今は昔の物語集目次

今昔物語集 第28巻 第16話 エスペラント対訳
『阿蘇史、値盗人謀遁語』


今は昔の物語 第28巻 第16話
阿蘇史、値盗人謀遁語
(あそのさくわん、ぬすびとにあひて、
              はかりてのがるること)

今昔、阿蘇の□□と云ふ史有けり。長
ぞ短也けれども、魂は極き盗人にてぞ有
ける。

  家は西ノ京に有ければ、公事有て内に
参て、夜深更て家に返けるに、東の中の
御門より出て、車に乗て、大宮下に遣せ
て行けるに、着たる装束を皆解て、片端
より皆帖て車の畳の下に直く置きて、其
の上に畳を敷て、史は冠をし襪計を履て
裸に成て、車の内に居たり。

  然て、二条より西様に遣せて行くに、
美福門の程を、過る間に、盗人、傍より
はらと出来ぬ。車の轅に付て牛飼童
を打てば、童は牛を棄て逃ぬ。車の後に
雑色二三人有けるも、皆逃て去にけり。
盗人寄来て、車の簾を引開て見るに、裸
にて史居たれば、盗人「奇異」と思て、
「此は何かに」と問へば、史、「東の大
宮にて、如此也つる君達寄来て、己が装
束をば皆召しつ」と、笏を取て、吉き人
に物申す様に畏まりて答つければ、盗人
咲て棄て去にけり。其の後、史、音を挙
て牛飼童をも呼ければ、皆出来にけり。
其よりなむ家に返にける。

  然て、妻に此の由を語ければ、妻の云
く、「其ぞ、盗人にも増たりける心にて
御ける。」と云てぞ咲ける。実に糸怖き
心也。装束を皆解て隠し置て、然か云は
むと思ける心ばせ、更に人の可思寄き事
に非ず。

  此の史は、極たる物云にてなむ有けれ
ば、此も云ふ也けりとなむ語り伝へたる
と也。


*阿蘇: 九州の地名。阿蘇火山がある。

*東の中の御門=待賢門。大内裏の東側
     の門のひとつ

*大宮、二条: 大内裏の東側および南側
     の外壁に接する大路
*美福門: 大内裏の南側の大門のひとつ

*笏: 当時の役人が貴人に報告するとき
     に手に持った、細長い板


Antaŭ longa tempo n‐ro 16 el vol. 28
Oficisto el Aso
        trompis rabistojn
          tradukis: SIMATANI Takesi

   Antaŭ longa tempo vivis  iu  oficisto
nomata xxx el Aso.    Kvankam stature
malalta, li estis plej brava.

   Li loĝis en Okcidenta Kioto. Foje pro
la ofico li iris en la palacon.  Nokte por
reiri hejmen li veturis el la Orienta Meza
Pordego kaj iris suden laŭ Strato Oomiya.
En bovĉaro li malvestis sin. La kostumon
li faldis kaj bonorde  metis  sub  maton,
sur kiu la oficisto sidis nur kun ĉapo kaj
duonŝtrumpoj.

   Je Strato Nizyoo oni turnis la  ĉaron
okcidenten. Kiam la ĉaro pasis Pordegon 
Bihuku,  de vojflanko aperis rabistoj. Ili
kaptis la timonon kaj batis  la  boviston,
kiu forkuris. Du, tri bagatelistoj sekvis la
ĉaron. Sed ankaŭ ili malaperis. La rabistoj
alvenis al la ĉaro kaj  levis  la ĵaluzion.
Enrigardinte ili miris kaj demandis, kial li
estas nuda.      Kun etiketa tabuleto en
ambaŭ manoj li respondis humile kvazaŭ
al nobeloj.   "Sur Strato Oomiya alvenis
princoj kiel vi. Ili konfiskis mian veston."
La rabistoj ridis kaj foriris.  Tiam li laŭte
vokis la boviston kaj la aliajn. Ili reaperis
kaj ĉiuj kune iris hejmen.

   Pri la afero li rakontis al la  edzino,
kiu ridis kaj diris:  Vi ja multe pli ruzas
ol la rabistoj mem!   Mirinde kuraĝa li
estis.  Neniu alia povus havi tian ideon
nudigi sin kaj kaŝi kostumon por trompi
rabistojn.

   Li estis sprita parolanto kaj  tial  li
povis bontakte trompi la rabistojn.  Jen
tiel oni rakontis al ni.


*Aso: regiono  en  Kyuusyuu  kun  la
  vulkano Aso.
*La Orienta Meza Pordego =  Pordego
  Taiken, unu el la orientaj pordegoj de
  la Palaca Tereno.
*Oomiya kaj Nizyoo: la stratoj laŭ orienta
  kaj suda muro de la Palaca Tereno.
*Pordego Bihuku: unu  el   la   sudaj
  pordegoj de la Palaca Tereno.
*etiketa tabuleto: Tiama  oficisto  portis
  lignan tabuleton,  kiam li ion raportas
  al nobelo.

平安京の地図
△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次