今は昔の物語 第27巻第11話 或所膳部、見善雄伴大納言霊語 (あるところのぜんぶ、よしを とものだいなごんのりやうをみること) |
Antaŭ longa tempo n–ro 11 el vol. 27 Kuiristo vidis la spiriton de la mortinta Granda Konsilisto, Tomo no Yosio. tradukis: SIMATANI Takesi |
今昔、□の比 に発 臥 |
Antaŭ longa tempo en la epoko de □ sur la tero disvastiĝis tusa malsano. Neniu restis tute sana, kaj multaj kuŝis sendepende de sia rango aŭ riĉeco. |
其れに、或る所に膳部しける男、家 内 に人皆静まりて後、家 に、赤き表 極 見るに、人の体 不知 突居 れをば知 ず」と答ふれば、此の人亦 れは此れ、古 伴 配流 と成 の御為 きと云 が国の恩多かりき。此れに依 に疾病発 我れ、咳病に申行 に咳病隙 せむとて、此 怖 |
Tiam en iu domo la kuiristo finis siajn taskojn. Estis ĉirkau la deka nokte kaj jam dormis ĉiuj krom li. Kiam li elvenis el la domo, ĉe la pordego li renkontis tre noblan kaj teruran viron kun ĉapo kaj ruĝa vesto. Kvankam la kuiristo ne sciis, kiu li estas, li humile tenis sin malalta, ĉar la viro ne povis esti malnoblulo. La viro diris al li. "Ĉu vi scias, kiu mi estas?" La kuiristo respondis. "Mi ankoraŭ ne havis honoron vidi vin." La viro diris. "Mi estas iama Granda Konsilisto, Tomo no Yosio, kiu vivis en ĉi tiu lando antaŭ multaj jaroj. Mi estis ekzilita al Izu kaj tie baldaŭ mortis. Nun mi estas la Dio de Epidemioj. Kvankam oni severe punis min pro mia malfidelo kontraŭvola, mi temen ĝuis multajn gracojn dum la servado por la kortego. Por rekompenci la gracojn mi al la tusa malsano ŝanĝis tiun fatalan epidemion, kiu en ĉi tiu jaro povus pereigi ĉiujn en la lando. Tial ĉie sur la tero oni suferas pro tusa malsano. Por klarigi tion mi aperis ĉi tie. Ne timu min." Post tiuj vortoj li malaperis kvazaŭ forviŝita. |
膳部、此れを聞て恐![]() へたる也。其の後よりなむ、伴 行疫流行神にて有けりとは、人知 但し、世に人多かれども、何ぞ此の膳部 にしも此の事を告 らめ。此 |
La kuiristo, kiu aŭskultis tion, iris hejmen kaj parolis pri la okazintaĵo. Nur tiam oni eksciis, ke la Granda Konsilisto, Tomo no Yosio estas la Dio de Epidemioj. Ni tamen ne scias, kial la Dio parolis ĝuste al tiu kuiristo el multaj homoj sur la tero. Eble estis ia prava kaŭzo. Jen tiel oni rakontis al ni. |
*今昔物語27巻11話或る所の膳部、 善雄伴の大納言の霊を見る語 *伴善男(809〜868): 平安朝の大納言。 左大臣源信を応天門放火(866)犯と して告発するが、逆に伊豆に流され、 そこで死去。 *伊豆: 伊豆半島と伊豆諸島。伊豆半島 は現在の静岡県東部。 * ![]() 2区22点 |
*Tomo no Yosio(809〜868): Nobelo en la Epoko de Heian. Li estis ekzilita al Izu, post kiam li akuzis sian rivalon, Minamoto no Makoto kiel kulpulon de la incendio de Ôtenmon(866), unu el la pordegoj en la kortego. *Izu: duoninsulo kaj insuloj en la Pacifiko. La duoninsulo estas la orienta parto de nuna gubernio Sizuoka. |