
*常陸国: 旧国名。ほぼ現在の茨城県。
*常陸歌: 「筑波嶺の このもかのもに
  蔭はあれど 君が御蔭に 増す蔭はな
  し」「筑波嶺の嶺の紅葉葉落ち積もり
  知るも知らぬも なべて悲しも」
  「常陸にも 田をこそ作れあだ心 やか
  ぬとや君が 山を越え雨夜来ませる」
*XX: mankas literoj en la originala teksto.
*sumoisto: japana luktisto, kiu luktas
  okaze de ceremonioj k.a.
*Mitinoku: Malnova nomo de la plej
  norda parto de la japana ĉefa insulo.
*Hitati: Malnova japana provinco; plej–
  parte nuna gubernio Ibaraki.
*Kanto de Hitati: Restas jenaj kantoj:
  "Kvankam estas da
   ombroj multe ĉe la mont'
   Tukuba, por mi
   neniu el ili ja
   pli karas ol la via.",
  "Jen amasiĝis
   velkintaj ruĝfolioj
   en mont' Tukuba.
   Melankoli' egale
   obsedas kaj min kaj vin."

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次