今は昔の物語 第10巻第5話 漢の前帝の后王照君、 胡国に行ける語 (かんのぜんていのきさき わうせうくんごこくにゆけること) |
Antaŭ longa tempo n–ro 5 el vol. 10 Al Nordo iris Vang Ĝaŭĉun, unu el la edzinoj de Jŭan, la imperiestro de Han–dinastio. tradukis: SIMATANI Takesi |
今は昔、震旦(しんだん)の漢の前帝の代に、天皇、大臣・公卿の娘の形美麗に、有様微妙(ありさまめでた)きを撰び召しつヽ見給ひて、宮の内に皆居(す)へて、其のかず四五百人と有りければ、のちには余り多く成りて、必ず見給ふ事も無くてぞ有りける。 |
Antaŭ longa tempo en Ĉinio Jŭan, la imperiestro de Han–dinastio, selekte venigis plej belajn el la filinoj de la ministroj kaj nobeloj. Li vidis kaj metis ĉiujn en sia haremo. Kiam ilia nombro atingis kvar aŭ kvincent kaj superflua, jam ne ĉiun vidis lia moŝto. |
而(しか)る間、胡国(ごこく)の者ども、都に参りたる事有りけり。此れは、夷(えびす)の様なる者ども也けり。此れに依りて、天皇より始め大臣・百官、皆、此の事を繚(あつか)ひて議するに、思ひ得たる事無し。但し、一人の賢き大臣有りて、此の事を思ひ得て申しける様、「此の胡国の者どもの来たれる、国の為に極めてよからぬ事也。然(さ)れば、構へて、此等を本(もと)の国へ返し遣らむ事は、此の宮の内に徒(いたずら)に多く有る女の、形(かたち)劣りならむ一人、かの胡国の者に給ふべき也。然らば、定めて喜むで返りなむ。更に此れに過ぎたる事有らじ」と。 |
Dume al la metropolo venis senditoj de la Nordaj Nomadoj. Ili estis kvazaŭ barbaroj. La imperiestro, la ministroj kaj la tuta burokrataro cerbumis kaj diskutis pri ili vane. Tiam unu saĝa ministro ekhavis bonan ideon kaj proponis al la imperiestro: "Estas grava nacia krizo la alveno de la nomadoj. Por reirigi ilin al ilia propra lando, vi devos donaci al ili unu ne tre belan el la superfluaj virinoj en la haremo. Kun virino ili certe reiros kun ĝojo. Alian pli bonan solvon oni ne povos trovi." |
天皇、此の事を聞き給ひて、「然(さ)も」と思ひ給ひければ、自(みずか)ら此等を見て、其の人をと定め給ふべけれども、此の女人どもの多かれば、思ひ煩ひ給ふに、思ひ得給ふ様、「数(あまた)の絵師を召して、此の女人どもを見せて、其の形を絵に書かしめて、其れを見て、劣りならむを胡国の者に与へむ」と思ひ得給ひて、絵師どもを召して、かの女人どもを見せて、「其の形どもを絵に書きて持て参れ」と仰せ給ひければ、絵師ども此れを書きけるに、此の女人ども、夷(えびす)の具と成りて、遙に知らぬ国□に行きなむずる事を歎き悲しみて、おのおの我も我もと絵師に、或(あるい)は金銀(こんごん)を与へ、或は余(ほか)のもろもろの財(たから)を施(せ)しければ、絵師、其れに耽(たしび)て、弊(つたな)き形をも吉(よ)く書き成して持て参りたりければ、其の中に、王照君(おうしょうくん)と云ふ女人有り、形美麗なる事余(ほか)の女に勝(まさ)りたりければ、王照君は我が形の美なるを憑(たの)みて、絵師に財(たから)を与へざりければ、本(もと)の形の如くにも書かずして、いと賤(あや)し気に書きて持て参りければ、「此の人を給はるべし」と定められにけり。 |
Tiun proponon lia moŝto trovis bona. Kvankam li volis mem vidi ĉiujn virinon por decidi, kiu estu sendota, tro multe da ili vivis en la haremo. Li cerbumis kaj trovis bonan ideon: "Mi venigu multe da pentristoj. Ili vidu kaj faru portretojn de la virinoj. El la bildoj mi elektu malpli belan por doni al la nordaj nomadoj. Li venigis pentristojn kaj ordonis montrante la virinojn: "Pentru kaj prezentu iliajn portretojn." Dum la pentristoj laboris, la virinoj timis esti sendota al fora kaj fremda lando kaj fariĝi ludilo de barbaroj. Ĉiu el la virinoj donis oron, arĝenton aŭ alian riĉaĵon al la pentristoj, kiuj koruptite pentris kaj prezentis eĉ malpli belajn tre belaj. En la haremo vivis virino nomata Vang Ĝaŭĉun. Ŝi fieris, ke ŝi estas pli bela ol la aliaj kaj ne donis riĉaĵon al pentristo. Li pentris kaj prezentis ŝin ne ĝusta, sed tre aĉa. La imperiestro decidis ŝin fordonaci. |
天皇、怪しび思ひ給ひて、召して此れを見給ふに、王照君、光を放つが如くに実(まこと)に微妙(めでた)し。此れは玉の如く也、余(ほか)の女人は皆土の如く也ければ、天皇、驚き給ひて、此れを夷に給はむ事を歎き給ひける程に、日来(ひごろ)を経(へ)けるに、夷は、「王照君をなむ給はるべき」とおのずから聞きて、宮に参りて其の由を申しければ、亦、改め定めらる事無くて、遂に王照君を胡国の者に給ひてければ、王照君を馬に乗せて胡国へゐて行きにけり。 |
La imperiestro, suspektanta kaj skrupula, venigis kaj trovis ŝin brilante plej bela. Ŝi estas gemo kaj la aliaj virinoj estas ŝtonoj. Dum li bedaŭris donaci ŝin al la barbaroj, pasis tagoj kaj la nomadoj eksciis, ke ili ricevos Vang Ĝaŭĉun. Ili vizitis la palacon por dank– esprimi kaj al li jam estis neeble ŝanĝi la decidon. Fine oni donis Vang Ĝaŭĉun al la nomadoj, kiuj kondukis ŝin sur ĉevalo al la Nordo. |
王照君、泣き悲しむと云へども、更に甲斐無かりけり。亦、天皇も王照君を恋ひ悲しび給ひて、思ひの余りに、かの王照君が居たりける所に行きて見給ひければ、春は、柳、風に靡(なび)き、鶯、徒ゞ(つれづれ)に鳴き、秋は、木の葉、庭に積りて、檐(のき)のしのぶ隙(ひま)無くて物の哀れなる事、云はむ方無かりければ、いよいよ恋ひ悲しび給けり。 |
Vang Ĝaŭĉun ĝeme ploradis. Sed jam nenio povis ŝanĝi ŝian destinon. Ankaŭ la imperiestro sopiris ŝin kaj vizitis la lokon, kie ŝi vivis en la palaco. Salikoj flirtis en vento. Tede kantis ugvisoj. Aŭtune falintaj folioj kolorigis la korton. De la tegmento– rando pendis polipodioj. Lian malĝojon pliigis eleganteco de ŝia loko. |
かの胡国の人は王照君を給はりて、喜むで、琵琶を弾き、もろもろの楽を調べてぞゐて行きける。王照君、泣き悲びながら、此れを聞きてぞ少し、なぐさむ心地(ここち)しける。既に本(もと)の国にゐて至りにければ、后としてかしづきけること限り無し。然(さ)れども、王照君の心は更にすさまずやも有りけむ。 |
La nordaj nomadoj ĝoje ricevis Vang Ĝaŭĉun kaj reiris kun ŝi ludante bivon kaj multajn aliajn instrumentojn. La muziko iom mildigis ŝian malĝojon. Kiam ŝi atingis la nomadan landon, oni respektis kaj zorgis ŝin kiel reĝedzinon. Ĉu ŝi tamen konsoliĝis de tio? |
此れ、形を憑(たの)みて絵師に財を与へざるが故也とぞ、其の時の人謗(そし)りけるとなむ語り伝へたるとや。 |
Tiamaj homoj riproĉis ŝin, ke ŝi mem kaŭzis tion kun fiero pri sia beleco ne donante riĉaĵon al la pentristo. Jen tiel oni rakontis al ni. |
今昔物語10巻5話漢前帝后王照君、 行胡国語 *漢前帝: 第八代元帝( ?-前33)の誤り。 *王昭君: 前漢の元帝の宮女で、前33年 に匈奴の呼韓邪単于(こかんやぜん う)に贈与された。呼韓邪は三年 後に死に、彼の息子が皇后である 王昭君を含むハーレムを継承した。 王昭君は彼のために二人の娘を産 んだ。 *一人: 実際に胡国に送られた宮女は 五人だったという。 *胡国の者共: 匈奴。前3世紀から後5世 紀に北方の草原地帯に住む遊牧民族 が中国を脅かした。彼らは4世紀に ヨーロッパに侵入して民族大移動の 端緒となったフン族と同族という。 *琵琶: 東アジアのリュート型弦楽器。 |
*Jŭan( ?-33 a.k. 元帝。前帝は誤り): La oka imperiestro de la Okcidenta Han–dinastio(西漢=前漢). *Vang Ĝaŭĉun(Wang Zhaojun, 王昭君。 王照君は誤り): Unu el la virinoj en la haremo de Jŭan, kiu donacis ŝin al Huhanŝie, la huna reĝo. Ĉu ŝi estis feliĉa? Certe jes! Ĉar en Ĉinio la imperiestro neniam vidis ŝin, dum tie en la nordo ŝi estis amata de Huhanŝie kaj post lia morto ankaŭ amata de ties filo, la nova reĝo, al kiu ŝi naskis du filinojn. *unu: Fakte oni sendis kvin virinojn. *Nordaj Nomadoj: De la 3a jarcento a.k. ĝis la 5a jarcento foje minacis Ĉinion la nomadoj, kiuj loĝis en la norda stepo. Oni diras, ke apartenis al la sama popolo ili kaj tiuj hunoj, kiuj en la 4a jarcento penetradis Eŭropon kaj kaŭzis la Popol–migradon. Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Hunoj *bivo: liuto en la orienta Azio. |