今は昔の物語集目次

今昔物語集 エスペラント対訳
『漢武帝、以張騫令見天河水上語』


今は昔の物語 第10巻第4話
漢武帝、以張騫
    令見天河水上語
(かんのぶてい、ちょうけんをもて
あまのかわのみなかみをみせたること)
Antaŭ longa tempo n–ro 4 el vol. 10
Udi, la imperiestro de Han–dinastio
  sendis Ĝang Ĉjan al la fonto
  de la Ĉiela Rivero

         tradukis: SIMATANI Takesi

  今は昔、震旦(しんだん)の漢の武帝の代に、張騫(ちょうけん)と云ふ人有りけり。天皇、其の人を召して、「天河(あまのかわ)の水上(みなかみ)を尋ねて参れ」と仰せ給ひて遣(つかわ)しければ、張騫、宣旨を奉(うけたまわ)りて、浮木に乗りて河の水上を尋ね行きければ、遥かに行き行て一の所に至れり。其の所、見も知らぬ。そこに、常に見る人には似ぬ様したる者、機(はた)をあまた立て布を織る。また、知らぬ翁有りて牛を牽(ひか)へて立てり。

   Antaŭ longa tempo dum la regado
de Udi de Han–dinastio en Ĉinio vivis
homo nomata Ĝang Ĉjan.   La imperi–
estro vokis lin kaj ordonis: "Vizitu la
fonton de la Ĉiela Rivero."   Laŭ la
dekreto Ĝang sur ligna floso supren–
iris la riveron cele al la fonto kaj
atingis iun lokon.  Li ne sciis, kie li
estas.  Per multaj teksiloj teksis virino
kun neordinara aspekto.  Kaj nekonata
maljunulo trenis bovon.


  張騫、「此は何(いか)なる所ぞ」と問ひければ、「此は天河と云ふ所也」と答ふ。張騫、また、「この人々は何(いか)なる人々ぞ」と問ひければ、「我等は此れ、織女(たなばたつめ)・牽星(ひこぼし)となむ云ふ。また、そこは何なる人ぞ」と問ひければ、張騫、「我れをば張騫となむ云ふ。天皇の仰せに依りて、『天河水上、尋ねて参れ』と仰せをかうぶりて来れる也」と答ふれば、この人々、「此こそは天河の水上なれ。今は返りね」と云けるを聞て、張騫返りにけり。

   Ĝang Ĉjan demandis: "Kie estas ĉi
tie?"  La maljunulo respondis: "Ĉi tie
estas la Ĉiela Rivero." Ĝang Ĉjan denove demandis: "Kiuj vi estas?"
La maljunulo diris: "Ni estas la steloj,
Teksistino kaj Bovisto. Kaj kiu vi estas?"
Ĝang Ĉjan respondis: "Mia nomo estas
Ĝang Ĉjan. Mi venis laŭ dekreto de la imperiestro, ke mi vizitu la fonton
de la Ĉiela Rivero." Tiam la maljunulo diris:  "Ĉi tie ja estas la fonto de la
Ĉiela Rivero.  Tial vi nun povas tuj reiri!"  Kaj Ĝang Ĉjan reiris.


  然(さ)て、天皇に奏して云く、「天河の水上を尋ねて罷りて侍りつ。一の所に至りたれば、織女は機を立てて布を織り、牽星は牛を牽へて、『此なむ天河の水上』と申しつれば、それより罷り返りたる也。所の様、常にも似ざりつ」と。

 
   Ĝang Ĉjan raportis al la imperiestro:
"Mi atingis la fonton de la Ĉiela Rivero.
Mi vizitis la lokon, kie la Teksistino
teksas per teksiloj kaj la Bovisto trenas
bovon. Li diris, ke tie ja estas la fonto
de la Ĉiela Rivero.  Tial mi revenis.
La loko ne similas al la ordinaraj."


  然(さ)て、張騫いまだ返り参らざりける時に、天文の者、七月七日に参りて、天皇に奏しける様、「今日、天河の辺(ほとり)に知らぬ星出来たり」と。天皇、此れを聞き給ひて、怪しび思ひ給ひけるに、この張騫が返り来りて申しける言を聞き給ひてぞ、「天文の者の『知らぬ星出来たり』と申しヽは、張騫が行きたりけるが見えける也けり。実(まこと)に尋ねて行きたりけるにこそ」と信じ思ひ給ひける。

   Antaŭ ol Ĝang Ĉjan revenis, la sepan
de julio al la imperiestro venis kaj
raportis astronomo: "Hodiaŭ ĉe la Ĉiela
Rivero aperis nova stelo."  La imperi–
estro vidis tion stranga.  Kiam revenis
kaj raportis Ĝang Ĉjan, li kredis:  "La
nova stelo trovita de la astronomo estis
Ĝang Ĉjan!    Li vere atingis la Ĉielan
Riveron!"


  然れば、天河は天に有れども、天に昇らぬ人もかくなむ見えける。此れを思ふに、かの張騫もいと只者(ただもの)には非ざりけるにやとぞ。世の人疑ひけるなむ語り伝へたるとや。

   Kvankam la Ĉiela Rivero brilas en la
ĉielo, ankaŭ surtera homo aspektis kiel
stelo.    Oni supozis, ke Ĝang Ĉjan ne
estas ordinara homo.      Jen tiel oni
rakontis al ni.


*今昔物語10巻4話漢武帝、以張騫令見
  天河水上語
*漢: 中国の王朝。前漢(202a.K.-8),首都
  長安。後漢(25-220),首都洛陽
*漢の武帝: (156a.K.-87a.K.;在位141a.K.
  -87a.K.)前漢7代,劉徹,領土を拡大。
*張騫(-114a.K.): ,漢の武帝が大月氏・
  西域などへ派遣した使節
*天河: 天の河、または中国の地上を
  流れる黄河。
*織女と牽星: ベガとアルタイル。伝説
  で織女=織り姫と牽牛=彦星は夫妻。


*Udi: la sepa imperiestro de Han
  dinastio(156 a.K.-87 a.K., 141a.K.-
  sur trono)  Li konkeris plej multe.
*Han–dinastio: Ĉina dinastio, kiun oni
  dividas en la Okcidentan(202 a.K.-
  8, kun la ĉefurbo Ĉang'an) kaj la
  Orientan(25-220, ĉefurbo Lŭojang)
*Ĝang Ĉjan(-114a.K.): Udi sendis lin
  al la Okcidenta Regiono, nome al la
  mez–aziaj landoj..
*Ĉiela Rivero: Lakta Vojo aŭ la Flava
  Rivero(黄河), la ĉina surtera rivero,
  kiun oni identigis kun la Lakta Vojo.
*Teksistino kaj Bovisto: Vego kaj
  Altairo, kiuj brilas ambaŭflanke de
  la Ĉiela Rivero.  En azia legendo la
  steloj estas geedzoj kaj renkontiĝas
  la sepan de julio, unu fojon jare.

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次