En la Mondon Venas la Unua Komputilo Manipulebla per Esperanto
―― Esperanta Versio ( = EspeTRON ) de 'BTRON',
Baza Softvaro Kreita en Japanio ――

Esperanta Studgrupo pri TRON
../tron/
(13-an de oktobro, 2001)
1. Kio estas TRON ?
'TRON' estas operaciumo (baza softvaro), mallongigo de "The Real-time Operating system Nucleus". TRON-projekto estis fondita en la 1984 de d-ro Ken SAKAMURA (tiam docento, kaj nun prof. ĉe Interfaka Studejo en Informadiko, en Universitato de Tokio) por studi kaj desegni idealan fundamenton de komputilizita socio. TRON konsistas el kelkaj fakoj, ekz. 'ITRON', nome Industria TRON, uzata en preskaŭ ĉiuj porteblaj telefoniloj, aŭ por regi motoron de aŭtomobiloj, k.a. Nun temas pri 'BTRON', nome ofica (Business) TRON, kiu estas baza softvaro por personaj komputiloj kaj PDA(persona elektronika asistileto).
Ni aperigis la esperantan version de BTRON, kiel aldonan instalaĵon sur la 'Cho-kanji 3'-on, kiu estas unu el la varoj de BTRON, produktita de la japana Firmao 'Personal Media'. Oni facile povas instali 'Cho-Kanji 3'-on en personan komputilon kun 'Windows', kaj ankaŭ povas interŝanĝi datumon inter 'Cho-Kanji 3' kaj 'Windows'.
'Cho-Kanji 3' estis venditaj je 300 mil ekzempleroj entute post la unua versio.

Laŭ Prof. SAKAMURA, trajtoj de BTRON estas kiel jenaj:
(1) Simpla. Pro tio facile memorebla manipulo. Oni povas uzi ĝin facile, kaj povas fari altnivelajn taskojn per simplaj softvaroj.

(2) Uzeblas hipertekstoj en ĉiuj softvaroj. (Ekz. supozu ke en ret-letero iu skribas ke "Mi faris adresaron". Se oni klikas al la vorto "adresaron" en la ret-letero, tuj aperas en la leteron la adresaro, kiun tiu jam aparte kreis.)

(3) En 'Windows' kaj aliaj operaciumoj ekzistas granda baro pri la nombro de trakteblaj literoj. Precipe trakteblaj ĉinaj literoj varias nur inter ĉ. 6 mil en la 1-a kaj 2-a niveloj de JIS(Japana Industria Normo), kaj ĉ. 20 mil en Unikodo laŭ Internacia NORMO ISO. Kompare kun tio, BTRON kapablas registri maksimume unu- kaj duon-milionon da literoj, per preparo de aldonitaj tiparoj. (Tiom granda nombro da literoj necesas por egale trakti ĉiujn litersistemojn en la mondo, inkluzive orient-aziajn, kiuj havas kelkdek mil literojn.)
'Cho-Kanji 3' nun registras 170 mil kaj kelkajn literojn.

(4) En datum-sendado per interreto aŭ retpoŝto neniam okazas liter-ŝanĝiĝo nek liter-manko (kiuj ofte okazas en 'Windows'), ĉar en BTRON ne ekzistas aldonitaj literoj laŭ uzantoj.

(5) Kompakta. Supera je realtempeco. Rapidemova.

(6) La normo de BTRON estas publike malfermata. Ĉiuj ajn rajtas libere krei varojn laŭ la normo.

2. Kio estas Esperanto ?
Esperanto estas internacia komuna lingvo kreita en 1887, en Pollando (tiama Rusia teritorio) de d-ro L.L.Zamenhof. Zamenhof spertis konflikton inter diversaj gentoj pro lingva muro, kaj diskriminacion al la gentanoj pro nesufiĉa komunikado. Li pensis, ke oni povu interŝanĝi siajn ideojn egale kaj libere per intergenta komuna lingvo. Li oferis sian vivon por krei neŭtralan komunan lingvon, por frateco kaj justeco inter diversaj gentoj.
Esperanto tre similas al naturaj lingvoj, tamen ne similas al simplaj kodoj, ĉar ĝi estas la kreita lingvo kiu eliminis cxiujn gramatikajn neregulecojn en eŭropaj lingvoj kaj adoptis komunajn vortojn el eŭropaj lingvoj. Ĝi konsistas el la 28 alfabetaj literoj kaj kelkaj bazaj gramatikaj reguloj sen esceptoj.
Ĝi estas facile lernebla sed tre riĉa je esprim-kapablo. Kompreneble, ĝi estas utila por interparolo internacia, same kiel naciaj lingvoj, nome la japana aŭ la angla lingvo. Por interŝanĝi opiniojn inter gentoj, respektante la patrinan lingvon, religion, kulturon en ambaŭ gentoj, unu el la rimedoj utilaj estas la internacia komuna lingvo Esperanto.
Esperanto ne intencas trudi sin anstataŭ gentaj lingvoj, tamen ĝi estu ponto-lingvo inter popoloj kiuj uzas ne identan lingvon.

3. La nuna stato de Esperanto
Nuntempe unu miliono da homoj uzas Esperanton. Se ni konsideras, ke antaŭ 114 jaroj kiam esperanto estis kreita, la uzanto de Esperanto estis nur unu sola, nome, la kreinto de la lingvo, Zamenhof, ni povas kompreni kiel rapide la lingvo estis disvastigita.
Nun la lingvo estas uzata ne nur en privata internacia komunikado, sed ankaŭ en diversaj konferencoj aŭ simpozioj kiel vivanta lingvo. Ĉi tiun jaron Universala Kongreso okazis en Kroatio, kaj Internacia Junulara Kongreso en Francio, kaj en tiuj kongresoj respektive kelkmil partoprenintoj diskutis per nur unu sola lingvo, Esperanto.
Lastatempe, laŭ la disvastiĝo de interreto la valoro de Esperanto kreskis tre rapide. Se oni uzas Esperanton en internacia retpoŝto, tiu povas komunikiĝi kun iu ajn sen diskriminacio. Troviĝas multaj hejmpaĝoj en kaj pri Esperanto, kaj oni povas ellerni la lingvon nur per tiuj hejmpaĝoj, kaj povas libere elŝuti vortaron. Oni povas utiligi sian hejmpaĝon ankaŭ por informi pri internaciaj eventoj. Lastatempe multiĝis internacia radio- elsendo per reto, kaj oni povas aŭskulti esperantan elsendon el Pollando, Svedio, Aŭstralio, Vatikano kaj Koreio ktp.
La 'Retnovaĵo' estas la ejo aŭ forumo, kie homoj en la tuta mondo diskutas pri diversaj temoj per interreto. Se oni enkondukas en la forumon Esperanton, ne specifan lingvon kiel la anglan, tiam ĉiuj en la mondo povas partopreni en ĝi sur egala starpunkto sen senti malegalecon.

4. La signifo de la esperanta versio 'EspeTRON'
BTRON, supera operaciumo kreita en Japanio finfine fariĝis uzebla tra la mondo pro la esperantigo; bonveniga por popoloj ne uzantaj latinan alfabeton: Precipe azianoj kaj afrikanoj.
La tuta esperantigo de operaciumo estas la unua en la mondo.
Apero de la operaciumo utiliganta Esperanton ebligas uzadon de persona komputilo por ĉiuj homoj tra la mondo.
Ĝis nun sur ekrano de komputilo montriĝis tekstoj en naciaj lingvoj.
Tio embarasas fremdalingvanojn, ekz-e japanon en arablingva regiono .
Ĉar ĝenerale, operaciumo estas tradukata nur en la lingvoj de fortaj ŝtatoj, do uzantoj de malfortaj lingvoj ĉiam malavantaĝas.
Ili devas uzi sistemon en la angla aŭ aliaj fortaj lingvoj; Ne lerninte ilin, minoritatoj ne povas uzi komputilon.
Lingva diskriminacio reproduktas malegalecon, nome "dividon per aliro al diĝitaĵoj (digital divide)", kaj tio produktas pli da lingva diskriminacio, k.t.p.
Eĉ en Japanio, por uzi personan komputilon, oni devas scii multajn anglajn vortojn, ekz-e "install"(instali), "file"(dosiero). Kontraŭ tia situacio, ni planis fari personan komputilon uzeblan de ĉiuj en la mondo sen lingva diskriminacio.
Dank' al kompreno kaj konsento de la Firmao 'Personal Media', produktejo kaj distribuanto de 'Cho-kanji 3', softvaro konforma al BTRON, ni fondis kunlabor-projekton esperantigi BTRON( 'Cho-kanji 3' )en marto 2001.

5. Kiel ni tradukis 'Chokanji 3' en Esperanton ?
Je la komenco de tradukado, ni ekzamenis vortojn por komputilo; ni komparis ĝisnunajn uzadojn kaj terminojn en Esperanto, plejeble evitis rektan tradukon. Ni celis, ke eĉ por ne-specialistoj de komputilo, la terminaro estu facile komprenebla, kaj evitos rekte tradukitajn esprimojn. Ni naŭ tradukintoj kunlaboris tradukinte ĉirkaŭ 2000 esprimojn de la menuoj kaj mesaĝoj . Sufiĉan tempon ni uzis por traduki kaj poste poluri, unuigi kaj faciligi la esprimaron.
La tuta laboro estis farita pere de interreta dissendlisto, konsistanta el la traduk-grupanoj, kaj tio bone efikis. La manuskriptoj nombris pli ol 500 dum 2 monatoj, kaj la presitaj mesaĝoj akumuliĝis je 6cm da dikeco.
La laboron ni plenumis je la fino de aŭgusto, kaj sekve lasis taskon al la Firmao 'Personal Media', kiu kompilis la Esperantan version 'EspeTRON' de 'Cho-kanji 3'. Oktobron de 2001, tiel la unua komputilo uzebla per la internacia komuna ligvo Esperanto aperas en la mondo.

6. Por uzi EspeTRON (Esperantigitan version de'Cho-kanji 3')
Unue enmanigu 'Chokanji 3'(la japanan version de BTRON) per aĉeto kaj instalu ĝin. Poste instalu aldone la Esperantigan Kompleton, senpage akireblan.
La Esperantigan Kompleton vi povos elŝuti el la hejmpaĝoj de 'Personal Media' aŭ de Esperanta Studgrupo pri TRON, depost la 1-a de novembro, 2001. Se vi ne povos elŝuti, la Studgrupo povus liveri la Kompleton ĉe neta kosto.
*La Esperantiga Kompleto esperantigos la menuojn kaj panelojn. (Poste vi ankaŭ povos re-japanigi.) Esperantigita Gvidlibro por la EspeTRON estas ankoraŭ ne preta.

7. Hejmpaĝoj pri TRON
TRON-asocio http://www.tron.org/ (en japana aŭ angla lingvo)
Cho-kanji(超漢字3) http://www.chokanji.com/
Firmao 'Personal Media'
http://www.personal-media.co.jp/ (en japana aŭ angla lingvo)
Gvido al la Cho-kanji(超漢字3) http://www.geocities.co.jp/CollegeLife-Labo/7239/ (japanlingve)

8. Hejmpaĝoj pri Esperanto
Japana Esperanto-Instituto (JEI) (japane)
http://www.jei.or.jp/hp/esp.htm (Esperantlingve)
Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG)http://www2u.biglobe.ne.jp/~kleg/
http://www2u.biglobe.ne.jp/~kleg/esperanto.htm(Esperantlingve)
Radio-elsendo en Esperanto http://www.bongo.ne.jp/~teg/radio.htm (japanlingve)
Radio Polonia (Pola Radio) http://www.wrn.org/ondemand/poland.html
Virtuala Esperanto-Biblioteko
http://www.esperanto.net/veb/
Retaj Vortaroj kaj aliaj materialoj pri Esperanto
http://homepage1.nifty.com/esperlando/jp/
Esperanto-kurso por japanaj retanoj
http://www.cablenet.ne.jp/~kubu/kurso/ (japanlingve)

Noto. Tiu ĉi teksto estas tradukita el la japanlingva materialo por klarigo al ĵurnalistoj. Tial estas mencio pri Esperanto mem.