今は昔の物語集目次

今昔物語集 第3巻 第22話 エスぺラント対訳
『盧至長者の語』


今は昔の物語 3巻第22話
盧至長者の語
(るしちょうじゃのこと)

  今昔、天竺に一人の長者有り。盧至
と云ふ。慳貪の心深くして、妻の眷属
の為めに物を悋む事無限し。「只独人
無くして静なる所に行て、心の如く飲
食せむ」と思ふに、鳥獣自然ら此れを見
て来る。此に依て、又其所を厭て外へ
行ぬ。人も無く鳥獣も不来ぬ所尋ね得て
飲食す。歓楽無限くして歌舞して云く、


  我今節慶際、
  縦酒大歓楽、
  踰過毘沙門
  亦勝天帝釈


と誦して、瓶を蹴て舞ひ喜ぶ事無限し。
Antaŭ longa tempo n–ro 22 el vol. 3
Rakonto pri la Riĉulo Ruĉio
          tradukis: SIMATANI Takesi

   Antaŭ longa tempo en Hindujo vivis unu riĉulo nomata Ruĉio.      Li estis tro ŝparema kaj ĉion avaris kaj al la edzino kaj al la servistoj. "Mi iru al senhoma kvieta loko kaj tie manĝu unusola,"  li pensis.  Tiam alvenis birdoj kaj bestoj kaj ili ĝenis lin.  Li devis foriri.  Fine li trovis lokon, kie li povis regali sin sen homoj kaj bestoj. Ĝoje li dancis kaj kantis:

  Dum festeno kun ĉampano
  Jam ne estas enviinda
  Eĉ jubil' de Vajroĉano!
  Kaj Ŝakradevenam–Indra!

  Ĝoje li dancis kaj piedbatis vazon.

  其の時に天帝釈、仏の御許へ詣り給ふ
に、此の長者の如此く嘲ける声を聞給
て忿を成して、盧至を罰せむが為に、
忽に変じて、盧至が形と成て盧至が
家に至て、自ら庫倉を開て財宝を悉
く取出て、十方の人を喚て与ふ。家の妻
子・眷属、奇異也と思ふ程に、実の盧
至長者来て門を扣く。家の人出て此を
見るに、又同じ形なる盧至来れり。「此
変化の者也」と云て打追ふ時に、「我れ
は此れ実の盧至也」と云ふ。雖然、
人何れを実の盧至と云ふ事を不知ず。
此に依て証人を判ぜしむるに、証判の
者、盧至が妻子に向て二人の実否を問
ふ。妻子有て、帝釈の変じ給へる盧至を
指て、「此れ実の盧至也」と云ふ。又
国王に此の事を申すに、国王、二人の盧
至を召て見給ふに、同じ形の盧至二人有
り。更に実否を不知ず。かヽれば国王、
実否を知らむが為、二人の盧至を具して
仏の御許に詣づ。
  Tiam la dio Ŝakradevenam–Indra estis  ĉe la Budho.  Li aŭdis la mokon de Ruĉio kaj koleris.   La dio transformis sin en la riĉulon por puni lin.  La dio iris al la domo de la riĉulo kaj malfermis ties tenejon.  Li elvokis popolanojn de ĉiu direkto kaj el la tenejo disdonis ĉiom da trezoroj.   La familianoj kaj la servistoj miris pro tio. Tiam la vera Ruĉio frapis la pordon. La servistoj eliris kaj trovis alian Ruĉion kun la sama aspekto.  "Certe ĝi estas demono, kiu ŝanĝis sin en nian mastron," ili pensis kaj elbatis lin.      La riĉulo pledis, ke li estas la vera.  Neniu sciis, kiu estas la vera.  Tial oni petis fidindan personon decidi pri tio. La juĝanto demandis liajn edzinon kaj infanojn, kiu estas vera Ruĉio.  La familianoj montris la dion kaj diris, "Li estas la vera Ruĉio!"  Al la reĝo la juĝanto turnis sin.  La reĝo venigis ambaŭ Ruĉiojn, sed ankaŭ li ne sciis, kiu estas la vera.  Tial kun ambaŭ Ruĉioj la reĝo vizitis la Budhon.

  其の時に、帝釈本形に復して、盧至
長者が過を申し給ふ。仏盧至長者を勧め
誘へ給て、為に法を説給ふ。長者、法を
聞て道を得て歓喜しけりとなむ語り伝へ
たるとや。
   Tiam la dio rivelis sian veran formon kaj akuzis la riĉulon.   La Budho tamen zorgeme edukis Ruĉion pri darmo.     La riĉulo aŭskultis kaj komprenis tion kaj jubilis pro sia spirita vekiĝo.   Jen tiel oni rakontis al ni.

*盧至長者語
*盧至長者:「盧至長者因縁経」に登場す
  る、古代インド、コーサラ国の首都
  シュラーバスティー(舎衛城)の富豪。
  現在劫に出現する千仏の最後である
  盧至如来との関係は不明。盧至は、
  サンスクリットで ruci(光、味、激情)
  または rudita(泣く) と推定される。
*妻の眷属の為めに: 「妻の為め、眷属の
  為めに」の(不自然な)省略形。
*劫: こう。インド哲学で、『極めて長い
  時間』の単位。
*Ruĉio: サンスクリットの ruci をエスぺ
  ラント化した。
*帝釈天: Ŝakradevenam–Indra
*毘盧遮那仏: Vajroĉano
*Ruĉio: ruci en sanskrito(lumo, gusto aŭ
  pasio).      La Riĉulo Ruĉio vivis en
  Ŝravastio, la ĉefurbo de la hinda lando
  Kosalo. Dume la Budho Ruĉio estas la
  lasta el la Mil Budhoj en nia kalpo.
  ("Kalpo" signifas "Tre longa tempo–
  daŭro" en la hinda filozofio.) Ĉu la du
  Ruĉioj estas sama persono aŭ ne, oni
  ne scias.

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次