今は昔の物語集目次

今昔物語集 第28巻 第24話 エスぺラント対訳
『穀断聖人、持米被咲語』


今は昔の物語 第28巻 第24話
穀断聖人、持米被咲語
(こくたちのしやうにん、
        よねをもちてわらはるること)

  今昔、文徳天皇の御代に、波太岐の山
と云ふ所に聖人有けり。穀を断て年来を
経にけり。天皇、此の由を聞食て、召出
して神泉に被居て、帰依せさせ給ふ事、
無限り。此の聖人、永く穀を断たる者な
れば、木の葉を以て食としてなむ有ける。

  而間、若く勇たる殿上人の物咲する、
数、「去来、行て彼の穀断の聖人見む」
と云て、彼の聖人の居たる所に行ぬ。聖
人の極く貴気にて居たるを見て、殿上の
人共、礼拝して問て云、「聖人、穀を断
て何年せに成給ひぬ。亦、年は何にか成
給ふ」と。聖人の云く、「年既に七十に
罷成ぬるに、若より穀を断たれば、五十
余年には罷り成ぬ」と云ふ。聞て一人の
殿上人忍て云く、「穀断のしたる屎は何
様にか有らむ。例の人のには不似じかし。
去来、行て見む」と云合せて、二三人計
厠に行て見れば、米を多く痢置たり。

  此れを見て、「穀断は争で此くは可為
きぞ」と怪び疑ひて、聖人の居所に返り
行たれば、聖人、白地に立去たる間に、
居たる畳を引返して見れば、板敷に穴有
り。下に土を少し堀たり。「怪し」と思
て吉く見れば、布の袋に白き米を裹て置
たり。殿上人共此を見て、「然ればよ」
と思て、畳を本の如く敷て居るに、聖人
返ぬ。其の時に、殿上人共頰咲て、「米
屎の聖、」と呼喤て咲ければ、聖人、
恥て逃て去けり。其の後、行けむ方を人
不知ずして止にけり。

  早う、人の謀て被貴むとて思て密に米
を隠して持りけるを不知して、穀断と知
て、天皇も帰依せさせ給ひ、人も貴びけ
る也けり、となむ語り伝へたると也。



*みかど: 日本国王の古代における呼称。
  近代の天皇(てんのう)。
*文徳天皇: 827〜858。在位850〜858。
*神泉苑: 大内裏内の禁苑。雨乞いの儀式
  が行なわれた。
*=二の字点、ゆすり点
*喤=【口+皇】
*頰 =【頬(ほほ)の本字】
Antaŭ longa tempo n‐ro 24 el vol. 28
Gren-abstina sanktulo
              mokita pro rizo
          tradukis: SIMATANI Takesi
  Antaŭ longa tempo sub la regado de
la Mikado Montoku vivis sanktulo en la
Monto Hataki.    Delonge li abstinis je
greno.  Eksciinte tion la mikado venigis
kaj metis lin en  Sinsen  kaj  senlime
adoris la sanktulon, kiu jam  de  longe
ne manĝis grenon, sed nur arbofoliojn.

  Junaj korteganoj  sentimaj kaj petol-
emaj diris al si. "Hej, ni iru kaj vidu la
sanktulon grenabstinan!"    Ili  multope
vizitis kaj trovis lin sidanta noble.  Ili
demandis post riverencoj.  "Kiom longe
vi abstinas je greno kaj kiom da jaroj vi
havas?"  La sanktulo respondis. "Sepdek
jarojn mi havas. Ĉar de la juneco mi ne
prenas grenon, mi abstinas jam  pli  ol
kvindek jarojn."    Unu el la korteganoj
flustris al la aliaj.  "Kia estus fekaĵo de
la abstinanto?  Tute alia ol nia, ĉu ne?
Ni iru kaj vidu!"    Du, tri el ili kune
ŝteliris al la necesejo, kie troviĝis fekaĵo
kun rizgrajnoj.

  Ili vidis tion kaj demandis sin. "Kiel
rizon povus  feki  la  nemanĝanto  de
greno?" Ili revenis al lia sidejo. Portempe
forestis  la  sanktulo.  Ili  forigis  lian
kusenon kaj en plankotabulo trovis truon. 
Sub la planko estis kavo en la grundo. 
Tie ili trovis sakon da rizo pistita. Ĝuste
kiel ili suspektis! Kaj la kusenon remetis
la korteganoj.  Kiam la sanktulo revenis,
ili ridetis kaj laŭte insultis lin. "Rizofeka
Sanktulo, Rizofeka  Sanktulo!"    Ili ĉiuj
ridegis kaj forkuris la sanktulo hontigita. 
Poste neniu plu vidis lin.

  Fakte li kaŝis rizon kaj  ŝajnigis  sin
abstinanta je greno por ke oni adoru lin.
Li trompis la mikadon kaj  la  popolon,
kiuj adoris lin. Jen tiel oni rakontis al ni.



*mikado: hereda reĝo en la antikva
  Japanio, nuntempa tennoo.
*Montoku: 827〜858. Regis 850〜 858.
*Sinsen: Ĝardeno en la Kortega Tereno.
  Tie oni foje preĝis por pluvo.

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次