今は昔の物語集目次

今昔物語集 エスペラント対訳
『近衛の舎人、常陸の国の山中にして歌を詠ひて死ぬる語』


今は昔の物語 第27巻第45話
近衛の舎人、常陸の国の山中
  にして歌を詠ひて死ぬる語
(こんゑのとねり、ひたちのくにのやま
  なかにしてうたをうたひてしぬること)


Antaŭ longa tempo n–ro 45 el vol. 27
Kortega servisto mortis pro kanto
  en montaro en Hitati

         tradukis: SIMATANI Takesi

  今昔、□□の此、□の□と云ふ近
衛舎人有けり。神楽舎人などにて有る
にや、歌をぞ微妙く詠ける。
   Antaŭ longa tempo dum la jaroj de
XX vivis kortega servisto nomata XX.
Verŝajne li estis muzikisto kaj tre bone kantis.

  其れが、相撲の使にて東国に下たり
けるに、陸奥国より常陸の国へ超る山
をば、焼山の関とて極じく深き山を通
る也。其の山を、彼の□□通けるに、
馬眠をして徒然かりけるに、打驚く
まヽに、「此は常陸の国ぞかし。遥に
来にける者かな」と思けるに、心細く
て、泥障を拍子に打て、常陸歌と云ふ
歌を詠て、二三返許押返して詠ける
時に、極じく深き山の奥に、恐し気な
る音を以て、「穴」と云て、手を
はたと打ければ、□、馬を引留めて、
「此は誰が云つるぞ」と従者共に尋け
れども、「誰が云つるぞとも不聞ず」
と云ければ、頭毛太りて恐しと思〻
ふ、其を過にけり。
   Foje oni sendis lin al Oriento por
kunvoki sumoistojn. Kiam li transiris de la provinco Mitinoku al Hitati, li trapasis tute izolitan montpasejon nomatan Takeyama. Li enuanta dormetis rajdante sur sia ĉevalo.    Li vekiĝis kaj sentis solecon, ĉar li venis foren ĝis Hitati.  Por sin kuraĝigi li takte frapis kot–ŝirmilon de la selo kaj kantis Kanton de Hitati. Du, tri fojojn li ripetis.   Tiam en tia izolita montaro li aŭdis teruran voĉon kun manklako: "Tre amuze!" La kortega servisto tuj haltigis la ĉevalon kaj demandis la subulojn: "Kiu diris tion?" Ili respondis: "Nenion ni aŭdis."  Tute terurita li trapasis la montpasejon.

  然て、□□、其の後心地悪くて、病
付たる様に思えければ、従者共など怪
び思けるに、其の夜の宿にして寝死に
死けり。然れば、然様ならむ歌などを
ば、深き山中などにては不可詠ず。山
神の此れを聞て目出る程に、留むる也。
  Baldaŭ la kortega servisto eksentis malagrable kaj malbonfartis.  Dum la subuloj timis ion malbonan, la servisto mortis dum-dorme en gastejo. Tio avertas ne kanti tian kanton en izolita montaro.     Povus okazi, ke kantanto plaĉos al ia montara dio, kiu retenos lin.

  此れを思ふに、其の常陸歌は其の国
の歌にて有けるを、其の国の神の聞き
目出て取てけるなめりとぞ思ゆる。然
れば、此れも、山神などの感じて留
てけるにこそは。由無き事也。
  Lian kanton aŭdis dio de Hitati, ni supozas, la kanto plaĉis al la dio kaj ĉi tiu forprenis lin, ĉar la kanto devenis de Hitati.  Ĉar la kortega servisto plaĉis al montara dio, oni ne povis eviti la forprenon.

  従者共、奇異く思ひ歎きけれども、
相構て京に上て語けるを聞継て、
此く語り伝へたるとや。
  Kvankam la morto multe ĉagrenis la subulojn, ili iel sukcesis reiri al Kioto kaj rakontis pri la afero.  Kaj tion oni  tiel transrakontis al ni.

*今昔物語27巻45話近衛舎人、於常陸国
  山中詠歌死語
*陸奥国: 旧地方名。磐城、岩代、陸前、
  陸中、陸奥の総称。現在の青森県、
  岩手県、秋田県、宮城県、福島県。
*常陸国: 旧国名。ほぼ現在の茨城県。
*常陸歌: 「筑波嶺の このもかのもに
  蔭はあれど 君が御蔭に 増す蔭はな
  し」「筑波嶺の嶺の紅葉葉落ち積もり
  知るも知らぬも なべて悲しも」
  「常陸にも 田をこそ作れあだ心 やか
  ぬとや君が 山を越え雨夜来ませる」
*【言+慈】GT48310番おもしろい
<img src="l/l_gt48310.png">
*〻=二の字点、ゆすり点;JIS第3-1面
  2区22点
*XX: mankas literoj en la originala teksto.
*sumoisto: japana luktisto, kiu luktas
  okaze de ceremonioj k.a.
*Mitinoku: Malnova nomo de la plej
  norda parto de la japana ĉefa insulo.
*Hitati: Malnova japana provinco; plej–
  parte nuna gubernio Ibaraki.
*Kanto de Hitati: Restas jenaj kantoj:
  "Kvankam estas da
   ombroj multe ĉe la mont'
   Tukuba, por mi
   neniu el ili ja
   pli karas ol la via.",
  "Jen amasiĝis
   velkintaj ruĝfolioj
   en mont' Tukuba.
   Melankoli' egale
   obsedas kaj min kaj vin."

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次