今は昔の物語集目次

今昔物語集 エスペラント対訳
『中納言紀長谷雄家顕狗語』


今は昔の物語 第28巻第29話
中納言紀長谷雄家顕狗語
(ちうなごんきのはせをのいへに
  いぬをあらはすこと)
Antaŭ longa tempo n–ro 29 el vol. 28
En la domo de la meza
konsilisto Ki no Haseo
oni malkovris hundon

         tradukis: SIMATANI Takesi

  今昔、中納言紀の長谷雄と云博士
有けり。才賢く悟広くして、世に並び
無く止事無き者にては有けれども、陰
陽の方をなむ、何にも不知ざりけり。
   Antaŭ longa tempo vivis profesoro Ki no Haseo, kiu estis meza konsilisto.  Kvankam saĝa, erudicia kaj senkompare eminenta, li malsciis aŭguradon laŭ pozitivo kaj negativo.

  而る間、狗の常に出来て、築垣を越
つヽ尿を□ければ、此れを怪と思て、
□の□□と云ふ陰陽師に此の事の吉凶
を問たりければ、「某月の某の日、家
の内、鬼現ずる事有らむとす。但し人
を犯し祟を可成き者には非ず」と占
たりければ、「其の日、物忌を可為き
なヽり」と云て止ぬ。
   Iam hundo ofte transsaltis la barilon kaj pisis en lia tereno. Li vidis la aferon sinistra kaj demandis diveniston, ĉu tio estas ia aŭguro.  La divenisto respondis, ke en tiu tago de tiu monato en lia domo aperos demono, kiu tamen ne plagos homon.  Li do diris, ke li abstinu tiun tagon.

  而る間、其の物忌の日に成て、其の
事忘れて物忌をも不為ざりけり。然て、
学生共を集めて作文して居たりけるに、
文頌する盛に、傍に物共取置たりけ
る塗籠の有ける内の方に、極て怖し
気なる者の音にて吠ければ、居並たる学
生共、此の音を聞て、「此れは何の音
ぞ、〻ぞ」と云つヽ、恐ぢ迷ける
程に、其の塗籠の戸を少し引開たりけ
るより、動出る者有り。見れば、長
二尺許り有る者の、身は白くて頭は黒
し。角の一つ生て黒し。足四つ有て白
し。此れを見て、皆人恐迷ふ事無限し。
   Kiam venis la tago, li jam forgesis la divenaĵon kaj ne abstinis, sed verkis poemojn kun siaj studentoj.  Dum recitado de peoziaĵo ilin surprizis terura hurlado el apuda staplo.  La studentoj ne sciis, kio muĝas tie, kaj estis tute konsternitaj.  Nur malvaste kaj timeme oni malfermetis la pordon, tra kiu elvenis io du ulnojn longa.  Ĝi havis blankan korpon kaj nigran kapon, sur kiu estis unu nigra korno.  Ĝiaj kvar kruroj estis blankaj.  Ĉiuj teruriĝis pro la demono.

  而るに、其の中に一人の人、思慮有
り心強かりける者にて、立走るまヽに、
此の鬼の頭の方をはたと蹴たりければ、
頭の方の黒き物を蹴抜きつ。其の時に
見れば、白き狗の行と哭て立てり。早
う、犬の楾を頭に指入たりけるを、
楾を蹴抜きたるまヽに見れば、狗の、
夜る塗籠に入にけるが、楾を頭に指入
てけるを、否不引出で、鳴く音の怪し
き也けり。其れが走り出たるを、物恐
ぢ不為ず量り有ける者の、「狗の然か
有ける也けり」と見て、蹴顕したる也
けり。此く見て後になむ、人共肝落居、
心直りける。其の後は集て咲けり。
  Unu el ili tamen estis prudenta kaj brava.  Li alkuris kaj piedbatis la demonon je ĝia kapo.  Kaj io nigra forfalis de ĝi.  Jen tie jelpis blanka hundo.  Aha, la demono estis hundo, kiu nokte enirinte en la staplon kaj metinte sian kapon en nigran kruĉon ne povis elglitiĝi de ĝi kaj hurlis pro sufero.  Kiam ĝi elkuris, la bravulo trovis la veron kaj batis la kapon por malkovri ĝin hundo. Vidinte tion, la aliaj trankviliĝis kaj ĉiuj ridegis kune.

  然れば、実の鬼に非ねども、現に
人の目に鬼と見ゆれば、鬼とは占け
る也。「其れに、『人を犯し、祟を可成
き者には非ず』と占なひたる、実に微妙
き事也」と云てぞ、人〻、皆占を讃
め喤のヽしりける。但し、「中納言の
然許才有る博士にては、物忌の日を忘
る日と云ふ甲斐無く弊き事也」とぞ、
聞く人謗ける。

  Kvankam ĝi ne estis vera demono, oni trovis ĝin tia. Tial la divenisto diris, ke aperos demono.  "Cetere li verece divenis, ke ĝi tamen ne plagos homon. Do ĝuste trafis la diveno!"  Tiel oni multe laŭdis la diveniston.   Kontraste al tio, oni riproĉis la konsiliston: "Tiom  da erudicio neniom helpis por ne forgesi la tagon de abstino!"

  其の此は、此の事をなむ世に云ひ繚
ひ咲けるとなむ語り伝へたると也。
  Siatempe oni multe klaĉis pri tio. Jen tiel oni rakontis al ni.


* *今昔物語28巻29話中納言紀の長谷雄の
  家に狗を顕す語
*紀長谷雄(845〜912): 平安前期の文章博
  士。師である菅原道真とともに遣唐
  使に任ぜられたが渡航は中止された。
*陰陽: 万物は陰と陽により決定される
  とする、古代中国の理論。
*作文: 漢詩を作ること。*尺: 約30.3cm。
*物忌の日を忘る日と: 『忌』と『忘』
  が似ていることによる言葉あそび。
*〻=二の字点、ゆすり点;JIS第3-1面
  2区22点〻
*Ki no Haseo(845〜912): Profesoro pri
  ĉina literaturo kaj historio. Oni elektis
  lin vicsendoto al Ĉinio kun lia inicanto
  Sugawara no Mitizane kiel la ĉefo.
  Sed poste oni nuligis la ekspedon.
*pozitivo kaj negativo: teorio el antikva
  Ĉinio, laŭ kiu ĉiuj aĵoj konsistas el
  paraj elementoj: pozitivo kaj negativo.
*poemoj: Temas pri ĉinaj klasikaj poemoj.
*japana ulno: ĉ. 30,3 centimetroj.
△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次