今は昔の物語集目次

今昔物語集 第3巻第3話 エスぺラント対訳
『目連、仏の御音を聞かむが為に他の世界に行ける語』


今は昔の物語 第3巻第3話
目連、仏の御音を聞かむが
為に他の世界に行ける語

(もくれん、ほとけのみこゑをきかむが
  ためにほかのせかいにゆけること)

Antaŭ longa tempo n–ro 3 el vol. 3
Mahamaŭdgaljajano iris al
alia mondo por aŭdi Budhon


          tradukis: SIMATANI Takesi

  今は昔、仏の御弟子目連尊者は、神通第一の御弟子也。諸(もろもろ)の御弟子の比丘(びく)等に語りて云はく、「我等仏の御音(みこえ)を所々にして聞くに、常に同じくしてただ側(かたわら)にして聞くが如(ごと)し。されば我れ、神通の力を以て遥かに遠く行きて、仏の音(こえ)の高く下(ひき)なるを聞かむと思ふ」と云ひて、三千大千世界を飛び過ぎて、それより西方に、又無量無辺不可思議那由他恒河沙(ごうがしゃ)の国土を過ぎ行きて聞くに、仏の御音、なほ同じくしてただ側にして聞きつるが如し。
   Antaŭ longa tempo en magia forto Mahamaŭdgaljajano estis la plej supera el la disĉiploj de la Budho. Foje li diris al multaj aliaj disĉiplaj bikŝuoj: "Kie ajn ni iras, ni aŭdas voĉon de la Budho, kvazaŭ ni estus tuj apud Li. Per magia forto mi iru foren por scii laŭtecon de Lia voĉo. "Kiam li elflugis el nia universo kaj transflugis nekalkuleble sennombrajn mondojn, li ankoraŭ aŭdis voĉon de la Budho, kvazaŭ li estus tuj apud li.

  其の時に目連、飛び弱りて落ちぬ。其の所、仏の世界也。仏の弟子の比丘有りて、座に居て施(せ)を受くる時、目連その鉢の縁に飛び居て暫く息(やす)む程に、仏弟子の比丘等、目連を見て云はく、「此の鉢の縁に沙門(しゃもん)に似たる虫居たり。何(いか)なる衣(ころも)の虫の落ち来たりたるぞ」と云ひて、集会(しゅうえ)してこれを興(きょう)ず。
   Tiam Mahamaŭdgaljajano laciĝis flugi kaj falis teren. Tie estis mondo de alia budho. Disĉiplaj bikŝuoj de tiu budho sidis por ricevi kvestaĵon. Sur randon de ilia bovlo li flugis por ripozi.  La bikŝuoj trovis lin. "Jen sur rando de bovlo sidas insekto simila al bikŝuo. De kie venis ĉi tiu tineo?"  Multaj venis interesitaj.

  その時にその世界の能化(のうけ)の仏、これを見て御弟子の比丘等に告げて宣(のたま)はく、「汝等愚痴なるが故(ゆえ)に知らざる也。此の鉢の縁に居たるは、虫には非らず。これより東方に無量無辺の仏土を過ぎて世界有り。娑婆世界と云ふ。その国に仏出で給へり。釈迦牟尼仏と号す。その仏の神通第一の弟子なり、名をば目連と云ふ。師・釈迦如来の音(こえ)を聞くに、遠く近しと云へども音同じくして高下無し。此を疑ひて、遥かに無量無辺の世界を過ぎてこの土(ど)に来たれる也。」と説き給ひけり。御弟子等、此を聞きて各(おのおの)歓喜す。目連、これを聞きて歓喜して本土に返りぬ。仏の御音の不思議なる事をいよいよ信仰して頂礼(ちょうらい)し奉りけりとなむ語り伝へたるとや。
   Tiam la budho, la savanto de tiu mondo, vidis tion kaj diris: "Pro manko de scio vi miskomprenis.  Tiu ĉi sur la bovlo ne estas insekto. Oriente de ĉi tie trans sennombraj budho–mondoj troviĝas la mondo Sahao.        Tie aperis la budho Ŝakjamunio.     Tiu ĉi estas lia disĉiplo, Mahamaŭdgaljajano, la plej supera en  magia forto.  Kie ajn li aŭdas voĉon de lia budho egale laŭte.  Por esplori tiun laŭtecon li transflugis sen–nombrajn mondojn kaj fine alvenis al la nia." Aŭdinte tion ĉiuj disĉiploj jubilis. Ankaŭ Mahamaŭdgaljajano jubils kaj revenis al nia mondo.  Pro la mistero de la Budha voĉo des pli pie li kultis al la Budho.  Jen tiel oni rakontis al ni.

*目連、為聞仏御音行他世界語
*目連: Mahamaŭdgaljajano 摩訶目犍連。
  釈迦の十大弟子の一人。神通第一と
  称された。
*娑婆: しゃば(梵語 sahā) 仏教用語で、
  この世界のこと。
*比丘: 仏門に帰依した修行僧。
*Mahamaŭdgaljajano:  Unu el la Dek
  Disĉiploj de Ŝakjamunio.  Oni taksis
  lin la plej supera en magia forto.
*Sahao: budhisma nomo de nia mondo.
*bikŝuo: budhisma monako.

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次