今は昔の物語 第29巻 第18話 羅城門登上層見死人盗人語 (らせいもんの、うはこしにのぼりて、 しにんをみたるぬすびとのこと) 今昔、摂津の国辺 京に上 羅城 雀 でと思 城 「其れに不見 和 燃 盗人、怪 き女の死 燃して、年極 其の死人の枕上に居 ぐり抜き取る也けり。 盗人 「此れは若 れども、「若し死人にてもぞ有る。恐 て試 て、「己 ば、嫗、手迷 盗人、「此 ぞ」と問ければ、嫗、「己が主 しつる人の失 ば、此 て長 く也。助け給へ」と云ければ、盗人、死 人の着たる衣 てある髪とを奪取 り。 然て、其の上の層 かりける。死 此の門の上にぞ置 此の事は、其の盗人の人に語 継 *芥川龍之介「羅生門」はこの作品に 取材。 *摂津: 現在の大阪府と兵庫県の一部 *羅生門: 平安京の中心を走る朱雀大路 の南端に立っていた。 *山城: 現在の京都府南部 *死人: 死人の幽霊は鬼などほど恐ろし くない、と考えられていた。 *手を摺る: 慈悲を請うしぐさ。 |
Antaŭ longa tempo n‐ro 18 el vol. 29 Supre de la Pordego Rasei ŝtelisto trovis kadavron tradukis: SIMATANI Takesi Antaŭ longa tempo el la provinco Settu venis ŝtelisto al Kioto. Ĉar la suno estis ankoraŭ en la ĉielo, li kaŝis sin ĉe la piedo de la Pordego Rasei. Multaj homoj iris sur la Strato Suzaku. Dum li tie atendis, ke la strato estu senhoma, de la direkto de Yamasiro aŭdiĝis bruo de multaj homoj. Por ke ili ne vidu lin, li grimpis la pordegon, kie li neatendite trovis lumeton. Li miris pro tio kaj enrigardis tra kradita fenestro. Juna virino kuŝis morta. Ĉe ŝia kapo brilis lumo kaj sidis tre maljuna kaj blankhara virino, kiu elŝiradis la harojn de la mortintino. La afero teruris la ŝteliston kaj li timis, ke la maljunulino estas demono. La maljunulino tamen ankaŭ povus esti mortintino, li pensis kaj provis timigi ŝin. Li malfermis la pordon kaj elingigis la glavon. "Hej, hej!" Kun krioj li alkuris al la maljunulino. Ŝi timis kaj kunpremis la manojn. Li demandis, kion ŝi faras ĉi tie. La maljunulino respondis: "Mia mastrino mortis kaj neniu volas entombigi la kadavron. Tial mi metis ŝin ĉi tie. Ĉar la haroj longas pli ol la staturo, mi volis elŝiri ilin kaj fari perukon. Ne mortigu min!" La ŝtelisto ravis la vestojn kaj de la mortinto kaj de la maljunulino kaj la elŝiritajn harojn. Poste li malsupreniris kaj forkuris. Tiutempe en la supra etaĝo de la pordego kuŝis multaj skeletoj. Kiam neniu povis entombigi mortinton, oni lasis la kadavron en la supra etaĝo de la pordego. Tion rakontis la ŝtelisto mem kaj aliaj rerakontis unu al la alia. Jen tiel oni rakontis al ni. *Tiu ĉi rakonto estas la fonto de Rasyômon far Akutagawa Ryûnosuke. *Settu: regiono en la nunaj gubernioj Oosaka kaj Hyôgo. *Pordego Rasei: pordego, kiu staris ĉe la suda fino de la ĉefa strato Suzaku. *Yamasiro: suda regiono en nuna gubernio Kioto *mortinto: Oni malpli timis fantomon de mortinto ol demonon k.a. *kunpremi manojn: gesto peti indulgon. |