今は昔の物語集目次

今昔物語集 第31巻 第30話 エスぺラント対訳
『尾張守□□於鳥部野出人語』


今は昔の物語 第31巻 第30話
尾張守□□於鳥部野出人語
(おはりのかみ□□、
        とりべのにひとをいだすこと)

  今昔、尾張の守□□の□□と云ふ人有
けり。其の□□にて有ける女有けり。歌
読の内にて、心ばえなども糸可咲くて、
男なども不為でなむ有ける。


  尾張の守、此を哀て、国に郡など預け
て有ければ、便り有てなむ有ける。子二
三人有けるは、母にも不似ず、極たる不
覚の者にて有ければ、皆外の国へ迷ひ失
にけり。其の母は年老て衰ければ、尼に
成にけるに、後には、尾張の守も不問ず
成にけり。畢には、兄也ける者に懸りて
過ける間に、難堪き事多かりけれども、
本より有識なる者にて、弊き事をば不為
ずして、尚身を持上て、心を造て過し
ける程に、身に病付にけり。


  日来を経るまヽに、病の莚に沈むで、
気色不覚に見えければ、兄有て、「家に
ては不殺じ」と思て、家を出しければ、
其れをも、「我れをば為る様有らむ」と
思て、昔の共達にて有ける者の、清水の
辺に有けるが許に、其れを打憑むで、車
に乗て行たりけるに、憑て行たる所にも
思ひ返して、「此にては否不殺」と云け
れば、「何がせむ」とて、鳥部野に行て、
浄気なる高麗端の畳を敷て、其れに下居
ければ、極く和き哀れ也ける人にて、塍
の影に隠れて、引てぞ畳に居たりける。
然て、畳に寄臥けるを見て、従者にて有
ける女は返にけり。




  哀なる事になむ、其此人云ける。「此
なる人なれども、糸惜ければ不書ず」
とぞ人云し。彼の尾張の守の妻か、妹か、
娘か、不知ず。「何で有とも、極く口惜
く不問ざりける事」とぞ、聞く人謗ける、
となむ語り伝へたるとや。



*尾張: 今の愛知県の西部
*□□: 欠字
*清水: 京都市内の地名。清水寺周辺。
*鳥部野: 京都近郊。平安時代の墓地
*高麗端: 白地に黒の模様の畳縁
*【立心偏+西の下に心】
*塍【勝-力+土】補助漢字24区15点
*【足+流-三水】JIS第4-2面89区31点
*【りっしんべん+遺-貝+官-ウ冠】
  GT67404番
Antaŭ longa tempo n‐ro 30 el vol. 31
Prefekto de Owari lasis
  sian homon en Toribeno
      tradukis: SIMATANI Takesi
  Antaŭ longa tempo vivis xxx de xxx,
la prefekto de la gubernio Owari.  Vivis
virino, kiu estis lia xxx.  Ŝi estis fama
kiel simpatia  utaistino  kaj  ne  havis
edzon.

  La prefekto de Owari kompatis ŝin
kaj al ŝi mandatis subgubernion, per kiu
ŝi vivtenis sin.  Al ŝi naskiĝis du, tri
infanoj.  Sed ili ĉiuj estis malsaĝaj kaj
formigris ien al aliaj provincoj.  Maljuna
la patrino faris sin bonzino.  Poste eĉ la
prefekto de Owari ĉesis viziti ŝin.  En
siaj lastaj jaroj la bonzino estis sub zorgo
de sia frato.    Kvankam la vivo estis
suferplena,  ŝi tre klera neniam plendis
kaj tenis sin digna kaj gracia. Sed baldaŭ
trafis ŝin malsano.

  Tagon post tago serioziĝis la malsano.
La bonzino jam ne povis levi sin el  la
lito, kaj perdis konscion.  Tiam la frato
forigis ŝin el la domo  por  ke  ŝi  ne
mortu en ĝi.    Ŝi tamen esperis,  ke
amikino  savos  ŝin,  kaj  veturis  al
Kiyomizu, kie vivas la malnova amikino.
La amikino tamen ne permesis,  ke la
bonzino mortu en ŝia domo.  Jam restis
al la bonzino neniu loko krom la tombejo
Toribeno.    Tie ŝi forlasis la veturilon,
rekte sur tero metis puran  maton  kun
korestila  bordero  kaj  eksidis  sur  ĝi
trankvile.  Ŝi kaŝis sin malantaŭ tombo,
kie ŝi ordigis la veston.  Vidinte, ke ŝi
kuŝigis sin  sur  la  maton,  foriris  la
servistino, kiu ŝin akompanis.

  Oni kompatis kaj parolis pri ŝi.  Iu
diris: "Mi ja scias, kiu ŝi estas, sed ne
skribas pro ŝia honoro." Nun neniu scias,
ĉu ŝi estis edzino, fratino aŭ filino de la
prefekto.  Tiun nekonatecon oni multe
bedaŭris.  Jen tiel oni rakontis al ni.

*Owari: la okcidenta parto de la nuna
  gubernio Aiti.
*xxx: mankas la vorto
*Kiyomizu: loko en Kioto, ĉirkaŭaĵo de
  la templo Kiyomizu
*Toribeno: tombejo ĉirkaŭ Kioto en la
  epoko Heian
*korestila bordero: blanka bordero de
  mato kun nigraj desegnaĵoj, kiun
  ŝatis tiamaj nobeloj

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次