今は昔の物語集目次

今昔物語集 第31巻 第31話 エスぺラント対訳
『大刀帯陣売魚嫗語』


今は昔の物語 第31巻 第31話
大刀帯陣売魚嫗語
(たちはきのぢんに 、
         うををうるおうなのこと)


  今昔、三条の院の天皇の春宮にて御
ましける時に、大刀帯の陣に常に来て、
魚を売る女有けり。大刀帯共此れを買せ
て食ふに、味ひの美かりければ、此れ
を役と持成して、菜料に好みけり。干た
る魚の切なるにてなむ有ける。



  而る間、八月許に、大刀帯共小鷹狩
に北野に出て遊けるに、此の魚売の女
出来たり。大刀帯共、女の顔を見知たれ
ば、「此奴は野には何態為るにか有らむ」
と思ひて、馳寄て見れば、女、大きやか
なる籮を持たり。亦、楚一筋捧て持
たり。此の女、大刀帯共を見て、怪く
逃目を仕ひて、只騒ぎに騒ぐ。大刀帯共
の従者共寄て、「女の持たる籮には何
の入たるぞ」と見むと為るに、女惜むで
不見せぬを、怪がりて引奪て見れば、
蛇を四寸許に切つヽ入たり。奇異く思
て、「此は何の料ぞ」と問へども、女、
更に答ふる事無くて、□□て立てり。早
う、此奴のしける様は、楚を以て藪を驚
かしつヽ、這出る蛇を打殺して切つヽ、
家に持行て、塩を付て干て売ける也けり。
大刀帯共、其れを不知ずして、買せて役
と食ける也けり。



  此れを思ふに、「蛇は、食つる人悪」
と云ふに、何ど蛇の不毒ぬ。然れば、
其の体に無くて、切ならむ魚売ら
むをば、広量に買て食はむ事は可止し
となむ、此れを聞く人云繚けるとなむ
語り伝へたるとや。

*三条天皇(976〜1017): 在位1011〜1016。
*大刀帯の陣: 皇太子の警護者の詰所。
*=二の字点,ゆすり点;JIS第3–1面2区22点
*北野: 京都の地名。大内裏の北の野。
*鷹狩り: 鷹を使う狩猟。
*籮【竹冠に羅】(したみ)補助漢字51区6点
*寸=約3cm
*□□: 欠字。「あきれ」か。
*【りっしんべん+遺-貝+官-ウ冠】
   GT67404番
Antaŭ longa tempo n–ro 31 el vol. 31
Virino, kiu vendis fiŝojn al
           la gardistoj de kronprinco
          tradukis: SIMATANI Takesi

   Antaŭ longa tempo,  kiam la Mikado
Sanzyô estis kronprinco, la kazernon de
lia gardistaro vizitadis fiŝvendistino. Ĉar
ŝiaj fiŝoj estis  bongustaj,  la  gardistoj
ĉiam aĉetis de ŝi kaj manĝis kun granda
apetito.    Ili estis vendataj en sekigitaj
pecoj.

   Foje en aŭgusto la gardistoj  iris  al
Kitano por ĉasi per falko.  Tie ili trovis
la fiŝvendistinon. La gardistoj tuj rekonis
ŝin kaj miris.   "Kion ŝi faras ĉi tie en
kamparo?" Ili alkuris por vidi.  Ŝi portis
bambuan korbon kaj maldikan branĉon.
Strange ŝi ŝajnis konsternita  kaj  volis
foriri. Ĉiuj gardistoj venis al ŝi por vidi
la enhavon de la korbo.    Kvankam ŝi
rifuzis, ili forprenis de ŝi la korbon kaj
enrigardis en ĝin: Tie kuŝis serpentoj dis–
tranĉitaj en pecojn je ĉirkaŭ kvar sunnoj.
La gardistoj miris kaj demandis ŝin, por
kio  ŝi  utiligos  ilin.   Sed  ŝi  neniel
respondis kaj ili finfine lasis ŝin kaj for–
iris embarasite.   Fakte per la branĉeto
ŝi frapis  vepron,  el  kiu  elrampintajn
serpentojn  ŝi  mortigis  kaj  distranĉis.
Hejme ŝi salis kaj sekigis ilin por vendi.
Nesciante tion la gardistoj  ĉiam  aĉetis
kaj manĝis ilin.

   Oni kredas, ke serpento estas mal–
saniga manĝaĵo.  Kial la gardistoj evitis
veneniĝon?    Tiuj, kiuj aŭdis tion, de–
admonis sin senatente aĉeti kaj  manĝi
fiŝon pecigitan  kaj  perdintan  naturan
formon.  Jen tiel oni rakontis al ni.

*Sanzyô: 976〜1017, regis 1011〜1016
*kazerno de gardistoj: la gardistoj portis
  glavon por gardi kronprincon.
*Kitano: Kamparo norde de la palaco.
*ĉasi per falko: ludo ĉasi birdojn aŭ
  bestetojn per trejnita falko.
*sunno: japana mezurunuo de longo,
  ĉirkaŭ 3 centimetroj.

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次