今は昔の物語集目次

今昔物語集 第27巻第9話 エスぺラント対訳
『参官朝庁弁、為鬼被噉語』


今は昔の物語 第27巻第9話
参官朝庁弁、為鬼被噉語

(くわんのあさまつりごとにまゐりたる
  べん、おにのためにくらはるること)

Antaŭ longa tempo n–ro 9 el vol. 27
Demono formanĝis
oficiston en matena oficado

          tradukis: SIMATANI Takesi

  今昔、官の司に朝庁と云ふ事
行ひけり。其れは、未だ暁にぞ火灯し
てぞ、人は参ける。
   Antaŭ longa tempo en la kancelierejo oni havis matenan oficadon.    Jam antaŭ tagiĝo oni alvenadis kun lanterno.


  其の時に、史、□の□と云ける者、
遅参したりけり。弁、□の□と云ける人
は、早参して座に居たりけり。其の史、
遅参したる事を怖れて怱ぎ参けるに、中
の御門の門に、弁の車の立たりけるを見
て、弁は参にけりと云ふ事を知て、官
に怱ぎ参るに、官の北の門の内の屏の許
に弁の雑色・小舎童など居たり。然れ
ば、史、弁の被早参にけるに、我れ史
にて遅参したる事を怖れ思て、怱ぎて
東の庁の東の戸の許に寄て庁の内を臨
けば、火も消にけり。人の気色も無し。

   Tiam foje malfruiĝis la oficisto □ de □. Lia superulo □ de □ jam sidis en la oficejo. Li timis malfruiĝi kaj rapidis. Ĉe la pordego Nakamikado li trovis la ĉaron de la superulo apogitan al muro, kaj eksciis, ke la superulo jam alvenis. Des pli rapidis la oficisto.Interne de la norda pordego de la kancelierejo kaj ĉe la barilo estis la bagatelistoj kaj servistoj de la superulo. Do la superulo jam eklaboris, sed li, la subulo malfruiĝis.  Kun timego li rapidis al la orienta pordo de la Orienta Oficejo kaj enrigardis.  Tie li tamen trovis nek lumon nek la superulon.

  史、極て怪く思て、弁の雑色共の
居たる屏の許に寄て、「弁の殿は何こに
御ますぞ」と問へば、雑色共、「東庁
に早く着せ給ひにき」と答ふれば、史、
主殿寮の下部を召して、火を燃させて、
庁の内に入て見れば、弁の座に赤く血肉
なる頭の髪所付たる有り。史「此
は何に」と驚き怖れて傍を見れば、
笏・沓も血付て有り。亦扇有り。弁の
手を以、其の扇に事の次第共被書付た
り。畳に血多く泛たり。他のものは露
不見えず。奇異き事無限し。
   Ĉar la oficisto ne sciis, kio okazis, li reiris la al barilo kaj demandis la bagatelistojn: "Kie estas la sinjoro?" Ili respondis:  "Antaŭ delonge li eniris en la Orientan Oficejon!"   La oficisto elvokis servistojn el Tonomo–ryô kaj kun ili kaj lanterno eniris en la oficejon.  Sur la sidejo de la superulo ili trovis sangomakulitan kapon kun iom da haroj.  La oficisto konsternita trovis apud la kapo etiketan bastoneton kaj ŝuojn ankaŭ makulitajn de sango.  Ili trovis ankaŭ ventumilon, sur kiun la superulo mem notis pri la afero. Mato estis trempita de sango.   Nenio alia troviĝis. Ĉiu miris pro la afero.

  而る間に夜暛ぬれば、人多く来り集
て見喤けり。弁の頭をば、弁の従者共
取て去にけり。
  Dume leviĝis la suno kaj amaso da homoj alvenis kaj bruis.   Kun la kapo de la superulo foriris liaj servistoj.

  其の後、其の東庁にては、朝庁
を不行ざりけり。西庁にてなむ行ひ
ける。
   Post la murdo oni havis matenan oficadon ne en la Orienta Oficejo, sed en la Okcidenta.


  然れば、公事と云乍ら、然様に人離れたらむ所には可怖き事也。此の事は水尾
の天皇の御時となむ語り伝へたるとや。

   Tial eĉ se por ŝtata afero evitinde estas resti en tia senhoma loko. Tio okazis dum la regado de la Mikado Mizunoo. Jen tiel oni rakontis al ni.



*今昔物語27巻9話参官朝庁弁被噉語
*噉【口+敢】噉(くらう)
*=二の字点、ゆすり点;JIS第3-1面
  2区22点<img src="l/l_yusuri.png">
*暛【日+差】&#x669b;(〔日が〕さす、
〔夜が〕あける)
*喤【口+皇】&#x55a4;(ののしる)
*主殿寮: 宮中で乗り物や灯火・清掃
  などを担当した部署。
*水尾の天皇: 清和天皇(850〜880)の別名。
*Tonomo-ryô: la sekcio pri ĝeneralaj
   aferoj en la palaco.
*Mikado Mizunoo: kromnomo de la
   Mikado Seiwa, kiu regis dum la
   jaroj 858-876.
△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次