今は昔の物語集目次

今昔物語集 エスペラント対訳
『詣鳥部寺女、値盗人語』


今は昔の物語 第29巻第22話
詣鳥部寺女、
    値盗人語
(とりべでらにまうでたるをむな、
ぬすびとにあふこと)
Antaŭ longa tempo n–ro 22 el vol. 29
Vizitantino de la Templo
  Toribe suferis de rabisto.

         tradukis: SIMATANI Takesi

  今昔、物詣破無く好ける人の妻有
けり。其の人の妻とは故に不云ず。
年三十許にて、形ち・有様も美かり
けり。


   Antaŭ longa tempo ies edzino ofte
kultvizitis templojn. Oni ne malkaŝis la
nomon de la edzo. Ŝi havis ĉirkaŭ tridek
jarojn kaj estis bela en trajto kaj figuro.

  其れが、「鳥部寺の賓頭盧こそ極く
験は御すなれ」とて、共に女の童一人
許を具して、十月の二十日比の午時
許に、微妙く装ぞき立て参けるに、
既に参着て居たる程に、少し送れて、
鑭らかなる雑色男一人亦詣でたり。
   Multan gracon, oni kredis, donas
Pindolo en la templo Toribe. Kun nur
unu knabino–servistino ŝi vizitis la
templon tagmeze ĉirkaŭ la dudekan de
oktobro.  Kun belaj vestoj ili atingis la
templon kaj sidis en ĝi.   Iom poste
alvenis bagatelisto bele vestita.

  此の雑色男、寺の内にて此の共に有る
女の童を引、手触る。女の童、愕て泣
く。隣も無き野中なれば、主此れを見
るに、怖しき事無限し。男、女の童を
捕へて、「然らば、突殺してむ」と云
て、刀を抜て押宛たり。女の童、音も
不為で、衣を只脱に脱て棄てつ。男、
其れを取て、亦、主を引、手触る。主、
実に奇異く怖しく思ゆれども、更に
術無し。男、主を仏の御後の方に引
将行て、二人臥ぬ。主、可辞得き様な
ければ、男の云ふ事に随ひぬ。其の後、
男起て、主の衣を引剥て、「糸惜けれ
ば袴は許す」と云て、主従二人が着
物を提て、東の山に走り入にけり。
   En la templo li altiris la eskortan
knabinon kaj palpis ŝian korpon.   Pro
timo ŝi ekploris. La mastrino vidis tion
kaj multe timis, ĉar ĉirkaŭ la templo
estis kamparo sen najbara domo. La viro
kaptis la knabinon kaj al ŝi alpremis
elingitan glavon kun la minaco: "Nu mi
pikmortigos vin!" Tute muta ŝi forĵetis
ĉiujn vestojn.   Li prenis ilin kaj tiam
altiris kaj ekkaresis la mastrinon. Tute
terurita ŝi ne povis spiti. La viro trenis
ŝin malantaŭ budhan statuon.  Tie ili
kunkuŝis.  Ĉar ŝi neniel povis rifuzi, ŝi
obeis lin.  Poste li ekstaris kaj forrabis
la vestojn de la mastrino. "Pro kompato
mi ne prenas pantalonon."   Kun tiuj
vortoj li forkuris en orientan monton
kun la vestoj de ambaŭ virinoj.

  然れば、主も女の童も泣居たれども、
更に甲斐無し。此て可有き事に非ねば、
女の童、清水の師の僧の許に行て、
「然〻、鳥部寺に詣給へりつる程に、
引剥に値て裸にてなむ、其の寺に御す
る」と云て、僧に鈍色の衣一つを借て、
女の童は僧の紬の衣を借着て、法師
一人を副えたりければ、其れを具して
鳥部寺に返り行て、主に其の衣を着せ
てなむ、京へ返ける程に、川原に迎
の車など来会たりければ、其れに乗て
なむ家には返りたりける。

 
   La mastrino kaj la knabino ploris
vane iom da tempo. Ĉar neniu savis ilin
el la ĝeno, la knabino iris al la templo
Kiyomizu por peti helpon de la gvid–
bonzo: "Oni prirabis nin en la templo
Toribe kaj tie la mastrino restas nuda." 
Ŝi prunteprenis grizan veston kaj vestis
sin mem per bonza robo el ponĝeo.
Unu bonzo akompanis ŝin al la templo
Toribe kaj ŝi vestis la mastrinon.  Ili
reiris al Kioto.   Ĉe la riberbordo ili
renkontis sian bovĉaron kaj en ĝi reiris
hejmen.

  然れば、心幼き女の行きは可止き也。
此く怖しき事有り。
   Senprudentaj virinoj restu hejme. Aŭ
ili suferos taruraĵon.

  其の男、主と親く成なば、衣をば
不取で去ねかし。奇異かりける心かな。
其の男、本は侍にて有けるが、盗し
て獄に居て後、放免に成にける者也け
り。
   La viro devis ne forpreni la vestojn
de tiu sinjorino, kun kiu li intimiĝis. Kiel
malbela estas lia koro!   Kvankam iama
samurajo, tiam li estis liberigito post
enkarcerigo pro ŝtelado.
  此の事、隠すとすれども世に広く聞
えけるにや、此なむ語り伝へたるとや。
   Kvankam oni kaŝis, la afero dis–
koniĝis.  Jen tiel oni rakontis al ni.

*今昔物語29巻22話鳥部寺に詣でたる女、
  盗人に値ふ語
*物詣破無く好ける: 寺参りは遊興の
  一つでもあった。
*鳥部寺: 当時周囲の鳥辺野は墓地。
*賓頭盧: 釈迦牟尼の十六羅漢の一人。
  日本では病人が賓頭盧像の自分の
  病気と同じ部分をなでる。
*清水寺: 鳥部寺の少し北にあった。
*鑭【金 欄-木】鑭(こがねのはな)
  補助漢字69区86点
*〻=二の字点、ゆすり点;JIS第3-1面
  2区22点〻
*kultviziti templon: Viziti templon estis
  konsiderata kiel unu el distraĵoj.
*Pindolo: unu el la Dekses Disĉiploj de
  la budho Ŝakjamunio.  En Japanio
  malsanuloj karesas lian statuon je sia
  malsana korpoparto.
*la templo Toribe: tiam ĉirkaŭe estis
  granda tombejo.
*la templo Kiyomizu: ĝi situis iom norde
  de la templo Toribe.
△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次