今は昔の物語 第3巻第3話 目連、仏の御音を聞かむが 為に他の世界に行ける語 (もくれん、ほとけのみこゑをきかむが ためにほかのせかいにゆけること) |
Antaŭ longa tempo n–ro 3 el vol. 3 Mahamaŭdgaljajano iris al alia mondo por aŭdi Budhon tradukis: SIMATANI Takesi |
今昔、仏の御 第一の御弟子也。諸 に語 ![]() にして聞くに、常に同 て聞 聞 過 議那由他 仏の御音 つるが如し。 |
Antaŭ longa tempo en magia forto Mahamaŭdgaljajano estis la plej supera el la disĉiploj de la Budho. Foje li diris al multaj aliaj disĉiplaj bikŝuoj: "Kie ajn ni iras, ni aŭdas voĉon de la Budho, kvazaŭ ni estus tuj apud Li. Per magia forto mi iru foren por scii laŭtecon de Lia voĉo. "Kiam li elflugis el nia universo kaj transflugis nekalkuleble sennombrajn mondojn, li ankoraŭ aŭdis voĉon de la Budho, kvazaŭ li estus tuj apud li. |
其の時に目連、飛び弱 所、仏の世界也。仏の弟子の比丘有 座に居 飛び居 等 門 落来 ず。 |
Tiam Mahamaŭdgaljajano laciĝis flugi kaj falis teren. Tie estis mondo de alia budho. Disĉiplaj bikŝuoj de tiu budho sidis por ricevi kvestaĵon. Sur randon de ilia bovlo li flugis por ripozi. La bikŝuoj trovis lin. "Jen sur rando de bovlo sidas insekto simila al bikŝuo. De kie venis ĉi tiu tineo?" Multaj venis interesitaj. |
其の時に其の世界の能化 て御弟子の比丘等に告 ぢ等 の縁に居たるは、虫 東方に無量無辺の仏土を過 弟子なり、名をば目連と云ふ。師・釈迦 如来の音 音同 に無量無辺の世界を過 と説給 歓喜 返 信仰 へたるとや。 |
Tiam la budho, la savanto de tiu mondo, vidis tion kaj diris: "Pro manko de scio vi miskomprenis. Tiu ĉi sur la bovlo ne estas insekto. Oriente de ĉi tie trans sennombraj budho–mondoj troviĝas la mondo Sahao. Tie aperis la budho Ŝakjamunio. Tiu ĉi estas lia disĉiplo, Mahamaŭdgaljajano, la plej supera en magia forto. Kie ajn li aŭdas voĉon de lia budho egale laŭte. Por esplori tiun laŭtecon li transflugis sen–nombrajn mondojn kaj fine alvenis al la nia." Aŭdinte tion ĉiuj disĉiploj jubilis. Ankaŭ Mahamaŭdgaljajano jubils kaj revenis al nia mondo. Pro la mistero de la Budha voĉo des pli pie li kultis al la Budho. Jen tiel oni rakontis al ni. |
*目連、為聞仏御音行他世界語 *目連: Mahamaŭdgaljajano 摩訶目犍連。 釈迦の十大弟子の一人。神通第一と 称された。 *娑婆: しゃば(梵語 sahā) 仏教用語で、 この世界のこと。 *比丘: 仏門に帰依した修行僧。 * ![]() 2区22点 |
*Mahamaŭdgaljajano: Unu el la Dek Disĉiploj de Ŝakjamunio. Oni taksis lin la plej supera en magia forto. *Sahao: budhisma nomo de nia mondo. *bikŝuo: budhisma monako. |