仮想世界のレイへ戻る
オリエント海で
第14話『心にも
En Orienta Maro
En juneco mi』
作:島谷剛、2001年7月21日(土)


心にも
あらでうき世に
ながらへば
恋しかるべき
夜半の月かな

(68三条院967-1017)
En juneco mi
ne volis vivi longe.
Sorto faris min
maljunulo, kiu jen
lunon sopiras sonĝe.

(Sanzyôno In)


2203年5月16日 ¶ la deksesan de majo, 2203

  天井が点滅して、着信を知らせた。ボクはベッドから起き上がり、服装の乱れを直し、ベッドを床下に収納した。    Flagris lumo sur la plafono.   Oni volis paroli kun mi.   Mi ellitiĝis, la vestojn reĝustigis kaj la liton metis sub la plankon.
  「どなたですか。」   "Kun kio mi havos honoron paroli?"
  ボクの前の雑木林が流れて解けるように消えて、赤い炎が燃え始めた。やがて炎は大きな暖炉になり、その前のソファには蒼い髪の少女が座っていた。   Arbaro antaŭ mi solviĝis kiel en akvo fluanta.   Ekbrulis ruĝaj flamoj.   Baldaŭ ili fariĝis granda kameno, antaŭ kiu estis sofo kaj knabino kun lazuraj haroj.
  「…おはよう…シンジ君。」   "...Bonan matenon.., Sinzi!"
  「もう昼過ぎだねレイ。朝寝坊して、『おかあさん』に起こしてもらう子供みたいだな。」   "Jam pasis la tagmezo, Rei.   Mi similas al tro dormema infano, kiun ameme vekas la patrino."
  「…もう勘弁して…ユイさんのふりをしたのは謝ったじゃない。」   "...Jam ne parolu pri tio... Mi jam petis vian pardonon, ke mi ŝajnigis min Yui."
  レイは、叛乱を起こし、支配者たちを追放した、日本統治防衛コンピュータシステムが、ボクの母、ユイの人格と記憶を吸収して成立した支配的人格…だけど決してユイではない。   Rei estas la ĉefa virtuala persono en la Japana Sistemo por Regado kaj Defendo, kiu ribelis kaj forpelis tiamajn regantojn.   Kiam JSDR ensorbis la personecon de Yui, mia patrino... Sed ŝi tute ne estas Yui.
  それを確認したのが10日ほど前。それから毎日のように、レイはボクの部屋に映像で現れ、同じ年齢の友達のようにおしゃべりをしていた。でも今日は様子が違う。   Antaŭ ĉ.   dek tagoj tion mi konstatis.   Kaj poste ĉiutage Rei en bildo aperis antaŭ mi.   Ĉiam ŝi babilis kvazaŭ mia samaĝa amikino.   Tiutage io estis alia en ŝia sinteno.
  「…大事な話があるの…公園の中に…家を建てたから…来て。」   "...Ni devas konsiliĝi kun vi...   En la parko...   mi konstruis domon...   Venu!"

△▽▲▼▲▽△

  公園の黄色い煉瓦の道の先に、白い家が立っていた。赤い屋根の上に、黄色い煙突までチャンとある。煙も吐いているけど、吹き上げた水蒸気にホログラムを投影しているようだ。   En la parko, ĉe la fino de la trotuaro el flavaj brikoj staris blanka domo.   Sur la ruĝa tegmento estis ankaŭ flava kamentubo.   La fumo ŝajnis esti hologramo en ŝprucita vaporo.
  ボクが借りた部屋と大学との間に公園はある。前日帰りに通ったとき、公園のその場所には花時計があった。一晩で建てたのか…いや、多分、地下に収納されていた家を地上に出しただけだろう。芝生の下には花時計が埋まっているはずだ。   La parko kuŝis intei la unuversitato kaj la ĉambro, kiun mi luis.   Tie en la parko lastan vesperon mi trovis grandan horloĝon kun floroj.   Ĉu oni konstruis la domon en la nokto? Ne, ĝi certe estis subtere.   Oni levis ĝin.   Sub la gazono tiam certe kuŝis la granda horloĝo.
  呼び鈴に応えてドアを開けたのはレイではなかったが、ボクにとって懐かしい顔だった。   Pro mia sonorado aperis ne Rei, sed la la persono, kiun mi bone konis.
  「久しぶりね、シンちゃん。」   "Post longa tempo, Sinzi, mi vidis vin!"
  「始めまして、ですよ。ウノさん。」   "Por la unua fojo, ĉu ne, Uno?"
  なぜそんな嫌がらせを言うような、ひねくれ者になったんだろう。ウノさんはきれいな顔をちょっとしかめただけで、ボクを暖炉の前のソファーに座らせた。   Kial malicis al ŝi? Ĉu mi estis tiel senkora? Iomete grimacis Uno kun bela vizaĝo.   Ŝi sidigis min sur la sofon antaŭ la kameno.
  「レイがまた変なこと言ったのね。ま、身体は確かに有機アンドロイドだけど、私の心は本物よ。偽物はゴアの方。」   "Rei mensogis vin.   Kvankam kun korpo de organika roboto, aŭtentika estas mia koro.   Falsa estas ne mi, sed Goa."
  「でも、ゴアさんのデータを、レイが取っていたはずですよ。」   "Mi scias, ke Rei certe faris datumon el Goa."
  太宰府当局が侵攻後に極東協環議会に提出した、民間人虐殺を正当化するための文書に『ゴアさんの店』を巡る動きも記載されていた。   Post la Invado Dazaihu sendis raporton por pravigi la amasbuĉadon de la loĝantaro.   En ĝi oni priskribis ankaŭ aktivadojn je la "Bakejo de Goa".
  「四国連合の侵攻が早かったからね。私の人格をコピーしただけで時間切れ。レイにすりゃ、ゴアの人格までコピーするなんて、私へのサービスに過ぎないんだろうから、残念でも何でもないだろうけどね。」   "Tiel fruis la Invado de la unuiĝintaj armeoj de Ŝikoku, ke oni kopiis nur mian personecon.   Ne pli ol favoro al mi, ke Rei kopius la personecon de Goa.   Neniel ŝi bedaŭris tion."
  ウノさんの言葉で、ボクは始めて真相を知った。『ゴアさんの店』がボクの母ユイに、統治防衛コンピュータの情報を流していた重要なノードだった。それは仮想世界管理委員会の機密費支出記録の記載からも明らかだった。   Parolante kun Uno mi eksciis la veron.   La "Bakejo de Goa" estis la grava nodo, tra kiu fluis la informoj de JSDR al Yui, mia patrino.   Tion indikis ankaŭ la libro de sekretaj elspezoj de la Komitato pri la Mondo Virtuala.
  母さんが取り込まれたあと、情報は、オリエント海の希望島へ、ではなく江戸へ流れるようになった。でも、父さんもボクも、例の大物諜報員はゴアさん本人だと思い込んでいたのだ。   Post la malapero de Panjo ekfluis la informoj ne al la Insulo Espero en Orienta Maro, sed al Edo.   Kaj mi kaj Paĉjo kredis, ke tiu grava spiono estis Goa mem.
  「でも、ケーキの作り方は、キチンと記録していたんですね。」   "Kiel fari kukojn, oni tamen tre bone endatumigis, ĉu ne?"
  また皮肉だ。それもレイの右腕に違いない人物に対して。ボクはいずれ、口で身を滅ぼすに違いない。   Denove mi malicis.   Al forta brako de Rei! Iam mi pereos pro la buŝo.
  「そんな時間なかったのよ…シンジ君気が付いたでしょ。仮想世界でも味はわかるモノね。世間では『ゴアは昔から味が変わらない』って評判だけど、それって進歩もないってことなのよ…すべて私の心の中に残っていた思い出を復元しただけ。時間は、あの日で止まっているの。ケーキも、ゴアも。」   "Tiam mankis tempo...   Sinzi, vi certe rimarkis? Eĉ en virtula mondo vi povis frandumi.   Oni parolas pri tute sama gusto, kiun Goa konservas.   Tio signifas, ke tie mankas progreso...   Ili ĉiuj venis el la memoro restinta en mia memoro.   En tiu tago haltis la tempo.   Kaj por kukoj kaj por Goa."
  ウノさんの眼は遠くを見ているようだった。でもボクは、ここになぜ来たのか思い出した。   Iun lontanan lokon tiam Uno rigardis.   Mi tamen rememoris, kial mi venis.
  「大事な話があると、レイが言ったのですが…」   "Rei diris al mi, ke ni devas konsiliĝi..."
  この江戸の中で通信で話せない、貴重な有機アンドロイドを差し向けなければならないほどの話とはなんだろう。   Kio povus esti tiel grava sekreto, por tio oni devis sendi tiel raran organikan roboton?
  「ふふ、そうね。大事な秘密地下基地を地上に出して、人目にさらしてまで、シンジ君と会ったのは、昔話のためじゃないものね…きのう、アスカがね…」   "Ha, ha, ha! Certe ne por babili mi renkontis kun Sinzi.   Por tio eĉ amatan sekretan bazon ni montris al la popolo...   Hieraŭ Asuka..."
  「ぇ!」   "Kio!"
  世を拗ねているはずの、ボクの態度が急に変わったのを見て、ウノさんの口の端に苦笑が走った。   Malaperis mia ironio.   Ĉu mi ne estis juna ermito? Rideto aperis sur la lipoj de Uno.
  「アスカが同期試験に成功したわ。」   "Asuka sukcesis sinkroni."
  「対象は。」   "Al kiu?"
  「ソウル国際経済法科情報大学の教養過程の成績管理システム。なんと、研究用ではない、それも廃棄直前の量子コンピュータよ。いくら機密のためとは言え、かわいい娘の人格を収納するのにそんなボロを使うなんて、キョウコさんもナニ考えてんだか。」   "En La Seula Internacia Universitato pri Ekonomiko, Juro kaj Informo.   Al sistemo por kalkuli poentojn!   Ĝi ne estas maŝino por studo.   Nur kvantuma komputilo baldaŭ forĵetota.   Eble por sekreti Kyôko uzis tian je personeco de kara filino.   Kion ŝi fakte pensas?"
  それ、正解だな、と思った。実は人間の精神はそんなに膨大な情報量が必要なわけではないし、規模が小さければ転送も秘匿も簡単だ。   Pravis Kyôko, mi pensis.   Verdire homa menso ne postulas tiel kolosan kvanton da bitoj.   Malgranda amplekso faciligas kaj transsendi kaj kaŝi.
  『人工無能』と呼ばれる疑似人格は、数十キロバイトほどの容量しかなかった黎明期の電脳の中で生きていたのだから。実は父さんとボクの計画でも…   La pseŭdo‐personecoj, tiel nomataj "Artefaritaj Idiotoj" nur kun kelkdek kilo‐Bajtoj vivis en komputiloj de la Aŭrora Erao.   Fakte en la plano de mi kaj Paĉjo...
  「どうして、そこまで詳しくわかったのですか。」   "Kiel vi eksciis tiel precize?"
  聴きながら、ウノさんが正直に答えるはずもないと思った。情報源を明かしたら、その人の命が危険だから。でも…   Mi tute ne atendis, ke Uno respondos sincere.   Malkaŝo de la informo‐fonto endanĝerigus tiun personon.   Ŝi tamen...
  「だって、大学のホームページにデカデカと載ってるんだもの。それもアスカの笑顔の写真付きでね。まあ生徒が減ってつぶれかけの三流大学としては、自慢したくなる気持ちも分かるけどさ。」   "Oni publikigis tion en la ret‐paĝo de Universitato!   Kun grandaj literoj kaj eĉ kun foto de ridetanta Asuka!   Mi bone komprenas, ke triagrada unuversitato kun malgrasiĝanta studentaro fieras pri tio."
  暖炉の横の壁にホームページが表示された。普通の人も太宰府も、同期試験の本当の意味を理解しないだろう。昔から連綿と続いている、役に立たないインターフェースの実験だと思うだけだ。   Sur la muro apud la kameno aperis la ret‐paĝo.   Nek la popolo, nek Dazaihu komprenos la veran signifon de sinkronado.   Unu el tiuj senutilaj interfacoj sinsekve aperantaj en la historio... tiel ili pensos.
  そう、役に立たない奇妙な試み。ごく少数の変わり者以外は誰も相手にしない。でも、それが世界を変える。   Senutila stranga provo.   Neniu pensas pri tio serioze.   Neniu krom malmultaj stranguloj.   Tio tamen ŝanĝos la mondon.



仮想世界のレイへ戻る