今は昔の物語集目次

今昔物語集 第7巻 第15話 エスぺラント対訳
『僧、為羅刹女被嬈乱依法花力存命語』


今は昔の物語 第7巻 第15話
僧、為羅刹女被嬈乱
      依法花力存命語
(そう、らせつにょのためににょうらん
せられしに、ほくゑのりきによりて
いのちをながらへたること)
Antaŭ longa tempo n–ro 15 el vol. 7
Sadarmapundarika Sutro
savis bonzon for de Raksaso
          tradukis: SIMATANI Takesi

  今昔、震旦の外国に一の山寺有け
り。其の山寺に年若き一人の僧住け
り。常に法花経を読誦す。或時の夕暮に
臨て、寺の外に立出でゝ遊行する程に、
羅刹女に値ぬ。鬼忽に変じて女の形と
成ぬ。其の形、甚だ美麗也。女来り寄
て僧と戯る。僧、忽に鬼に被嬈れて、
既に女鬼と娶ぬ。通じて後、僧の心悦
れて、更に本の心に非ず成ぬ。
   Antaŭ longa tempo estis budhana templo en monto najbara al Ĉinio. Tie vivis juna bonzo.       Li ĉiam recitis Sadarmapundarikan Sutron. Iun vesperon ekstere de la templo dum kvestado li renkontis Raksason.    La demonino tuj ŝanĝis sin en virinon tre belan.Ŝi alvenis kaj amindumis kun la bonzo.  Sorĉita de la demonino li adultis kun ŝi. Tio kaŭzis psikan malordon kaj li perdis konscion.

  其の時に、女鬼、「僧を本所に将行
て噉む」と思て、搔負て空を飛て行く
に、夜の始めに至て一の寺の上を飛て
過ぐ。僧、鬼に被負て行く程に、寺の
内に法花経を読誦する音を髣に聞く。
其の時に、僧の心少し悟めて本の心出
来ければ、心の内に法花経を諳誦す。
   La demonino metis la bonzon sur la dorson kaj ekflugis al sia nesto por tie manĝi lin.  Ĉirkaŭ la oka nokte ili flugis super budhana templo.  Sur la dorso de la demonino la bonzo aŭdis foran recitadon de Sadarmapundarika Sutro.    Ĉar li tiam iomete sobriĝis kaj reakiris konscion, en la koro li recitis la sutron.

  而る間、女鬼の負へる所の僧忽に
重く成て、漸く飛び下りて地に近付く。
遂に不負得ずして、女鬼、僧を捨てゝ
去ぬ。僧、心悟めて、我れ何れの所に
来れりと云ふ事を不知ず。而る間、寺
の鐘の音を聞く。此れを尋て寺に至
て門を叩く、門を開く。僧、進み入て
具に事の有様を語る。寺の諸僧、
此の事を聞て云く、「この人既に犯せ
る所重し。我等同く不可交坐ず」と。
   Subite la bonzo peziĝis sur la dorso de la demonino, kiu pli kaj pli descendis
teren.   Fine ŝi ne povis teni lin kaj foriris forlasinte lin.  Jam tute sobra, la bonzo tamen ne sciis, kien li alvenis.  Tiam li aŭdis sonorilon de templo.  Li iris cele al la sonoro kaj trovis la templon.   Li frapis kaj malfermiĝis la pordo.    La bonzo eniris kaj senkaŝe rakontis sian travivaĵon.  La bonzoj en la templo asertis, ke li pekis tro grave por resti kaj sidi inter ili.

  其の時に、一人の上座の僧有て云く、
「此の人は既に鬼神の為に被嬈たる也。
更に本の心に非じ。何況や、法花経の
威力を顕せる人也。然れば、速に寺
に留めて可令住き也」と云て、僧に女鬼
を犯せる失を懴悔せさせけり。僧、本の
栖の寺を語るに、其の所の去れる間を
計ふれば、二千余里也。僧、此の寺に住
する間に、本の里の人自然ら来り会て、
此の由を聞て、僧を本の所へ帰し送りて
けり。
   Tiam unu altranga bonzo diris:"Tiu ĉi homo estis sorĉita de demono kaj perdis konscion.  Cetere li pruvis la efikon de Sadarmapundarika Sutro.  Tial li restu kaj vivu en nia templo."  Kaj li ordonis la bonzon pentofari pro la adulto.  La bonzo rakontis pri la hejma templo kaj oni taksis dumil rioj la distancon inter du temploj. Dum li restis en la templo, lin hazarde vizitis homo el lia hejmloko. Aŭdinte pri la afero tiu akompanis lin hejmen.

  此れを以て思ふに、法花経の霊験不可
思議なり。女鬼有て、僧を本所に将行
て噉むが為に、負て二千余里の間を一
時に飛て渡ると云へども、僧、法花経を
諳誦せるに依て、忽に重く成て、棄て
ゝ去ること、此れ希有也となむ語り伝へ
たるとや。
   La rakonto bone pruvas la efikon de Sadarmapundarika Sutro.  La demonino povis flugi dumil riojn por manĝi bonzon en sia nesto. Sed kiam la bonzo recitis Sadarmapundarikan Sutron, li tuj peziĝis kaj ŝi devis lasi lin kaj foriri.  Tio estis mirinda afero. Jen tiel oni rakontis al ni.

*僧、羅刹女の為に嬈乱せられしに法花
  の力に依りて命を存らへたる語
*嬈【女+繞-糸】嬈(にょう、
  なやむ)補助漢字26区16点
*噉【口+敢】噉(くらう)
*搔【掻の本字】搔(そう、かく)
  補助漢字32区43点
*夜の始め:初夜、午後8時ごろ。仏寺で
   勤行する時刻。
*里: 距離の単位。約500mから約4kmま
  で時代と所により異なる。
*Ĉirkaŭ la oka nokte oni recitas sutron
   en budhana templo.
*rio: unuo de distanco. Ĝi varias de 500
   metroj ĝis 4 kilometroj laŭ tempo
   kaj loko.

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次