今は昔の物語 第26巻第17話 利仁将軍若き時、 京より敦賀に五位を将て行く語 (としひとのしやうぐんわかきとき、 きやうよりつるがに、ごゐをゐてゆくこと) |
Antaŭ longa tempo n–ro 17 el vol. 26 Generalo Tosihito en juneco iris de Kioto al Turuga kun kvina–rangulo tradukis: SIMATANI Takesi |
今昔、利仁の将軍と云 |
Antaŭ longa tempo vivis la generalo nomata Tosihito. En juneco kun nomo □□ li laboris por tiama unuaulo. Li loĝis en Etizen, ĉar li edziĝis al filino de tiea potenculo □ no Arihito. |
而 |
En la domego de lia mastro post novjara festeno restintan manĝaĵon oni donis ne al almozuloj, sed al la servistoj de la domo. Tie vivis kvina–rangulo kun posteno kaj longa kariero en la domego. Kiam inter la servistoj frandantaj restaĵon li manĝis dolĉan ignaman kaĉon, li klakis per lango kaj diris: "Ho, kiam mi estos sata de ignama kaĉo!?" Aŭdinte tion, Tosihito demandis:"Via Moŝto, ĉu vi ankoraŭ ne satiĝis de ignamaĵo?" La kvina rangulo respondis: "Neniam!" Tosihito promesis: "Mi satigos vin!" La kvinarang– ulo nur respondis: "Kiel feliĉa mi estos!" |
其後![]() |
Kvar aŭ kvin tagojn poste Tosihito vizitis en la domego la ĉambron de la kvinarangulo, ĉar tiu ĉi ne havis sian domon. "Nun venu kun mi, Via Moŝto," li diris, "ĉar ĉe Higasiyama oni varmigas akvon por bano." La kvinarangulo diris: "Kiel ĝoje! Hieraŭ nokte mi ne povis dormi pro juko de la korpo. Mi tamen ne havas ĉaron." Tosihito diris: "Mi ja venis kun ĉevaloj." "Tre bone!" La kvinarangulo vestis sin per du malpeze vatitaj kimonoj, blugriza hakamo kun streĉitaj finoj jam ŝiritaj, samkolora karigino kun manikoj deglitintaj. Li ne portis subhakamon. Kvankam alta, lia nazo estis ruĝa kaj la truoj humidaj. Certe li ne viŝas nazon. La dorso de lia karigino estis tordita streĉite de obio. Li tamen ne rektigis kaj lasis ĝin ĉifita. Tosihito detenis sin de ridado. Ambaŭ sur ĉevaloj kun la kvinarangulo la unua ili kuris ale al la Riverbordo. La kvina– rangulon sekvis eĉ ne knabaĉo.Kuris kun Tosihito nur armilportisto kaj servisto. |
然 |
Kiam ili pasis la Riverbordon kaj proksimiĝis al Awataguti, la kvinarangulo demandis: "Kie?" Tosihito respondis: "Tuj proksime!" Ili tamen trakuris ankaŭ Yamasina. La kvinarangulo dubis: "Proksime? Jam ni pasis Yamasina!" Tosihito respondis: "Tre baldaŭ ni atingos!" Ili transkuris Sekiyama kaj fine vizitis bonzon de la Templo Mii. La kvinarangulo pensis, ke ĉi tie oni varmigas akvon, kvankam eksterordinare malproksime! Sed li ne trovis varman akvon kaj la ĉefbonzo nur zorgis regali ilin ekskuzante, ke ili abrupte vizitis lin. Nur kiam la kvinarangulo demandis: "Kie estas via varma akvo?", Tosihito konfesis: "Verdire al Turuga mi invitos vin." "Kia frenezulo vi estas!" La kvina– rangulo riproĉis: "Se vi dirus la veron, mi venus kun servistoj. Kiel terure estos iri tiel longe sen miaj homoj!" Tosihito ridegis kaj diris: "Mi unu same valoras kiel mil homoj, ĉu ne?" Certe li pravis. Tial tuj post manĝo ili daŭrigis la vojaĝon. De tie Tosihito portis sur sia dorso korbon da sagoj. |
然![]() ![]() |
Ili kuris plu kaj atingis la bordon ĉe Mitu, kie antaŭ ili aperis vulpo. "Jen alvenis bona mesaĝisto!" Tosihito sur ĉevalo impetis al la vulpo, kiu kiel eble plej rapide kuris, sed pli kaj pli proksimiĝis la persekutanto. De sur la ĉevalo Tosihito pendigis sin, kaptis unu el postaj kruroj de la vulpo kaj fine ĝin levis sur la ĉevalon. Kvankam ŝajne ordinara, la ĉevalo devas esti plej bona, ĉar ĝi ĉaskuris nur mallonge. Kiam la kvinarangulo kure atingis la lokon, Tisihito diris al la vulpo en la mano: "Hej, vulpo, en la nokto atingu mian domon, kaj transdonu mian mesaĝon: Mi revenos hejmen kun gasto neatend– ita. Por renkonti nin je la deka matene morgaŭ al Takasima venu viroj kun du selitaj ĉevaloj. Se vi ne transdonos la mesaĝon.., vulpo, provu, se vi volas. Vi scipovas magion. Nepre en ĉi tiu tago atingu la domon kaj diru al ili!" Nur tiam Tosihito lasis la vulpon. La kvinarangulo ridis: "Kiel malfidindan kurieron vi sendis!" Tosihito respondis: "Vi vidos. Ĝi ne povos nemesaĝi." Fakte la vulpo kuregis antaŭ ili kaj baldaŭ malaperis. |
然![]() |
En tiu nokto ili dormis survoje. De frua mateno ili reveturis kaj je ĉirkaŭ la deka renkontis bandon de dudek aŭ tri– dek. Vidinte ilin Tosihito diris: "La vulpo atingis la domon kaj mesaĝis. Jen la viroj venis renkonti nin!" La kvina– rangulo tamen respondis: "Mi ne estas certa pri tio." Kiam la bando pli kaj pli proksimiĝis, ili deĉevaliĝis. Iu el la viroj kriis: "Vidu lin! Vere li alvenis!" Tosihito ridetis kaj demandis: "Kio okazis al vi?" Viro ŝajne plej veterana elvenis, kiun Tosihito demandis: "Ĉu vi havas ĉevalojn?" La viro respondis: "Ni havas du." Ĉar ankaŭ manĝaĵon alportis la viroj, ili sidis tie kaj ekmanĝis. |
其時に、有つる長 |
Tiam la veterano ekparolis: "Lastan nokton ni havis kuriozaĵon." Tosihito demandis: "Kio okazis?" La vetrano klarigis: "Je ĉirkaŭ la oka hieraŭ vespere la Sinjorino eksuferis je la brusto. Al ni konsternitaj ŝi diris ― Mi venis doni mesaĝon al vi. Dumtage sur la bordo de Mitu mi renkontis vian Sinjoron, kiu estis neatendite sur la vojo de Kioto. Kvankam mi strebis forkuri, li kaptis kaj ordonis min: En ĉi tiu tago atingu lian domon kaj diru, ke li revenos kun gasto. Je la deka morgaŭ matene viroj kun du selitaj ĉevaloj venu al Takasima. Se mi ne atingos dum la tago, li severe punos vin. Viroj tuj ekiru! Se ili malfruiĝos, mi havos punon. ― Al ŝi ĉagrenita pro timo oni garantiis tion facila kaj elvokis virojn por tio. La Sinjorino tuj kvietiĝis kaj ni ekiris ĉe kokeriko." Aŭdinte la rakonton Tosihito ridetis al la kvina– rangulo, kiu admiris pro la mirindaĵo. |
物など食畢![]() |
Post manĝo ili tuj ekiris kaj en obskureto atingis la domon. "Vidu! Li vere revenis!" Oni bruis en la domo. La kvinarangulo deĉevaliĝis kaj vidis la domon senkompare vigla kaj homplena. Kvamkam sur siaj du kimonoj li surmetis nokto–kimonon de Tosihito, la interspacon enpenetris malvarmeco. Tial en fajropelvo oni multe bruligis kaj dike sternis matojn. Bonajn dolĉaĵojn kaj manĝaĵojn oni aranĝis. "Survoje via moŝto certe suferis pro malvarmo!" Oni konsolis kaj kovris lin per tri flavetaj vestoj dike vatitaj. Tute kontenta estis la kvinarangulo. |
食喰 |
Kiam oni kvietiĝis post manĝado, elvenis Arihito, la bopatro de Tosihito. "Kial vi revenis abrupte? Kian frenezan mesaĝiston vi sendis! Kompatinde estis, ke la Sinjorino abrupte malsaniĝis!" Ridegis la Tosihito: "Nur por provo mi ordonis. La vulpo vere alvenis kaj transdonis la mesaĝon!" Ridis ankaŭ lia bopatro: "Vere senprecedenta afero! Cerete, ĉu ĉi tiu Sinjoro estas la gasto, kiun vi alkondukis?" Tosihito klarigis: "Jes, li estas! La Sinjoro neniam sat– manĝis ignamaĵon. Tial mi invitis lin por satmanĝigi." La bopatro petolmokis: "Kiel malkaran vi ne satmanĝis!" La kvinarangulo replikis: "Li ja ellogis min mensoginte, ke oni aranĝis banon en Higasiyama! Li ne rajtas kritiki min!" Tiel ili ŝercadis. En malfrua vespero la bopatro iris dormi. |
五位も、寝所![]() |
Ankaŭ la kvinarangulo iris al sia dormoĉambro. Tie li trovis litokimonon vatitan kvar aŭ kvin sunnojn. Ĉar lia maldika kimono ne estis komforta kaj cetere io en ĝi jukis lin, li senvestigis sin kaj kuŝis kun la flavetaj vestoj kaj sur ili la litokimono. Kun torenta ŝvito en nekutima litaĵo li trovis iun apud li. "Kiu vi estas?" Li demandis kaj virino respondis. "Mi venis por masaĝi viajn piedojn." Ĉar ŝi plaĉis, li ĉirkaŭprenis ŝin kaj kun ŝi kuŝis en bone aerumita loko. |
而 |
Dum la nokto li aŭdis viron laŭte krii: "Jen ordono al la proksimaj servistoj! Je la sesa morgaŭ matene alportu po unu pecon de ignamo dika je tri sunnoj kaj longa je kvin ŝakuoj." Li aŭdis tion tre stranga kaj ekdormis. En la krepusko li aŭdis iun meti pajlmaton en la korto. Li ne komprenis, kio okazas. Je tagiĝo oni malfermis fenestron kaj li vidis kvar aŭ kvin longaj pajlmatoj. Kion oni faros, li ne sciis. Jen venis servisto kaj foriris lasinte ion simila al ŝtipo. Sekvis aliaj kaj ĉiu lasis ion, kion la kvinarangulo trovis peco de ignamo dika je tri sunnoj kaj longa je kvin aŭ ses ŝakuoj. Ĝis la deka oni metadis pecojn kaj aperis monto tiel alta, kiel la domo. Fakte en la nokto por ordoni al ĉiuj proksimaj servistoj oni kriis de sur la altaĵo nomata Veniga Monteto. Tiel multaj estas sole proksimaj servistoj, kiuj alportis ignamon. Oni imagu, kiel multaj estas la servistoj foraj. |
奇異![]() ![]() |
Dum la kvinarangulo miris, oni alportis kvin aŭ ses kuirpotojn, kiu povas enteni kokuon. Oni komencis enbati palisojn, sur kiuj ili metis la potojn. Dum la kvina– rengulo observis, alvenis junaj kaj belaj servistinoj en blanka laborvesto kun basko levita por ne treni. Ili ĉiuj portis blankan tinon, el kiu ili verŝis akvon en la potojn. Por kio oni boligas akvo, li vidis bone kaj trovis, ke la akvo estas naktaro. Tiam aperis junaj viroj. Ili levis manikojn kaj disskrapis ignamojn per tranĉilo kun klingo longa kaj maldika. Kaj jam oni komencis kuiri. La kvinarangulo, kiu vidis ĉion, perdis apetiton kaj sentis abomenon. Post mallonga kuirado oni deklaris: "Jen pretas ignama kaĉo!" "Enverŝu por lia moŝto!" Laŭ la ordono oni metis tri aŭ kvar en arĝenta tookapacita kruĉo sur granda ceramika telero, kiun oni alportis antaŭ lin. Ankoraŭ ne manĝinte ĉion el la kruĉo, li diris: "Jam sata!" Oni ridegis kaj alvenis dirante: "Dank' al la gasto ni povas manĝi ignamon!" |
而 |
Dume de sur la tegmento de la transa domo vulpo rigardis ilin. "Volu rigardi! Hieraŭa vulpo venis por saluti vin!" Ĝin trovis Tosihito. "Donu al ĝi manĝi!" La vulpo manĝis kaj foriris. |
此 |
Unu monaton la kvinarangulo restadis tie kaj ĝuis ĉiun ĝuon. Kiam li reiris al Kioto, oni donacis multe da vestoj oficialaj kaj ĉiutagaj. Oni donacis al li ankaŭ multajn ledajn kofrojn da kepro, silko, kotono. Kompreneble ankaŭ la kimonojn de la unua nokto. Oni aldonis bonan ĉevalon kun selo kaj bovon. Li ricevis ĉion kaj reiris tre riĉa. |
実 |
Al tiu, kiu servadis multajn jarojn kaj tenas postenon foje venas tia feliĉo. Jen tiel oni rakontis al ni. |
*今昔物語集第26巻第17話 利仁将軍若時、従京敦賀将行五位語、 芥川龍之介の「芋粥」の底本。 *一の人: 時の摂政・関白(876-890)で あった藤原基経(836-891)のことか。 *越前の国: 旧国名。現在の福井県の 東部にあたる。 *有仁=藤原有仁。伝不詳 *舌打: 日本では、おいしいものを食べ るとき、舌を鳴らす習俗があった。 *東山: 京都の東の丘陵地帯。 *狩衣: 公家が常用した上衣。 *川原: 賀茂川の河原。 *寸=約3cm *尺=約30cm *斛(石)=180リットル *斗=18リットル * ![]() <img src="l/l_yusuri.png"> *喎【口+咼】喎(か。咼は異体字) * ![]() <img src="l/l_4_2_8931.png"> *頰【頬の本字】頰 *喤【口+皇】喤 *脺【月+卒】脺(にぎわう) * ![]() <img src="l/l_oogaesi.png"> * ![]() <img src="l/l_gt13789x.png"> * ![]() <img src="l/l_gt46631.png"> *袪【衣偏+去】袪 (きょ、そで) *牜【うしへん】牜 |
*unuaulo: ŝajne tiama reganto(876-890), HUZIWARA Mototune(836-891). *Etizen: tiama provinco, orienta parto de nuna gubernio Hukui. *□ no Arihito: Huziwara no Arihito. *klaki per lango: Japano kutimis klaki langon frandante bongustaĵon. *Higasiyama: monteta zono orienta de Kioto. *karigino: kimono, kiun nobeloj kutime portis. *Riverbordo: bordo de la rivero Kamo. *sunno: japana mezurunuo de longo, ĉirkaŭ 3 centimetroj. *ŝakuo: dek sunnoj. *kokuo: 180 litroj. *too: 18 litroj. *bovo: Strange estas, ke oni donacis bovon. Certe tio estas eraro. |