今は昔の物語 第29巻第22話 鳥部寺に詣でたる女、 盗人に値ふ語 (とりべでらにまうでたるをむな、 ぬすびとにあふこと) |
Antaŭ longa tempo n–ro 22 el vol. 29 Vizitantino de la Templo Toribe suferis de rabisto. tradukis: SIMATANI Takesi |
今は昔、物詣(ものもう)でわり無く好みける人の妻(め)有りけり。それの人の妻とはことさらに云はず。年三十ばかりにて、形・有様も美しかりけり。 | Antaŭ longa tempo ies edzino ofte kultvizitis templojn. Oni ne malkaŝis la nomon de la edzo. Ŝi havis ĉirkaŭ tridek jarojn kaj estis bela en trajto kaj figuro. |
其(そ)れが、「鳥部寺の賓頭盧(びんずる)こそいみじく験(しるし)は御(おは)すなれ」とて、ともに女の童(めのわらわ)一人ばかりを具して、十月の二十日ころの午(うま)の時ばかりに、めでたく装(しょう)ぞき立ちて参りけるに、既に参り着きて居たる程に、少し送れて、きららかなる雑色男(ぞうしきおのこ)一人また詣でたり。 | Multan gracon, oni kredis, donas Pindolo en la templo Toribe. Kun nur unu knabino–servistino ŝi vizitis la templon tagmeze ĉirkaŭ la dudekan de oktobro. Kun belaj vestoj ili atingis la templon kaj sidis en ĝi. Iom poste alvenis bagatelisto bele vestita. |
此の雑色男、寺の内にて此の共に有る女の童を引き、手触(てふ)る。女の童、おびえて泣く。隣も無き野中なれば、主(あるじ)此れを見るに、怖ろしき事限り無し。男、女の童を捕へて、「さらば、突き殺してむ」と云ひて、刀を抜きて押し宛てたり。女の童、音(こえ)もせで、衣(きぬ)を只脱ぎに脱ぎて棄てつ。男、それを取りて、また、主を引き、手触る。主、まことにあさましく怖しく思ゆれども、更に術(ずつ)無し。男、主を仏の御後(みうしろ)の方に引きいて行きて、二人臥しぬ。主、辞(いなび)うべき様なければ、男の云ふ事に随ひぬ。その後、男起きて、主の衣(きぬ)を引き剥ぎて、「いとをしければ袴は許す」と云ひて、主従二人が着物を提(ひさげ)て、東(ひんがし)の山に走り入りにけり。 | En la templo li altiris la eskortan knabinon kaj palpis ŝian korpon. Pro timo ŝi ekploris. La mastrino vidis tion kaj multe timis, ĉar ĉirkaŭ la templo estis kamparo sen najbara domo. La viro kaptis la knabinon kaj al ŝi alpremis elingitan glavon kun la minaco: "Nu mi pikmortigos vin!" Tute muta ŝi forĵetis ĉiujn vestojn. Li prenis ilin kaj tiam altiris kaj ekkaresis la mastrinon. Tute terurita ŝi ne povis spiti. La viro trenis ŝin malantaŭ budhan statuon. Tie ili kunkuŝis. Ĉar ŝi neniel povis rifuzi, ŝi obeis lin. Poste li ekstaris kaj forrabis la vestojn de la mastrino. "Pro kompato mi ne prenas pantalonon." Kun tiuj vortoj li forkuris en orientan monton kun la vestoj de ambaŭ virinoj. |
しかれば、主も女の童も泣き居たれども、更に甲斐無し。かくて有るべき事に非ねば、女の童、清水の師の僧のもとに行きて、「しかしか、鳥部寺に詣給へりつる程に、引剥に値(あ)ひて裸にてなむ、其の寺におはする」と云ひて、僧に鈍色(にびいろ)の衣一つを借りて、女の童は僧の紬の衣を借着て、法師一人をそえたりければ、其れを具して鳥部寺に返り行きて、主に其の衣を着せてなむ、京へ返りける程に、川原に迎への車など来会ひたりければ、其れに乗りてなむ家には返りたりける。 | La mastrino kaj la knabino ploris vane iom da tempo. Ĉar neniu savis ilin el la ĝeno, la knabino iris al la templo Kiyomizu por peti helpon de la gvid– bonzo: "Oni prirabis nin en la templo Toribe kaj tie la mastrino restas nuda." Ŝi prunteprenis grizan veston kaj vestis sin mem per bonza robo el ponĝeo. Unu bonzo akompanis ŝin al la templo Toribe kaj ŝi vestis la mastrinon. Ili reiris al Kioto. Ĉe la riberbordo ili renkontis sian bovĉaron kaj en ĝi reiris hejmen. |
しかれば、心幼き女の行(あり)きは止(とど)むべき也。かく怖しき事有り。 | Senprudentaj virinoj restu hejme. Aŭ ili suferos taruraĵon. |
其の男、主と親しく成りなば、衣(きぬ)をば取らで去(い)ねかし。あさましかりける心かな。其の男、本(もと)は侍(さぶらい)にて有りけるが、盗みして獄(ひとや)に居て後(のち)、放免に成りにける者也けり。 | La viro devis ne forpreni la vestojn de tiu sinjorino, kun kiu li intimiĝis. Kiel malbela estas lia koro! Kvankam iama samurajo, tiam li estis liberigito post enkarcerigo pro ŝtelado. |
此の事、隠すとすれども世に広く聞こえけるにや、かくなむ語り伝へたるとや。 | Kvankam oni kaŝis, la afero dis– koniĝis. Jen tiel oni rakontis al ni. |
*今昔物語29巻22話詣鳥部寺女、 値盗人語 *物詣破無く好ける: 寺参りは遊興の 一つでもあった。 *鳥部寺: 当時周囲の鳥辺野は墓地。 *賓頭盧: 釈迦牟尼の十六羅漢の一人。 日本では病人が賓頭盧像の自分の 病気と同じ部分をなでる。 *清水寺: 鳥部寺の少し北にあった。 | *kultviziti templon: Viziti templon estis konsiderata kiel unu el distraĵoj. *Pindolo: unu el la Dekses Disĉiploj de la budho Ŝakjamunio. En Japanio malsanuloj karesas lian statuon je sia malsana korpoparto. *la templo Toribe: tiam ĉirkaŭe estis granda tombejo. *la templo Kiyomizu: ĝi situis iom norde de la templo Toribe. |