Japane--JEK88(japana)--Noaj Komedioj en Esperanto

La 88-a Japana Esperanto-Kongreso
La 3-a informilo

---Novan jarmilon kaj jarcenton!stelo.gifJubilee 50-jariĝon de KLEG---
Dato: 2001.10.12 (ven.) - 14 (dim.)
Kongresejo: urbo Takarazuka, Hyoogo, Japanio
Gastejo: Hotelo Takarazuka Grand (urbo Takarazuka. 8 minutojn de stacio Takarazuka de JR kaj Hankyu fotoj) kaj Hotelo Takarazuka Washington (urbo Takarazuka, apud stacio Takarazuka de Hankyu)
Organizantoj: Grupo de Esperanto-Rondoj en distrikto Hokusetu, Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj(KLEG), Japana Esperanto-Instituto, Konstanta Kongresa Komitato
Aŭspiciantoj: Ministrejo de Edukado, Kulturo, Sporto, Scienco kaj Teknologio, Japana Komitato de UNESKO, Nacia Federacio de UNESKO-Asocioj en Japanio, La Japana Internacia Fonduso, La Japana Pen-Klubo, Urbo Takarazuka, Eduka komisiono de urbo Takarazuka, Internacia Interflua Asocio de urbo Takarazuka, UNESKO-Asocio en Takarazuka k.a.
- Japanan kongreson en la unua jaro de la nova jarmilo kaj jarcento ni invitas al distrikto Hokusetu (urbo Ikeda, Oosaka kaj urbo Takarazuka, Hyoogo). Reklamfrazo kongresa estas "Vojaĝo al Esperanto en jaro 2001". En tiu ĉi jubilea jaro, ni invitas vin al Diversaj Vojaĝoj al Esperanto.

- En tiu ĉi vojaĝo al Esperanto ni planas perspektivi ĉi-postan novjarcentan movadon, okazigi ekspozicion de E-agado, publikan prelegon pri interpopola agado, aranĝi interretan kafejon, amuz-artan prezentadon, riĉan bankedon por interkonatiĝo ktp.
- Vojaĝo al Esperanto en jaro 2001 lasos al vi memoraĵojn, japanan fame konatan mangaon (bildstrion), "Flambirdo: parto Futuro" far TEZUKA Osamu[Li estas plej fame konata manga-isto, kiu starigis bazon de nuna monde populara japana manga-kulturo, kaj la verko estas lia vivdaŭra ĉefverko.], kolekton de noaj komedioj kun ric^aj ilustraj^oj kaj fotoj de lud-scenejoj kaj konciza prezento de noa komedio kaj mem-munteblan paper-globuso.

- Vojaĝo al Esperanto en jaro 2001 lasos al vi memoraĵojn, japanan fame konatan mangaon (bildrakonto), "Flambirdo: parto Futuro" far TEZUKA Osamu, kolekton de noaj komedioj kaj mem-munteblan paper-globuso.

- Dum vojaĝo al Esperanto en jaro 2001, ni preparos ankaŭ etajn turismojn, nome, spektadon de Takarazuka Revuo (Famkonata Kanto-teatraĵo far nur aktorinoj kun muziko de propra orkestro. Kostas 7500 enoj.), k.a.

Esperanto-komputilo publikigota!
- Speciala informo: Dank'al kunlaboro de esperantistoj kaj Akcia Kompanio Personal Media, Esperanto-versio de operacia sistemo TRON, monde unua, estos publikigota. Oni havos gazetaran konferencon en la kongreso. Sed, atentu ne jam publikigi tion c^i ekster E-ujo, c^ar la zorganto deziras sekretigi la aferon g^is tiam.
- TRON estas japan-devena operacia sistemo, kiu malfermas sin, entenas c^iujn mondajn literojn ink. E-tajn kaj ebligas samtempan uzon de pluraj lingvoj, retan interligon de dosieroj.

- Kotizo: Por partoprenantoj el eksterlando 16000 enoj, kiu inkluzivas partoprenon en la kongreso, tranoktadojn por la 12-a kaj 13-a kun matenmanĝo en japanstila ĉambro kun aliaj en Hotelo Grand kaj ankaŭ bankedon.

- Cetere vi povas preni tranoktadon kun matenmanĝo en unulita aŭ dulita eŭropstila ĉambro de Hotelo Washington sed en tiu okazo pagu 2000 enojn pli por unu tranokto.

- Krome tagmanĝo en la 14-a kostas 1000 enoj, komuna memor-foto 1000 enoj.

- Anoncu unue , petu apartan plidetalan informilon kaj pagu ĉeloke. Via kontribuo por la kongreso estos atendata kaj laŭ interkonsento ni rekompencos.


Organiza komitato por la 88-a Japana Esperanto-Kongreso:
- KLEG-nai, Sone-higasi 1-11-46-204, Toyonaka-si, 561-0802
- Tel.+ Faks.: 81-(0)6-6841-1928
- Retadreso: kleg@mvf.biglobe.ne.jp
- Hejmpaĝo:http://www2u.biglobe.ne.jp/~kleg/
Japana Esperanto-Kongreso 2001