今は昔の物語 第27巻第45話 近衛の舎人、常陸の国の山中 にして歌を詠ひて死ぬる語 (こんゑのとねり、ひたちのくにのやま なかにしてうたをうたひてしぬること) |
Antaŭ longa tempo n–ro 45 el vol. 27 Kortega servisto mortis pro kanto en montaro en Hitati tradukis: SIMATANI Takesi |
今昔、□□の此 衛舎人 にや、歌をぞ微妙 |
Antaŭ longa tempo dum la jaroj de XX vivis kortega servisto nomata XX. Verŝajne li estis muzikisto kaj tre bone kantis. |
其れが、相撲 けるに、陸奥国 をば、焼山 る也。其の山を、彼 馬眠 まヽに、「此 来 て、泥障 歌を詠 時に、極 る音 ![]() はたと打 「此 れども、「誰 と云 ふ、其 |
Foje oni sendis lin al Oriento por kunvoki sumoistojn. Kiam li transiris de la provinco Mitinoku al Hitati, li trapasis tute izolitan montpasejon nomatan Takeyama. Li enuanta dormetis rajdante sur sia ĉevalo. Li vekiĝis kaj sentis solecon, ĉar li venis foren ĝis Hitati. Por sin kuraĝigi li takte frapis kot–ŝirmilon de la selo kaj kantis Kanton de Hitati. Du, tri fojojn li ripetis. Tiam en tia izolita montaro li aŭdis teruran voĉon kun manklako: "Tre amuze!" La kortega servisto tuj haltigis la ĉevalon kaj demandis la subulojn: "Kiu diris tion?" Ili respondis: "Nenion ni aŭdis." Tute terurita li trapasis la montpasejon. |
然 付 び思 死 ば、深き山中などにては不可詠 神の此れを聞 |
Baldaŭ la kortega servisto eksentis malagrable kaj malbonfartis. Dum la subuloj timis ion malbonan, la servisto mortis dum-dorme en gastejo. Tio avertas ne kanti tian kanton en izolita montaro. Povus okazi, ke kantanto plaĉos al ia montara dio, kiu retenos lin. |
此れを思ふに、其の常陸歌は其の国 の歌にて有 目出 れば、此れも、山神 てけるにこそは。由 |
Lian kanton aŭdis dio de Hitati, ni supozas, la kanto plaĉis al la dio kaj ĉi tiu forprenis lin, ĉar la kanto devenis de Hitati. Ĉar la kortega servisto plaĉis al montara dio, oni ne povis eviti la forprenon. |
従者共、奇異 相構 此 |
Kvankam la morto multe ĉagrenis la subulojn, ili iel sukcesis reiri al Kioto kaj rakontis pri la afero. Kaj tion oni tiel transrakontis al ni. |
*今昔物語27巻45話近衛舎人、於常陸国 山中詠歌死語 *陸奥国: 旧地方名。磐城、岩代、陸前、 陸中、陸奥の総称。現在の青森県、 岩手県、秋田県、宮城県、福島県。 *常陸国: 旧国名。ほぼ現在の茨城県。 *常陸歌: 「筑波嶺の このもかのもに 蔭はあれど 君が御蔭に 増す蔭はな し」「筑波嶺の嶺の紅葉葉落ち積もり 知るも知らぬも なべて悲しも」 「常陸にも 田をこそ作れあだ心 やか ぬとや君が 山を越え雨夜来ませる」 * ![]() <img src="l/l_gt48310.png"> *〻=二の字点、ゆすり点;JIS第3-1面 2区22点 |
*XX: mankas literoj en la originala teksto. *sumoisto: japana luktisto, kiu luktas okaze de ceremonioj k.a. *Mitinoku: Malnova nomo de la plej norda parto de la japana ĉefa insulo. *Hitati: Malnova japana provinco; plej– parte nuna gubernio Ibaraki. *Kanto de Hitati: Restas jenaj kantoj: "Kvankam estas da ombroj multe ĉe la mont' Tukuba, por mi neniu el ili ja pli karas ol la via.", "Jen amasiĝis velkintaj ruĝfolioj en mont' Tukuba. Melankoli' egale obsedas kaj min kaj vin." |