今は昔の物語 第16巻第37話 清水二千度詣男、 打入双六語 (きよみずににせんどまうでしたる をとこ、すぐろくにうちいれたること) |
Antaŭ longa tempo n–ro 37 el vol. 16 Pro veto oni transdonis gracon de dumil vizitoj al la templo Kiyomizu tradukis: SIMATANI Takesi |
今昔、京に、有 けり。為 けるを見て、清水 |
其の後、幾 許 けり。二千度詣 物の無かりけるを、□□強 ば、思ひ侘 無し。只今貯へたる物とては、清水の 二千度詣 たさむ」と云へば、傍 共 けり。嗚呼 勝 二千度詣 の□□、「□□□」云へば、勝侍 云く、「否 潔□□□□御前にして事の由 ![]() て渡せば、請取 「糸吉 精進 負侍を、「然は、去来 へば、負侍、「嗚呼 と思て、共に参 て、渡由 して、師の僧を呼 申させて、「某 ![]() たりければ、勝侍請取 其後 たる侍、不思懸 獄 忽 人の徳を蒙 じて、楽
Baldaŭ poste li vetludis triktrake kun alia samurajo servanta por la sama mastro. Multe malgajnis la ludon la samurajo de dumil vizitoj. Nenion li havis por kvitigi la ŝuldon. Al sen–indulga pagopostulado de la venkinto la samurajo proponis sen alia ideo: "Mi havas nenion krom dumil vizitoj al Kiyomizu. Mi transdonos la gracon al vi." Observantoj mokis:"Tio estas fraŭdo tute sensenca!" Sed la venkinto akceptis la proponon. "Tre bone. Donu al mi la dumil vizitojn, kaj neniiĝos via ŝuldo." La vizitinto deklaris "Nun mi donas la gracon al vi." Sed al tio la venkinto ne konsentis. "Ne, simplaj vortoj ne sufiĉas. Post tritaga abstinado ni devas ĵurdeklari antaŭ Avalokiteŝvaro. Transdonu al mi konfirmilon, ke vi certe cedas al mi la gracon kaj tintigu sonorilon. Tiam mi certe ricevos la gracon." La samurajo konsentis. "Tre bone, estu tiel." Ili do komencis abstini. Post tri tagoj la venkinta samurajo instigis la venkiton. | "Ni iru antaŭ budhon." La venkito akompanis lin pensante: "Li estas stulta idioto." Sekvante instrukciojn de la venkinto la samurajo skribis konfirmilon. Antaŭ Avalokiteŝvaron ili venigis gvidan bonzon kaj priĵuris antaŭ li. La samurajo transdonis konfirmilon, ke li certe cedis gracon de dumil vizitoj pro veto de triktrako. La venkinta samurajo ricevis ĝin kaj profunde riverencis. Baldaŭ poste la cedinta samurajo estis arestita kaj malliberigita pro kompromitiĝo. Dume la ricevinto tuj edziĝis al riĉulino kaj ekĝuis favoron de neatendita persono. Li prosperis, ĉar li fariĝis tre riĉa kaj akiris ŝtatan postenon. |
三宝は目には不見給 誠の心を至 の哀れと思 |
Kvankam oni ne povas vidi la Tri Trezorojn, Avalokiteŝvaro certe simpatiis al tiu, kiu sincere kaj fide ricevis gracon. |
聞く人、此の請取 したる侍をば ![]() へたるとや。 |
Aŭdinte pri la afero oni laŭdis la ricevinton kaj riproĉis la cedinton de la graco. Jen tiel oni rakontis al ni. |
*〻=JIS第3_1面2区22点【二の字点;ゆすり点】 * ![]() GT67404番(たしか) <img src="../l/l_gt67404.png"> *【立心偏+西の下に心】にくむ <img src="l/l_gt73281.png"> *□: 欠字。 *千度詣: 社寺に千回参詣すると願いが かなうと信じられていた。 *金打: 約束を守る証拠に、刀の刃や鉦 を打ち合せること。 *観音: 観世音菩薩 *三宝: 仏法僧。ここでは仏(と菩薩) |
*milfojaj vizitoj: Oni kredis, ke deziro realiĝas pro milfojaj vizitoj al templo. *fraptintigi: Oni tintigis frapinte glavojn aŭ sonorilon por ĵurpromesi. *Avalokiteŝvaro: la bodisatvo multe amata. *la Tri Trezoroj: la budho, la vero kaj la kredantaro. Ĉi tie tamen temas pri budho aŭ bodisatvo. |