今は昔の物語 27巻 25話 女、見死夫来語 (おむな、しにしをうとの、 きたるをみること) 今昔、大和の国、□□の郡に住む人有 けり。一人の娘有り。形美麗にして、心 労たかりければ、父母此れを傅きけり。 亦、河内の国、□□の郡に住む人有け り。一人の男子有けり。年若くして形ち 美かりければ、京に上て宮仕して、笛を ぞ吉く吹ける。心ばへなども可笑かりけ れば、父母此れを愛しけり。 而る間、彼の大和の国の人の娘、形ち・ 有様美麗なる由を伝へ聞て、消息を遣て、 懃に仮借しけれども、暫くは不聞入ざり けるを、強に云ければ、遂に父母此れを 会せてけり。其の後、無限く相思て棲け る程に、三年計有て、此の夫、不思懸ず 身に病を受て、日来煩ける程に、遂に失 にけり。 女、此れを歎き悲むで、恋ひ迷ける程 に、其の国の人、数消息を遣て仮借しけ れども、聞きも不入れずして、尚死たる 夫をのみ恋ひ泣て、年来を経るに、三年 と云ふ秋、女、常よりも涙に溺れて泣き 臥たりけるに、夜半計に、笛を吹く音の 遠く聞えければ、「哀れ、昔人に似たる 物かな」と、弥よ哀れに思けるに、漸く 近く来て、其の女の居たりける蔀の許に 寄来て、「此れ開けよ」と云ふ音、只昔 の夫の音なれば、奇異く哀れなる物から 怖しくして、和ら起て蔀の迫より臨けれ ば、男現に有て立てり。打泣て此く云ふ。 しでの山 こえぬる人の わびしきは こひしき人に あはぬなりけり とて立てる様、有し様なれど、怖しか りけり。紐ぞ解て有ける。亦、身より ![]() の立ければ、女怖しくして物も不云ざり ければ、男、「理也や。極く恋給ふが哀 れにあれば、破無き暇を申して参り来た るに、此く恐ぢ給へば、罷り返なむ。日 に三度燃る苦をなむ受たる」と云て、掻 消つ様に失にけり。 然れば、女、「此れ夢か」と思けれど も、夢にも非ざりければ、奇異と思て止 にけり。 此れを思ふに、人死にたれども、此く 現にも見ゆる者也けりとなむ語り伝へた るとや。 ![]() |
Virino vidis, ke venis ŝia mortinta edzo tradukis: SIMATANI Takesi Antaŭ longa tempo en la kantono xxx en la provinco Yamato vivis iu, kiu havis unu filinon. Ĉar ŝi estis bela kaj simpatia, la gepatroj amis ŝin zorgeme. Tiam en kantono xxx en la provinco Kawati vivis alia, kiu havis unu filon. Juna kaj bela, la filo iris al Kioto, la ĉefurbo kaj servis al nobelo. Ĉar li estis bona flutisto kaj bonkora, la gepatroj amis lin elkore. La junulo aŭdis, ke la junulino en Yamato estas tre bela figure kaj kondute. Li sendis leterojn kaj fervore petis ŝin edziniĝi al li. Kvankam lin rifuzis ŝiaj gepatroj, li persistadis kaj fine ili akceptis lin. La novaj geedzoj vivis kun amo senlima. Sed tri jarojn poste la edzo neatendite malsaniĝis. Post kelktaga suferado li fine mortis. La edzino malĝojis kaj afliktiĝis en ĉagreno. Multaj en la provinco sendis leteron kaj proponis sin nova edzo. Sed ŝi amis nur la mortinton kaj ploradis. Pasis tri jaroj. Aŭtune la edzino kuŝis kaj ploradis pli multe ol kutime. Je noktomezo ŝi aŭdis foran fluton. "Tiu ludo similas al tiu de la bedaŭrata!" Dum ŝi tiel pensis, la sono proksimiĝis al la fenestro de ŝia ĉambro. "Malfermu!" Jen la voĉo de la mortinta edzo. Kun timo ŝi eksidis senbrue kaj elrigardis tra fendo de la fenestro. Jen tie staris la edzo mortinta. Li kantis lamente: Longe iris mi Trans la Monto de la Mort' Min afliktas nur: Vin neniam vidos mi Pro destino de la Sort' Li staris tute same, kiel en la pasintaj tagoj. Ŝi timis. Lia vesto ne estis ligita. Cetere la korpo fumis. Nenion ŝi diris pro timo. Li diris "Nature, ke vi timas min. Ĉar mia manko turmentadas vin, iel mi elpetis forpermeson kaj revenis. Ĉar vi tamen timas min, mi jam reiru. Sciu: Tri fojojn tage mi suferas pro fajro." Kaj li malaperis kvazaŭ forviŝita. Kvankam la edzino suspektis, ke tio estis nur sonĝo, tamen tio certe ne povas esti sonĝo. Kaj ŝi ĉiam miris pro la okazintaĵo. Tio pruvas, ke mortinto foje aperas tiel klara. Jen tiel oni rakontis al ni. *Yamato[jamato]: Nuna gubernio Nara. *Kawati[kaŭaĉi]: La orienta parto de nuna gubernio Oosaka. Yamato kaj Kawati estis najbaraj provincoj. |