今は昔の物語集目次

今昔物語集 第27巻第8話 エスぺラント対訳
『於内裏松原、鬼、成人形噉女語』


今は昔の物語 第27巻第8話
内裏松原にして鬼、
  人の形と成りて女をくらふ語

(だいりのまつばらにして、おに、ひと
  のかたちとなりておむなをくらふこと)
Antaŭ longa tempo n–ro 8 el vol. 27
Ĉe palaca pin–arbaro junulinon
manĝis demono homforma.

         tradukis: SIMATANI Takesi

  今は昔、小松の天皇の御代に、武徳殿(ぶとくでん)の松原を、若き女三人打ち群れて、内様(うちざま)へ行きけり。八月十七日の夜の事なれば、月、極めて明し。

   Antaŭ longa tempo dum la regado
de la Mikado Komatu junulinoj triope
marŝis cele al la palaco tra la pinarbaro
ĉe Butokuden.  Estis nokto en la dek–
sepa de aŭgusto kaj la luno estis plej hela.

  而(しか)る間、松の木の本に、男一人出で来たり。此の過(すぐ)る女の中の一人を引(ひか)へて、松の木の木景(こかげ)にて、女の手を捕へて物語しけり。今二人の女は、「今や物云ひ畢(は)てて来たる」と、待ち立てりけるに、やや久しく見えず。物云ふ音(こえ)もせざりければ、「いかなる事ぞ」と、怪しく思ひて、二人の女寄りて見るに、女も男も無し。「此はいづくへ行きにけるぞ」と思ひて、よく見れば、ただ女の足手ばかり離れて有り。二人の女、此れを見て驚きて走り逃げて、衛門(えもん)の陣に寄りて、陣の人に此のよしを告げければ、陣の人ども驚きて其の所に行きて見ければ、おほよそ骸(かばね)散りたる事無くして、只足手のみ残りたり。其の時に人集まり来て見ののしる事限り無し。「此れは、鬼の、人の形と成りて此の女をくらひてける也けり」とぞ、人云ける。

   Ĉe piedo de pino aperis viro, kiu
retenis unu el la junulinoj.  Li prenis
ŝian manon kaj komencis paroli kun ŝi
malantaŭ pinoj. La aliaj junulinoj atendis,
ke baldaŭ finiĝos ilia parolo kaj revenos
la kolegino.  Pasis tempo, sed ŝi ne re–
venis. Ĉar ili jam ne aŭdis lin paroli, la
junulinoj suspektis kaj aliris al la loko,
kie restis nek la viro, nek la junulino.
La junulinoj ne sciis, kien ili iris.  Ili
serĉis kaj trovis nur manojn kaj piedojn
de la junulino dismetitaj.   Teruritaj la
junulinoj forkuris al kazerno de pordeg–
gardistoj kaj rakontis pri la afero.  La
gardistoj konsternitaj iris al la pinarbaro.
Tie ne restis korpo de la junulino krom
la manoj kaj piedoj.  Tiam multaj venis
vidi kaj senlime bruis.  Oni diris, ke la
junulinon formanĝis demono en formo de homo.

  然(さ)れば、女、然様(さよう)に人離れたらむ所にて、知らざらむ男の呼ばはむをば、広量(こうりょう)して行くまじき也けり。ゆめゆめ怖るべき事也となむ語り伝へたるとや。

   Tial en tia senhoma loko virino ne
devojiĝu senatente, kiam delogos ŝin
viro nekonata.    Ŝi nepre metu sin
ekster danĝeron.  Jen tiel oni rakontis
al ni.


*於内裏松原、鬼、成人形噉女語

*Butokuden: Unu el la konstruaĵoj en
  la Palaca Tereno(大内裏). Tie mikado
  revuis rajdopafon kaj ĉevalvetkuron.
*En no Matubara(宴の松原):   Jen la
  populara nomo de la palaca pinarbaro.
  Iam en la mezo de la Palaca Tereno
  kuŝis granda arbaro okcidente de la
  Palaco(内裏), norde de Butokuden. 
  Tie, oni diras, demono formanĝis
  junan virinon, aŭ foje viron sorĉis
  vulpo en formo de bela knabino.
△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次