今は昔の物語 第10巻第24話 震旦の賈誼、死にて後墓に 於いて文を子に教へたる語 (しんだんのかぎ、しにてのちはかに おいてもんをこにをしへたること) |
Antaŭ longa tempo n–ro 24 el vol. 10 Gia Ji en Ĉinio post sia morto instruis legi la filon ĉe la tombo tradukis: SIMATANI Takesi |
今昔、震旦 |
Antaŭ longa tempo dum la regado de Han–dinastio en Ĉinio vivis homo nomata Gia Ji. Tre saĝa li komprenis ian ajn dokumenton. |
一人の男子有り。名をば薪![]() |
Li havis filon nomatan Ŝin(Xin). Gia Ji mortis, dum Ŝin estis ankoraŭ infano kaj ne lernis legi kaj skribi. "Kiel mi povus vivi sen legi kaj skribi?" Nokte kun ĉagreno Ŝin vizitis la tombon de la patro. Al la tombo li plendis multe kaj kultis plorante. |
其の時に、賈誼、子の薪![]() |
Tiam, vidinte sian filon, Gia Ji elvenis kaj diris: "Vi devos lerni legi kaj skribi!" Ŝin respondis: "Mi mem volas lerni. Kiu tamen volus instrui min?" Gia Ji diris: "Se vi volas lerni, venu ĉi tien nokte, kiel vi nun faras. Mi mem instruos vin." |
然れば、薪![]() |
Tiel post tio nokte Ŝin vizitadis la tombon kaj lernis legi kaj skribi laŭ la konsilo de la patro. Pasis dekkvin jaroj kaj li jam estis sperta en ofico. La reĝo aŭdinte la aferon venigis kaj dungis lin. Ĉar li evidentiĝis vere sperta oficisto, oni konfidis gravajn taskojn kaj Ŝin fariĝis eminentulo. |
其の後は、薪 |
Post lia sukceso Gia Ji jam neniam plu aperis antau Ŝin, kiam li vizitis la tombon. Estas miraklo, ke post sia morto Gia Ji aperis antaŭ la filo kaj edukis lin por ke la filo sukcesu en sia kariero. Jen tiel oni rakontis al ni. |
*今昔物語10巻24話震旦賈誼、 死後於墓文教子語 *賈誼: 前漢第5代文帝(前202年-前157年 在位前180年-前157年)に仕え、改革を 進言した。 * ![]() <img src="l/l_yusuri.png"> |
*Gia Ji (Jia Yi 賈誼): Oficisto de Vendi (Wendi 文帝, 202 a.K.-157 a.K., 180 a.K. - sur trono kiel la 5a imperi– estro de Handinastio). Li proponis multajn reformojn. |