今は昔の物語集目次

今昔物語集 第第10巻第5話 エスぺラント対訳
『漢の前帝の后王照君、胡国に行ける語』


今は昔の物語 第10巻第5話
漢の前帝の后王照君、
  胡国に行ける語

(かんのぜんていのきさき
わうせうくんごこくにゆけること)

Antaŭ longa tempo n–ro 5 el vol. 10
Al Nordo iris Vang Ĝaŭĉun,
unu el la edzinoj de Jŭan, la
imperiestro de Han–dinastio.

         tradukis: SIMATANI Takesi

  今昔、震旦の漢の前帝の代に、天
皇、大臣・公卿の娘の形ち美麗に、有
様微妙きを撰び召つヽ見給て、宮の内
に皆居へて、其の員四五百人と有けれ
ば、後には余り多く成て、必ず見給ふ
事も無くてぞ有ける。

   Antaŭ longa tempo en Ĉinio Jŭan,
la imperiestro de Han–dinastio, selekte
venigis plej belajn el la filinoj de la
ministroj kaj nobeloj. Li vidis kaj metis
ĉiujn en sia haremo. Kiam ilia nombro
atingis kvar aŭ kvincent kaj superflua,
jam ne ĉiun vidis lia moŝto.


  而る間、胡国の者共、都に参たる事
有けり。此れは、夷の様なる者共也け
り。此れに依て、天皇より始め大臣・
百官、皆、此の事を繚て議するに、
思ひ得たる事無し。但し、一人の賢き
大臣有て、此の事を思ひ得て申ける様、
「此の胡国の者共の来れる、国の為に
極て不宜ぬ事也。然れば、構へて、此
等を本国へ返し遣む事は、此の宮の内
に徒に多く有る女の、形ち劣ならむ
一人、彼の胡国の者に可給き也。然ら
ば、定めて喜むで返なむ。更に此れ
に過たる事不有じ」と。


   Dume al la metropolo venis senditoj
de la Nordaj Nomadoj.  Ili estis kvazaŭ
barbaroj.   La imperiestro, la ministroj
kaj la tuta burokrataro cerbumis kaj
diskutis pri ili vane.  Tiam unu saĝa
ministro ekhavis bonan ideon kaj
proponis al la imperiestro: "Estas grava
nacia krizo la alveno de la nomadoj. Por
reirigi ilin al ilia propra lando, vi devos
donaci al ili unu ne tre belan el la
superfluaj virinoj en la haremo.  Kun
virino ili certe reiros kun ĝojo.  Alian
pli bonan solvon oni ne povos trovi."


  天皇、此の事を聞給て、「然も」と
思給ければ、自ら此等を見て、其の
人をと定め可給けれども、此の女人共
の多かれば、思ひ煩ひ給ふに、思ひ得
給ふ様、「数の絵師を召て、此の女人
共を見せて、其の形を絵に令書めて、
其れを見て、劣ならむを胡国の者に与
へむ」と思ひ得給て、絵師共を召て、
彼の女人共を見せて、「其の形共を絵
に書て持参れ」と仰せ給ければ、絵師
共此れを書けるに、此の女人共、夷の
具と成て、遙に不知ぬ国□に行なむず
る事を歎き悲て、各我も我もと絵
師に、或は金銀を与へ、或は余の諸
の財を施しければ、絵師、其れに耽
て、弊き形をも吉く書成して持参た
りければ、其の中に、王照君と云ふ女
人有り、形ち美麗なる事余の女に勝た
りければ、王照君は我が形の美なるを
憑て、絵師に財を不与ざりければ、
本の形の如くにも不書ずして、糸と
賤気に書て持て参りければ、「此の人
を可給べし」と被定にけり。

  Tiun proponon lia moŝto trovis bona.
Kvankam li volis mem vidi ĉiujn virinon por decidi, kiu estu sendota, tro multe
da ili vivis en la haremo. Li cerbumis
kaj trovis bonan ideon:    "Mi venigu
multe da pentristoj.   Ili vidu kaj faru
portretojn de la virinoj. El la bildoj mi
elektu malpli belan por doni al la nordaj
nomadoj.    Li venigis pentristojn kaj
ordonis montrante la virinojn: "Pentru
kaj prezentu iliajn portretojn." Dum la
pentristoj laboris, la virinoj timis esti
sendota al fora kaj fremda lando kaj
fariĝi ludilo de barbaroj.    Ĉiu el la
virinoj donis oron,  arĝenton aŭ alian
riĉaĵon al la pentristoj,  kiuj koruptite
pentris kaj prezentis eĉ malpli  belajn
tre belaj.   En la haremo vivis virino
nomata Vang Ĝaŭĉun.  Ŝi fieris, ke ŝi
estas pli bela ol la aliaj kaj ne  donis
riĉaĵon al pentristo.     Li pentris kaj
prezentis ŝin ne ĝusta, sed tre aĉa. La imperiestro decidis ŝin fordonaci.


  天皇、怪び思給て、召て此れを見
給ふに、王照君、光を放つが如くに実
に微妙し。此れは玉の如く也、余の女
人は皆土の如く也ければ、天皇、驚き
給て、此れを夷に給はむ事を歎き給
ける程に、日来を経けるに、夷は、
「王照君をなむ可給き」と自然ら聞て、
宮に参て其の由を申ければ、亦、改
め被定る事無くて、遂に王照君を胡国
の者に給てければ、王照君を馬に乗せ
て胡国へ将行にけり。

   La imperiestro,  suspektanta   kaj
skrupula, venigis kaj trovis ŝin brilante
plej bela.    Ŝi estas gemo kaj la aliaj
virinoj estas ŝtonoj.   Dum li bedaŭris
donaci ŝin al la barbaroj, pasis tagoj kaj
la nomadoj eksciis,  ke ili ricevos Vang
Ĝaŭĉun.  Ili vizitis la palacon por dank–
esprimi kaj al li jam estis neeble ŝanĝi
la decidon. Fine oni donis Vang Ĝaŭĉun
al la nomadoj,  kiuj kondukis  ŝin  sur
ĉevalo al la Nordo.

  王照君、泣き悲むと云へども、更に
甲斐無かりけり。亦、天皇も王照君を
恋ひ悲び給て、思ひの余りに、彼王照
君が居たりける所に行て見給ければ、
春は、柳、風に靡き、鶯、徒に鳴き、
秋は、木の葉、庭に積りて、檐の□隙
無くて物哀なる事、云はむ方無かりけ
れば、弥よ恋ひ悲び給けり。

   Vang Ĝaŭĉun ĝeme ploradis. Sed
jam nenio povis ŝanĝi ŝian destinon. 
Ankaŭ la imperiestro sopiris ŝin kaj
vizitis la lokon,   kie ŝi vivis en la
palaco.  Salikoj flirtis en vento. Tede
kantis ugvisoj.   Aŭtune falintaj folioj
kolorigis la korton.   De la tegmento–
rando pendis polipodioj. Lian malĝojon
pliigis eleganteco de ŝia loko.

  彼の胡国の人は王照君を給はりて、
喜むで、琵琶を弾き、諸の楽を調
べてぞ将行ける。王照君、泣き悲び乍
ら、此れを聞てぞ少し噯む心地しけ
る。既に本国に将至にければ、后と
して傅けること無限し。然れども、
王照君の心は更に不遊やも有けむ。

   La nordaj nomadoj ĝoje ricevis Vang
Ĝaŭĉun kaj reiris kun ŝi ludante  bivon
kaj multajn aliajn instrumentojn.     La
muziko  iom  mildigis  ŝian  malĝojon.
Kiam ŝi atingis la nomadan landon, oni
respektis kaj zorgis ŝin kiel reĝedzinon.
Ĉu ŝi tamen konsoliĝis de tio?


  此れ、形を憑て絵師に財を不与ざ
るが故也とぞ、其の時の人謗けるとな
む語り伝へたるとや。

  Tiamaj homoj riproĉis ŝin, ke ŝi mem
kaŭzis tion kun fiero pri sia beleco  ne
donante riĉaĵon al la pentristo.  Jen tiel
oni rakontis al ni.



今昔物語10巻5話漢前帝后王照君、
  行胡国語
*漢前帝: 第八代元帝( ?-前33)の誤り。
*王昭君: 前漢の元帝の宮女で、前33年
  に匈奴の呼韓邪単于に贈与された。
  呼韓邪は三年後に死に、彼の息子が
  皇后である王昭君を含むハーレムを
  継承した。王昭君は彼のために二人
  の娘を産んだ。 
*一人: 実際に胡国に送られた宮女は
  五人だったという。
*胡国の者共: 匈奴。前3世紀から後5世
  紀に北方の草原地帯に住む遊牧民族
  が中国を脅かした。彼らは4世紀に
  ヨーロッパに侵入して民族大移動の
  端緒となったフン族と同族という。
*琵琶: 東アジアのリュート型弦楽器。
*=二の字点、ゆすり点;JIS第3-1面
  2区22点
*噯【口+愛】噯(あい,おくび)
  補助漢字22区48点

*Jŭan( ?-33 a.k. 元帝。前帝は誤り):
  La oka imperiestro de la Okcidenta
  Han–dinastio(西漢=前漢).
*Vang Ĝaŭĉun(Wang Zhaojun, 王昭君。
  王照君は誤り): Unu el la virinoj en
  la haremo de Jŭan,  kiu donacis ŝin
  al Huhanŝie, la huna reĝo.    Ĉu ŝi
  estis feliĉa? Certe jes! Ĉar en Ĉinio
  la imperiestro neniam vidis ŝin, dum
  tie en la nordo ŝi  estis  amata  de
  Huhanŝie kaj post lia  morto  ankaŭ
  amata de ties filo, la nova reĝo,  al
  kiu ŝi naskis du filinojn.
*unu: Fakte oni sendis kvin virinojn.
*Nordaj Nomadoj: De la 3a jarcento a.k.
  ĝis la 5a jarcento foje minacis Ĉinion
  la nomadoj, kiuj loĝis en la norda
  stepo.  Oni diras, ke apartenis al la
  sama popolo ili kaj tiuj hunoj, kiuj en
  la 4a jarcento penetradis Eŭropon kaj
  kaŭzis la Popol–migradon.
  Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Hunoj
*bivo: liuto en la orienta Azio.

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次