今は昔の物語集目次

今昔物語集 第29巻第19話 エスペラント対訳
『袴垂、関山にして虚死にして人を殺す語』


今は昔の物語 第29巻第19話
袴垂、関山にして
虚死にして人を殺す語
(はかまだれ、せきやまにして
そらしにしてひとをころすこと)
Antaŭ longa tempo n–ro 19 el vol. 29
Hakamadare murdis homon ŝajnigante
sin kadavro sur la monto Seki

         tradukis: SIMATANI Takesi

  今は昔、袴垂(はかまだれ)と云ふ盗人(ぬすびと)有りけり。盗(ぬすみ)をもって業(なりわい)として有りければ捕へられて獄(ひとや)にいましめられたりけるが、大赦に掃(はら)はれて出(い)でにけるが、立寄るべき所も無く、為(す)べき方も思(おぼ)へざりければ、関山に行きて、露、身に懸けたる物も無く裸にて、虚死(そらじに)をして、路辺(みちのほとり)に臥せりければ、路(み)ち行き違ふ者どもこれを見て、「こはいかにして死にたる者にか有らむ。疵(きず)も無きは」と見繚(みあつか)ひ云ひののしりける程に、吉(よ)き馬に乗りたる兵(つわもの)の、調度を負ひて数(あまた)の郎等(ろうどう)眷属(けんぞく)を具して京の方(かた)より来たりけるが、かく人の多く立てもとほりて物を見るを見て、馬を急(き)と留(とど)めて、従者を寄せて、「かれは何を見るぞ」と見せければ、従者走り寄りて見て、「疵も無き死人の候ふ也」と云ひければ、主(あるじ)しか聞くまヽに、引き組みて弓を取り直して、馬を押し去(の)けて、死人の有る方に目を懸けて過ぎければ、これを見る人、手を叩きて咲(わら)ひけり。「さばかり郎等眷属を具したる兵(つわもの)の、死人に会ひて心地涼(ここちさが)すは極(いみじ)き武者かな」など、咲ひ嘲けりける程に、武者は過ぎて行きにけり。
   Antaŭ longa tempo vivis Hakamadare, profesia rabisto kaptita en karcero.  Oni liberigis lin en ĝenerala amnestio.   Ĉar li havis nek hejmon nek vivrimedon, li iris al la monto Seki.   Tie li tute nudigis sin, ekkuŝis vojrande kaj ŝajnigis sin mortinto.   Preterpasantoj vidis lin kaj suspektis: "Kial li mortis? Neniun vundon li havas."   Dum ĉirkaŭ li bruis amaso, de la direkto de Kioto alvenis sur bona ĉevalo militisto kun armiloj kaj multaj subuloj.   Rimarkinte la amason li tuj haltigis la ĉevalon kaj sendis unu el la subuloj por vidi, kion rigardas la amaso.   La subulo alkuris kaj reveninte raportis:   "Kuŝas mortinto kun nenia vundo."   Aŭskultinte lin la militisto fikstenis pafarkon, flanken evitigis la ĉevalon for de la kadavro kaj preteriris observante la kadavron.   Oni vidis tion kaj mokis lin krakante per siaj manoj: "Kun tiom multe da subuloj la militisto tamen timas mortinton!"   En ilia mokado preterpasis la militisto.



  其の後、人皆行き散りなどして死人の辺(ほとり)に人も無かりける程に、また武者の通る有りけり。これは郎等眷属も無し。ただ調度を負ひて、この死人にただ打ちに打ち懸りて、「哀れなる者かな。いかにして死たるにか有らむ。疵も無し」など云ひて、弓を以て差し引きなど為るを、この死人、やがて其の弓に取りついて起き走りて、馬より引き落して、「祖(おや)の敵(かたき)をばかくぞ為る」と云ふまヽに、武者の前に差したる刀を引き抜きて差し殺してけり。
   Post tio disiĝis la amaso kaj ĉe la mortinto neniu restis, kiam alvenis alia militisto.   Li havis nur armilon, sed ne subulon.   Li klinis sin super la kadavro: "Kompatinde!  Kial li mortis?  Nenian vundon li havas!" Dum li puŝis kaj turnis la kadavron per sia arko, tiu  ĉi mortinto kaptis la arkon, ekstaris kaj deĉevaligis la militiston!   "Jen venĝo por mia patro!"   Kriante Hakamadare pikmortigis lin per glavo rabita de li mem.


  さて其の水干袴(すいかんはかま)を曳き剥ぎて打ち着て、弓(ゆみ)胡録(やなぐい)を取りて掻き負ひて、其の馬に這ひ乗りて、飛ぶが如くに東様(ひんがしざま)に行きけるに、同様(おなじよう)に掃(はら)はれて裸なる者共十、二十人ばかり、云ひ契りたりければ、末に来り会ひたりけるを共人(ともびと)として、道に会ふと会ふ者の水干袴(すいかんはかま)馬などを取り弓箭兵杖(きゅうぜんひょうじょう)を多く奪ひ取りて其の裸なる者共に着せ、兵具を調へ馬に乗せて、郎等二、三十人具したる者にてぞ下りければ、会ふ敵(かたき)無き者にてぞ有りける。

   Hakamadare vestis sin per sujkano kaj hakamo rabitaj for de la militisto.   Li armis sin per arko kaj sagujo kaj grimpis sur la ĉevalon, kiu kuris fluge orienten.   Li renkontis dek aŭ dudek  nudajn, same liberigitajn ulojn, kun kiuj li konspiris.   Aliĝis aliaj liberigitoj kaj ili kune rabis de ĉiuj preterpasantoj sujkanojn, hakamojn, ĉevalojn kaj multajn armilojn.   Li vestis la nudajn ulojn per la rabitajxoj,  kaj donis al ili armilojn kaj ĉevalojn.   Kiam dudek aŭ tridek komencis marŝi orienten, tiam neniu povis kontraŭstari al ili.


  さて其の水干袴(すいかんはかま)を曳き剥ぎて打ち着て、弓(ゆみ)胡録(やなぐい)を取りて掻き負ひて、其の馬に這ひ乗りて、飛ぶが如くに東様(ひんがしざま)に行きけるに、同様(おなじよう)に掃(はら)はれて裸なる者共十、二十人ばかり、云ひ契りたりければ、末に来り会ひたりけるを共人(ともびと)として、道に会ふと会ふ者の水干袴(すいかんはかま)馬などを取り弓箭兵杖(きゅうぜんひょうじょう)を多く奪ひ取りて其の裸なる者共に着せ、兵具を調へ馬に乗せて、郎等二、三十人具したる者にてぞ下りければ、会ふ敵(かたき)無き者にてぞ有りける。

   Tia ulo atendas neatentemon de aliaj homoj.   Kiam alvenas sensciulo tro  proksimen, li ĉiam ekspluatas la ŝancon ataki.   Oni enketis "Kiu estis la unua rajdanto singarde preterpasinta la lokon?  Li estas saĝa!"  Li evidentiĝs Muraoka no Gorô–Taira no Sadamiti.   Aŭdinte lian nomon oni rekonis, ke pravas lia famo.   Kun tiom multe da subuloj li tamen ne forgesis gardi sin.   Saĝe! Kontraste al li, la militisto sen subulo sengarde proksim–iĝis kaj estis mortigita.   Kiel malsaĝa li estas!  Ĉiu mokis lin.   Jen tiel oni rakontis al ni.


*今昔物語29巻19話袴垂於関山虚死殺人語
*袴垂: 平安時代(794-1185ごろ)の架空の
  盗賊。和泉式部の夫、藤原保昌(やす
  まさ)の弟藤原保輔(やすすけ; ?〜988)
  と同一視される。
*関山: 逢坂山の別名。反乱者の東国脱出
  を防ぐ関所があった。
*「祖の敵」: 襲撃の決まり文句。
*水旱袴: 水干と袴。平安時代の役人や貴
  族が着用した上着とズボン。
*喤【口+皇】喤(ののしる)

*Hakamadare: rabisto fikcia en la epoko
  Heian(794-ĉ.1185). Oni konsideris lin
  Yasusuke (?-988), plijuna frato de
  Huziwara Yasumasa, la edzo de
  Izumi–Sikibu.
*monto Seki: alia nomo de la monto
  Ousaka, kie estis bariero(Seki) por
  malhelpi ribelantojn forkuri en
  orientajn provincojn.
*"Jen venĝo por mia patro!": stereotipa
  krio de mort–atako.
*sujkano kaj hakamo: viraj jako kaj
  pantalono de nobeloj aŭ samurajoj en
  mezepoka Japanio.

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次