今は昔の物語集目次

今昔物語集 第29巻 第18話 エスぺラント対訳
『羅城門登上層見死人盗人語』


今は昔の物語 第29巻 第18話
羅城門登上層見死人盗人語
(らせいもんの、うはこしにのぼりて、
      しにんをみたるぬすびとのこと)

  今昔、摂津の国辺より、盗せむが為に
京に上ける男の、日の未だ明かりければ、
羅城門の下に立隠れて立てりけるに、朱
雀の方に人重く行ければ、人の静まるま
でと思て、門の下に待立てりけるに、山
城の方より人共の数来たる音のしければ、
「其れに不見えじ」と思て、門の上層に
和ら掻づり登たりけるに、見れば火髴に
燃したり。



  盗人、怪と思て連子より臨ければ、若
き女の死て臥たる有り。其の枕上に火を
燃して、年極く老たる嫗の白髪白きが、
其の死人の枕上に居て、死人の髪をかな
ぐり抜き取る也けり。



  盗人、此れを見るに心も不得ねば、
「此れは若し鬼にや有らむ」と思て怖け
れども、「若し死人にてもぞ有る。恐し
て試む」と思て、和ら戸を開て、刀を抜
て、「己は、己は」と云て、走り寄けれ
ば、嫗、手迷ひをして手を摺て迷へば、
盗人、「此は何ぞの嫗の、此はし居たる
ぞ」と問ければ、嫗、「己が主にて御ま
しつる人の失給へるを、繚ふ人の無けれ
ば、此て置奉たる也。其の御髪の長に余
て長ければ、其を抜取て鬘にせむとて抜
く也。助け給へ」と云ければ、盗人、死
人の着たる衣と、嫗の着たる衣と、抜取
てある髪とを奪取て、下走て逃て去にけ
り。



  然て、其の上の層には死人の骸骨ぞ多
かりける。死たる人の葬など否不為をば
此の門の上にぞ置ける。


  此の事は、其の盗人の人に語けるを聞
継て、此く語り伝へたるとや。



*芥川龍之介「羅生門」はこの作品に
  取材。
*摂津: 現在の大阪府と兵庫県の一部

*羅生門: 平安京の中心を走る朱雀大路
  の南端に立っていた。

*山城: 現在の京都府南部

*死人: 死人の幽霊は鬼などほど恐ろし
  くない、と考えられていた。

*手を摺る: 慈悲を請うしぐさ。
Antaŭ longa tempo n‐ro 18 el vol. 29
Supre de la Pordego Rasei
        ŝtelisto trovis kadavron
          tradukis: SIMATANI Takesi
  Antaŭ longa tempo el la provinco
Settu venis ŝtelisto al Kioto.  Ĉar la
suno estis ankoraŭ en la ĉielo, li kaŝis
sin ĉe la piedo de la Pordego Rasei.
Multaj homoj iris sur la Strato Suzaku.
Dum li tie atendis, ke la strato estu
senhoma, de la direkto de Yamasiro
aŭdiĝis bruo de multaj homoj.  Por ke
ili ne vidu lin, li grimpis la pordegon,
kie li neatendite trovis lumeton.

  Li miris pro tio kaj enrigardis tra
kradita fenestro.  Juna virino kuŝis
morta.  Ĉe ŝia kapo brilis lumo kaj
sidis tre maljuna kaj blankhara virino,
kiu elŝiradis la harojn de la mortintino.

  La afero teruris la ŝteliston kaj li
timis, ke la maljunulino estas demono.
La maljunulino tamen ankaŭ povus esti
mortintino, li pensis kaj provis timigi
ŝin.  Li malfermis  la  pordon  kaj
elingigis la glavon. "Hej, hej!" Kun krioj
li alkuris al la maljunulino. Ŝi timis kaj
kunpremis la manojn. Li demandis, kion
ŝi faras ĉi tie. La maljunulino respondis: 
"Mia mastrino mortis kaj neniu  volas 
entombigi la kadavron.  Tial mi metis
ŝin ĉi tie. Ĉar la haroj longas pli ol la
staturo, mi volis  elŝiri  ilin  kaj  fari
perukon.  Ne mortigu min!" La ŝtelisto
ravis la vestojn kaj de la mortinto  kaj
de la maljunulino kaj la elŝiritajn harojn.
Poste li malsupreniris kaj forkuris.

  Tiutempe en la supra  etaĝo  de  la
pordego kuŝis multaj skeletoj. Kiam neniu
povis entombigi mortinton,  oni  lasis  la
kadavron en la supra etaĝo de la pordego.

  Tion rakontis la ŝtelisto mem kaj aliaj
rerakontis unu al la alia.    Jen tiel oni
rakontis al ni.


*Tiu ĉi rakonto estas la fonto de
  Rasyômon far Akutagawa Ryûnosuke.
*Settu: regiono en la nunaj gubernioj
  Oosaka kaj Hyôgo.
*Pordego Rasei: pordego, kiu staris ĉe
  la suda fino de la ĉefa strato Suzaku.
*Yamasiro: suda regiono en nuna gubernio
  Kioto
*mortinto: Oni malpli timis fantomon de
  mortinto ol demonon k.a.
*kunpremi manojn: gesto peti indulgon.

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次