今は昔の物語 27巻 39話 狐、変人妻形来家語 (きつね、ひとのめのかたちとへんじて、 いへにくること) 今昔、京に有ける雑色 然て暫計 「何 然 ![]() 此れを思ふに、思慮 然れば、此様 *喤=口へん+皇(ののしる=大声で騒ぐ) * ![]() |
Antaŭ longa tempo n‐ro 39 el vol. 27 Vulpo venis hejmen en formo de edzino tradukis: SIMATANI Takesi Antaŭ longa tempo en Kioto iuvespere edzino de iu bagatelisto havis aferon en strato. Jam mallumiĝis. Ŝi tamen ne revenis. Dum la edzo cerbumis, kial ŝi restas ekstere, la edzino envenis. Post iom da tempo envenis ankaŭ alia virino kun tute samaj trajto kaj vesto. La edzo tre miris pro tio. "Ĉiuokaze unu el ili devas esti vulpo." Jen tiel li pensis. Sed li ne sciis, kiu el ili estas la vera edzino. "La vulpo estas certe tiu, kiu envenis la lasta!" Tiel supozis la viro kaj kun glavo kuris al ŝi. La virino ploris kun la vortoj: "Kial vi volas mortigi min?!" Nun li turnis sin al tiu, kiu envenis la unua, kaj volis mortigi ŝin. Ankaŭ ŝi ploris kaj kriis kun kunpremitaj manoj. Li estis tute embarasita kaj jam ne sciis,kion fari. Li tamen pensis la unuan suspektinda kaj kaptis ŝin. Tiam ŝi pisis al li eksterordinare fetoran urinon. Dum la viro ne povis firme teni ŝin,tiu edzino ŝanĝis sin vulpo kaj elkuris tra nefermita pordo al la strato kun jelpoj. Li vere bedaŭris, ke la vulpo forkuris, sed li ne plu povis kapti ĝin. La viro ne havis prudenton. Se li antaŭ ĉio ŝnurus ambaŭ edzinojn, baldaŭ la vulpo aperigus sian figuron. Pro lia malsaĝeco la vulpo sukcesis eskapi. Liaj najbaroj venis vidi kaj bruis pro tio. Ankaŭ la vulpo estas malsaĝa, ke ĝi riskis sian unusolan vivon. Dum la vera edzino restis en la strato, ĝi kun ŝia formo volis mistifiki lin. Nu, en tia okazo li devus singarde la aferon pripensi. Estis feliĉe, ke li ne mortigis la veran edzinon. Jen tiel oni rakontis al ni. *vulpo: En japanaj malnovaj rakontoj vulpo k.a. bestoj foje ŝanĝis sian formon kaj mistifikis homon. |