今は昔の物語 第20巻 第45話 小野篁、情に依り 西三条の大臣を助くる語 (おののたかむら、なさけにより さいさんでうのだいじんをたすくること) 今昔、小野の篁 学生 公 西三条 して、事に触れて篁が為に吉 ひけるを、篁、心の中に喜 年来 の大臣も、大臣に成りぬ。 而 日来 の使 て、罪を定めらるるに、閻魔王宮の臣共 の居並 此 怪しび思ひて居たる程に、篁、笏 て王に申 直 の罪、己 れを聞きて宣 事也と云へども、申し請 し給ふ」と。然れば、篁、此の搦 者に仰せ給ひて、「速 し」と行 活 其の後 に、彼 と云へども、人に語る事無し。只 にも問ふ事無し。 而 居給ふに、宰相篁、兼ねて居たり。又人 無し。大臣、「只今 の事問ひてむ」と、「日来 思ひつる事也」と思ひて、大臣居寄りて、 忍びて篁の宰相に云はく、「月来 無くて申さず。彼の冥途の事、極めて忘 れ難 と。篁、此れを聞 く、「先年の御□□の喜 ば、其の喜 此の事、弥 からず。(吉く)仰せられざりけり。此れ 未だ人の知らぬ事也。」と。大臣此れを 聞きて弥 閻魔王宮の臣也けり、と云ふ事を始めて 知りて、「人の為に直 とぞ諸 而 篁 と人皆知りて、恐 り伝へたるとや。 *小野篁(802-852): 漢学者で詩歌に長じた。 *西三条 大臣になったのは篁の没後で、この話 は史実に合わない。 *閻魔: 死者の罪を裁く地獄の神。 *宰相: 参議(ŝtata konsilisto)の唐名。 *笏: 当時の役人が貴人に報告するときに 手に持った、細長い板。 *□: 漢字表記を期した欠字。『親切』か? *頰【頬の本字】 |
Antaŭ longa tempo n–ro 45 el vol. 20 Ono no Takamura savis la Kancelieron Sai–Sanzyô tradukis: SIMATANI Takesi Antaŭ longa tempo vivis homo nomata Ono no Takamura. Kiam li estis trejnata oficisto, pro iu afero oni akuzis lin. Sai–Sanzyô Yosimi, kiel unu el tiamaj ministroj, pledis por Takamura, kiu multe dankis lin en la koro. Pasis jaroj dum Takamura promiciiĝis al ministro kaj ankaŭ Yosimi al kanceliero. La Kancelieron trafis serioza malsano kaj li mortis post tagoj. Tuj soldatoj de Jamao arestis kaj kondukis lin al la palaco de Jamao, kiu komencis juĝon. Tie inter la vasaloj sidis ankaŭ Ono no Takamura. La Kanceliero miris, ke li ĉe–estas. Tiam Takamura prenis etiketan tabuleton kaj diris al Jamao. "Ĉi tiu japana kanceliero estas sincera kaj bona al aliaj. Mi petus absolvi lian kulpon kaj doni lin al mi." Al tio respondis Jamao. "Kvankam gravas lia kulpo, pro la peto mi donas lin al vi." Tiam Takamura ordonis al la soldatoj, kiuj arestis la Kancelieron. "Tuj resendu lin al lia hejmo." Apenaŭ la Kanceliero sentis sin trenata, li reviviĝis. Poste tago post tago la Kanceliero resaniĝis. Kvankam li miris pri la afero en la Infero, li silentis dum monatoj. Eĉ la ministron Takamura li ne demandis pri tio. Kiam la Kanceliero iris en la kortegon por ceremonio, foje jam sidis Takamura, sed la aliaj forestis. Estas bona ŝanco, pensis la Kanceliero, por demandi pri la mirindaĵo en la Infero. Surgenue li iris al la ministro Takamura kaj flustris: "Monatojn mi ne havis ŝancon demandi vin. Neniam mi forgesis la aferon en la Infero. Kial vi sidis tie?" Takamura ridetis kaj respondis: "Antaŭ jaroj vi savis min kaj por danki al via favoro mi iomete parolis por vi. Al neniu vi tamen rajtas malkaŝi la aferon. Estis prudente, ke al neniu vi parolis." Kun timo la Kanceliero eksciis, ke Takamura ne estas simplulo, sed unu el la vasaloj en la palaco de Jamao. Post la travivaĵo la Kanceliero sincere admonis al ĉiuj: "Estu bona al aliaj." Per si mem diskoniĝis la sekreto, ke Takamura vizitadas la palacon de Jamao kiel vasalo, kaj oni multe timis lin. Jen tiel oni rakontis al ni. *Ono no Takamura(802-852): studanto de ĉinaj klasikaĵoj kaj fama utaisto. *Sai–Sanzyô Yosimi(813-867): Yosimi fariĝis kanceliero nur post la morto de Takamura. Tial la rakonto tute ne konformas al la realo. *Jamao: la reganto de la Infero, kiu juĝas kulpon de mortintoj. *etiketa tabuleto: Tiama oficisto portis lignan tabuleton por raporti al nobelo. |