今は昔の物語集目次

今昔物語集 第27巻第11話 エスぺラント対訳
『或所膳部、見善雄伴大納言霊語』


今は昔の物語 第27巻第11話

或所膳部、見善雄伴大納言霊語

(あるところのぜんぶ、よしを
とものだいなごんのりやうをみること)

Antaŭ longa tempo n–ro 11 el vol. 27

Kuiristo vidis la spiriton de la
mortinta Granda Konsilisto, Tomo no Yosio.

         tradukis: SIMATANI Takesi

  今昔、□の比、天下に咳病盛り
に発て、不病ぬ人無く、上中下の人病
臥たる比有けり。

   Antaŭ longa tempo en la epoko de
□ sur la tero disvastiĝis tusa malsano.
Neniu restis tute sana, kaj multaj kuŝis
sendepende de sia rango aŭ riĉeco.


  其れに、或る所に膳部しける男、家
内の事共皆なし畢てければ、亥の時許
に人皆静まりて後、家へ出けるに、門
に、赤き表の衣を着、冠したる人の
極く気高く怖し気なる、指合たり。
見るに、人の体の気高ければ、誰とは
不知ねども、下﨟には非ざめりと思て
突居るに、此の人の云く、「汝ぢ、我
れをば知たりや」と。膳部、「不知奉
ず」と答ふれば、此の人亦云く、「我
れは此れ、古へ此の国に有りし大納言
伴の善雄と云し人なり。伊豆の国に被
配流て、早く死にき。其れが行疫流行神
と成て有る也。我れは、心より外に公
の御為に犯を成して、重き罪を蒙れり
きと云へども、公に仕へて有し間、我
が国の恩多かりき。此れに依て今年天下
に疾病発て国の人皆可病死かりつるを、
我れ、咳病に申行つる也。然れば、世
に咳病隙無き也。我れ、其の事を云聞か
せむとて、此に立たりつる也。汝ぢ不可
怖ず」と云て、掻消つ様に失にけり。

   Tiam en iu domo la kuiristo finis
siajn taskojn. Estis ĉirkau la deka nokte
kaj jam dormis ĉiuj krom li.    Kiam li
elvenis el la domo, ĉe la pordego li
renkontis tre noblan kaj teruran viron
kun ĉapo kaj ruĝa vesto.  Kvankam la
kuiristo ne sciis, kiu li estas, li humile
tenis sin malalta, ĉar la viro ne povis
esti malnoblulo. La viro diris al li. "Ĉu
vi scias, kiu mi estas?"     La kuiristo
respondis. "Mi ankoraŭ ne havis honoron
vidi vin."  La viro diris.  "Mi
estas iama Granda Konsilisto, Tomo no
Yosio, kiu vivis en ĉi tiu lando antaŭ
multaj jaroj. Mi estis ekzilita al Izu kaj
tie baldaŭ mortis. Nun mi estas la Dio
de Epidemioj. Kvankam oni severe punis
min pro mia malfidelo kontraŭvola, mi
temen ĝuis multajn gracojn dum la
servado por la kortego. Por rekompenci
la gracojn mi al la tusa malsano ŝanĝis
tiun fatalan epidemion, kiu en ĉi tiu jaro
povus pereigi ĉiujn en la lando. Tial ĉie
sur la tero oni suferas pro tusa malsano.
Por klarigi tion mi aperis ĉi tie.  Ne
timu min." Post tiuj vortoj li malaperis
kvazaŭ forviŝita.


  膳部、此れを聞て恐家に返て語り伝
へたる也。其の後よりなむ、伴大納言は
行疫流行神にて有けりとは、人知ける。
但し、世に人多かれども、何ぞ此の膳部
にしも此の事を告けむ。其も様こそは有
らめ。此なむ語り伝へたるとや。

   La kuiristo, kiu aŭskultis tion, iris
hejmen kaj parolis pri la okazintaĵo. 
Nur tiam oni eksciis, ke la Granda
Konsilisto, Tomo no Yosio estas la Dio
de Epidemioj.  Ni tamen ne scias, kial
la Dio parolis ĝuste al tiu kuiristo el
multaj homoj sur la tero. Eble estis ia
prava kaŭzo.  Jen tiel oni rakontis al ni.



*今昔物語27巻11話或る所の膳部、
  善雄伴の大納言の霊を見る語
*伴善男(809〜868): 平安朝の大納言。
  左大臣源信を応天門放火(866)犯と
  して告発するが、逆に伊豆に流され、
   そこで死去。
*伊豆: 伊豆半島と伊豆諸島。伊豆半島
  は現在の静岡県東部。
*=二の字点、ゆすり点;JIS第3-1面
  2区22点

*Tomo no Yosio(809〜868):  Nobelo
  en la Epoko de Heian. Li estis
  ekzilita al Izu, post kiam li akuzis
  sian rivalon, Minamoto no Makoto
  kiel kulpulon de la incendio de
  Ôtenmon(866), unu el la pordegoj
  en la kortego.
*Izu: duoninsulo kaj insuloj en la
  Pacifiko.  La duoninsulo estas la
  orienta parto de nuna gubernio
  Sizuoka.
△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次