今は昔の物語 第6巻第35話 孫の宣徳、花厳経を書写せる語 (そんのせんとく、くゑごんきやうを しよしやせること) |
Antaŭ longa tempo n–ro 35 el vol. 6 Sūn Xuāndé kopiis la Vastan Sutron tradukis: SIMATANI Takesi |
今昔、震旦 孫の宣徳と云ふ人有 也。 |
Antaŭ longa tempo dum la regado de Tang–dinastio en Ĉinio vivis Sūn Xuāndé (Ŝande), vic–kvina–rangulo. Li devenis de la gubernio Yǒngān. |
宣徳、因縁有るに依 華厳経を書き奉らむと為 て不信にして、此の事を忘れぬ。宣徳、 本 |
Gvidata de ia sorto Xuāndé votis mane kopii la Vastan Sutron. Pro manko de kredo li ofte forgesis skribi. Cetere ĉian pekon li kutimis peki. |
而 馬より落 て活 &+#x9088; 時、三人の冥官 の大きなる城 五道大臣烈 ふ。我れを責 て愚痴 然れば、汝に被殺 訴 即 の生類 分に命を被奪 王、此れを聞て、弥 |
Foje li iris ĉasi. Li falis de sia ĉevalo kaj mortis en angoro. Unu tagon poste li reviviĝis kaj plore veis pro siaj pekoj. Al Sīmaò li rakontis — Kiam mi mortis, alvenis tri funkciuloj de la infero. Ili kondukis min antaŭ grandan kastelon. Mi trovis la ministrojn de la Kvin Mondoj. Meze de ili sidis la reĝo Jamao. Li riproĉis min. "La plej malsaĝa, vi kutimis peki. Pro akuzo de la bestoj mortigitaj de vi mi elvokis vin pli frue ol via destino." En la korto sidis centoj da miloj da bestoj, kiujn mi mortigis. Ĉiu el ili apelaciis al Jamao, kiel senracie ili estis mortigitaj. Aŭdinte ilin Jamao des pli koleris. |
其の時に、一人の童子有 乗て『善哉 る。王、童子を見て、畏 て合掌して、童子に向ひ給ふ。童子の宣 はく、『速 「華厳経を書き奉らむ」と願 未 『宣徳、願 して其の願 さむや』と。童子の宣 願 後 王、此れを聞 に此の事可然 す』と。其の時に童子、此れに還る道を 教え給ふ。此に依 花厳経の功徳不可思議也」と云 く前 に花厳経を書写し奉て、親 く、「既に華厳経を書写し奉り畢 れ、兜率 む」と云ひけり。遂に年八十六にして死 にけり。 |
Tiam unu knabo anoncis sin Sudhano. Li tuj venis al Jamao, kiu malsupreniris de la trono kaj alfrontis la knabon kun kunmetitaj manoj. La knabo ordonis: "Senprokraste liberigu Xuāndé, ĉar li votis kopii la Vastan Sutron kaj ankoraŭ ne finskribis." Jamao rifuzis:" Kvankam foje li votis, pro manko de kredo li jam forgesis skribi.Kiel mi povus liberigi lin?" Sudhano rediris: "Ne mankis kredo, kiam li votis. Kiel ni povus forĵeti lian bonon pro postaj malbonoj?" Aŭdinte la knabon Jamao ĝojis kaj respondis: "Vere vi pravas.Tuj liberiĝu kaj reiru Xuāndé." La knabo sciigis la reirvojon kaj mi povis reviviĝi. Vere mirinda estas la graco de la Vasta Sutro.—Xuāndé tiel rakontis kaj plore pentis siajn pekojn. Poste senprokraste li finis la kopiadon de la Vasta Sutro. Al intimaj amikoj li diris: "Mi jam finkopiis la Vastan Sutron. Mi renaskiĝos en Tusita Paradizo kaj servos al la bodisatvo Majtrejo." Finfine li mortis kun okdek ses jaroj. |
実 語 |
Vere mirinda estas la graco de la Vasta Sutro. Jen tiel oni rakontis al ni. |
*今昔物語6巻35話孫の宣徳書写花厳経語 *唐: 中国の王朝(Táng,618〜907),首都長安 *朝散大夫: 唐の従五品下の雅称 *衣安県: 正しくは雍州永安県か。現在の 陝西省西安(Xi'an)付近 *華厳経: 大乗経典「大方広仏華厳経」の 略称。東大寺を総本山とする華厳宗が 所依とする経典。本尊は毘盧遮那仏 *思邈: 孫思邈。医術書『千金方』の著 者。華厳経の書写を勧めた。 *五道大臣: 閻魔大王の配下で、死後に 生まれ変わる五つの世界(天・人・ 畜生・餓鬼・地獄)を担当。 *善財童子(スダナ): 華厳経の童子・菩薩 55人の高僧や聖(ひじり)を歴訪した。 *兜率天: 六天の第4位,弥勒菩薩が住む。 *慈氏菩薩: 弥勒菩薩の異称。 *獦【けものへん+葛-匕+人】獦 (かつ,かり)補助漢字43区34点,&T21cb42; *邈【2点の之繞+貌】邈(ばく,まく, はるか)JIS第3-1面92区58点,&T217c5a; *〻=二の字点、ゆすり点;JIS第3-1面 2区22点〻 |
*Tang–dinastio (Táng, 618〜907); unu el ĉinaj dinastioj. *la gubernio Xuāndé: ĉirkaŭ nuna Siano. *la Vasta Sutro: libro de mahajana budhismo, kiun adoptas la templo Toodaizi en Nara kaj ĝia sekto. *Sīmaò: Sūn Sīmaò, kuracisto. Li rekomendis kopii la Vastan Sutron. *Kvin Mondoj: postmortaj mondoj. *Sudhano: la knabo–bodisatvo en la Vasta Sutro. *Tusita Paradizo: la kvara el la ses paradizoj. Tie nun loĝas Majtrejo. *Majtrejo: la future venonta budho. |