今は昔の物語集目次

今昔物語集 エスペラント対訳
『震旦国王、行江鉤魚見大魚怖返語』


今は昔の物語 第10巻第28話
震旦の国王、江に行て魚を鉤りしに
  大きなる魚を見て怖れて返れる語
(しんだんのこくわう、えにゆきて
  うををつりしにおほきなるうををみて
  おそれてかへれること)


Antaŭ longa tempo n–ro 28 el vol. 10
Ĉina reĝo timigite de granda fiŝo
  redonis la kaptitajn al riverego.

         tradukis: SIMATANI Takesi

  今昔、震旦の□□代に、国王、大
臣・公卿及び百官を曳将て、□と云ふ
大なる江有る所に行幸して、魚を鉤
て逍遥する事有けり。
   Antaŭ longa tempo en Ĉinio dum la jaroj de XX la reĝo kun ministroj–nobeloj kaj burokrataro foje ekskursis kaj fiŝis en iu loko ĉe la riverego nomata X.

  忽に江の辺に多の屋を造て、其
の荘り、美麗を尽せり。而る間、魚多
く鉤り得たる事、其の員を不知ず。然
れば、国王、此れを見て、大臣・公卿
と共に興じ給ふ事無限し。然れば、此
の多の魚を膾に造て、種〻に調へ
備へて食し給はむと為る間に、既に日
晩方に成ぬ。
   Senprokraste oni konstruis multajn domojn kaj ornamis ilin plej bele.   Dume oni kaptis sennombrajn fiŝojn.  Vidante tion la reĝo senlime amuzis sin kun ministroj–nobeloj. Kiam oni hakadis multe da tiuj
fiŝoj kaj pretigadis diversajn frandaĵojn por manĝo, jam estis vespero.

  其の時に、江の面を見れば、水の上
極て怖し気に成る。国王より始めて
諸の人、此れを見て怪むで、恐ぢ怖
る事無限し。而る間、忽に水の中よ
り浮び出づる者有り。諸の人、此れを
見るに、大なる魚の形也。長さ一丈余
り也。其れ、魚の形也と云へども、頭
を見れば、童の頭也。眼きらめきて甚
だ怖し。鼻・口、皆有て、人の如し。
国王に向て、音を挙て申して云く、
「悲哉。今日、国王、此の江に来り
給て、多の魚を殺し給へり。願くは、
君、此より後殺生し給ふ事無れ」と云
ふ音、極て怖し。残の魚をも、作れ
る膾をも、皆、江の中に投げ棄つ。
   Tiam oni trovis surfacon de la riverego terure minaca. La reĝo kaj liaj vasaloj vidis tion groteska kaj ili senlime timis.  Dume subite io supriĝis de profundaĵo.  La vasaloj trovis, ke ĝi aspektas grandega fiŝo.  Ĝi estis longa pli ol unu ĵoon. Kvankam kun korpo de fiŝo, ĝia kapo estis de knabo. La okuloj glimis kaj terure timigis. Ĝi havis ankaŭ nazon kaj buŝon samajn kiel homo.  Al la reĝo ĝi alparolis: "Ve! Hodiaŭ la reĝo venis al la rivero kaj mortigis multe da
fiŝoj!   Mi deziras, ke lia moŝto ne mortigu plu!" Ĝia voĉo estis tre terura.  En la riveron oni forĵetis kaj la restintajn
fiŝojn kaj la hakaĵojn.

  其の膾、江の中に入て各生きて、
水の中に入ぬ。其の後、此の大魚も、
水の中に曳き入ぬれば、不見ず成ぬ。
其の時に、国王弥よ怖れ、忽に大臣・
百官を引て、宮に還給ひにけりとなむ
語り伝へたるとや。
  En akvo la hakaĵoj reviviĝis kaj ek–
naĝis.  Poste la granda fiŝo subakviĝis kaj malaperis. Tiam la reĝo tute terurita foriris al la palaco kun ministroj kaj burokrataro.  Jen tiel oni rakontis al ni.

*震旦の□□代に: 王朝名欠字。
*〻=二の字点、ゆすり点;JIS第3-1面 2区22点
*丈: 長さの単位。尺の10倍。日本では
  約3m。中国では2m弱。
*X: mankas literoj en la originala teksto.
*ĵoo: mezurunuo de longo, ĉirkaŭ 3
  metroj en Japanio, malpli ol 2 metroj
  en Ĉinio.

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次